Hans-Georg Kaiser
Ne forgesu min
Foje supre, foje sube,
?vebas mia mens’ en blu’.
Ĉu balone a ? ĉe-rube,
min ne kaptas la enu’.
Tra la park’ mi iras lante
pro la nuboj en ĉiel’.
En kvieto kaj verkante,
gvidas min plezura cel’.
En la tagoj, en nokthoroj
pensas mi pri la belec’,
pri scienco kaj furoroj,
pri magia eternec’.
Tamen vivas mi surtere,
foje trafas min sufer’.
Sed mi strebas plu sincere
kaj al amo kaj al ver’.
Kun estim’ kaj malestimo
vivas mi en nia mond’,
dum labor’ sen iluzioj,
kvaza ? kiel mara ond’.
Min vivtenas ina ĉarmo,
kaj mi miras plu kaj plu,
ke brakum’ kaj ina varmo
serenigas min sen bru’.
Vivojaroj la ? folioj
falas for de vi kaj mi.
Mi ne plendas plu al dioj,
preska ? mankas sentebri’.
La plej multaj simple fias
en la aĉa mondodram’,
sed pro vi mi ĉiam scias,
ke ekzistas dec’ kaj am’.
Se mi iam devos morti,
jen kun kis’ de vi, edzin’.
Se mi devos eksenvorti,
tenu vi permane min.
En la tomb’ mi petos pacon,
birdokantojn eĉ por ni,
por babili erinacon,
sed vizitojn ja de vi.
Steloj supre kiel oro
brilu hele sen instru’ .
Kaj vi hejme jam en foro
dormu bone sen enu’.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.