Hans-Georg Kaiser
Ruinosorĉo
Se floras la ruinokult’,
okulto -kaj sopirostult’,
se ravas la natur’ dum horo
kaj arboj gapas kun fervoro,
se ĥoro kantas sur la tur’
pri am’ kaj kavaliroj nur,
se inoj sur kanonoj ridas
kaj aciduloj rande sidas,
kaj tie estas eĉ gastej’,
bier’ kaj mia ina fe’,
mi ĝuas tion, manĝas lante,
kaj pensas, ke mi estas Dante.
Se mia kara kun fier’
laŭ ŝia propra manier’
min plena de amem’ rigardas,
kaj kandelingoj el ŝi ardas,
mi diras tuj kun pret’ al ŝi :
„Ho, kara, kia harmoni’ !
La mondo estu do ruino,
kaj vi por mi la burgfraŭlino !“
Ŝi ne komprenas : „Ĉu ruin’ ?!
Sed poste tamen kaptas ĝin :
„Se restos nur ruin’ ĉe l’ fino,
mi estu via burgedzino !“
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.