sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Bukowski : Kandidatovizaĝo sur balota afiŝo

prozpoemtraduko


Charles Bukowski
Kandidatovizaĝo
sur balota afiŝo

Jen li :
ne tre ofte malbonfartas postebrie,
ne tre ofte kverelas kun inoj,
ne tre ofte havas platan aŭtopneŭon,
neniam pensis pri suicido,
ne estis pli ofte ol trifoje ĉe dentkuracisto,
neniam malfruiĝis ĉe manĝo,
neniam estis en prizono,
neniam enamiĝis,
havas
sep parojn da ŝuoj,
filon en universitato,
aŭton ne pli aĝan ol jaro,
asekurpolicojn,
brile verdan gazonon,
rubujojn, kies kovriloj
perfekte fermiĝas.

Tiun oni elektos.



Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ la Carl Weissner-traduko
"Kandidatengesicht auf einem Wahlplakat",
origine en "Over the hills", 1969
Sama rubriko :


puce Bukowski : Babilaĉulo

puce Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...

puce Bukowski : Nirvano

puce Bukowski : Palmfolioj en pluvo

puce Bukowski : Predo

puce Bukowski : Miraklo

puce Bukowski : Laĉo

puce Bukowski : Evoluo

puce Bukowski : Laborŝuoj

puce Bukowski : Iom da suno

puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo

puce Bukowski : La fino de Sajver

puce Bukovski : Klara diferencigo

puce Bukowski : Por ino, kiun mi konis

::: Ĉiuj :::



Supren