Ni, kiel juna paro,
ruĝiĝis jam pro vort’.
Ni kisis nin sen tord’
kaj preskaŭ sen komparo.
Mi devas ne mensogi,
vi estis ĉarmulin’.
Vi sciis min forlogi,
ridete tiris min.
La ĉasto pro hontemo
en tiu arbflortemp’
ne estis fenomeno,
sed parto de l’ printemp’.
Pro tiu am’ rapide
frapegis nia kor’.
En tendo kun furor’
ni tuŝis nin konfide.
Vidante ĉe la reloj
florblankon en la vent’,
ni sentis nin pro l’ splend’
parencaj al anĝeloj.
Necesis eĉ ne revoj.
Miraklis ĉiu tag’.
Ni ŝvebis laŭ imag’
dum la ĉerizflorkrevoj.
PS : Eĉ multajn jarojn poste ni volonte pensas plu pri tiu nia paradiza tempo inter multaj blankaj ĉerizfloroj, kiam ni troviĝis kvazaŭ en ŝvebanta stato, ĉiam metron super la tero. Tiam certe eĉ la anĝeloj estis enviaj pri nia beateco. (HGK)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.