sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










O’ Searcaigh : Via nomo

prozpoemtraduko


Cathal O’ Searcaigh
Via nomo

Diris vi al mi, forirante :
Neniam plu menciu mian nomon...
Kaj faris mi, kiel vi diris, mia kara,
Faris tion mi,
Kvankam estis peze, tro peze,
Forigis mi vian nomon el mia mens’,
Premis mi ĝin suben,
En la malantaŭan angulon de mia memor’,
Enterigis mi ĝin en la teron,
For de la lumo de la konsci’...
Faris mi, kiel vi diris, mia kor’
Sed kiel semo
Ekfloris via nomo en la mallum’
Ekfloris kaj kreskis ĝi
En fertila tero de mia malem’
Ĝis ĝi etendis siajn branĉojn
Supren kaj eksteren
Tra la kranio de mia kapo kaj mia raci’

Diris vi al mi, forirante :
Neniam plu menciu mian nomon...

Sed ĉiu travenanta briz’
Aŭdigas ĉi-tiun arbon flustri...
Joe, Joe

Cathal O’ Searcaigh
Tradukis el la Gaela
Pedro Hernandez

el Sennaciulo, julio-aŭgusto 2011, p24


Sama rubriko :


puce Blake : Ĝardeno de l’ amo

puce Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj

puce Margenburg : Foro flirtas

puce Lorenc : Forgeso

puce Goll : Nur de kiam...

puce Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert

puce Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’

puce Dadié : Mia revo

puce Martinson : Anjo

puce Hilbig : Plendoj tien kaj tien

puce Grifio : Vantas ĉio

puce Neteshejmo

puce Dantas : La rozoj silentas

puce Topirceanu : Survoje

::: Ĉiuj :::



Supren