sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Bukowski : Iom da suno

prozpoemtraduko




Charles Bukowski
Iom da suno

All-American Burger-e
sidas la prostituitinoj ridantaj
en la interna korto, estas duono post la tria
posttagmeze, ili ĵus manĝis, du el ili
trinkis kafon, la tria
ŝmace sorbis kokakolaon per trinktigo.
Ne plu pluvis.
La pluvo ĉie estis malbona
por la negoco.
Mi legas ĉe la tablo en
angulo la gazeton "Herald Examiner",
La suno brilas sur mian
dorson, jen bona sento.
Tiuj ambaŭ, kiuj trinkas kafon,
surhavas pantalonon, la tria,
kiu ŝmace sorbas trinktige kokakolaon,
sidante kontraŭe al mi,
surhavas minijupon.
Larĝgambe ŝi sidas tie,
la suno radias sub la tablon
kaj mi povas vidi ŝian subkalsoneton :
Ĝi estas hele blua.
Mi foliumas la gazeton,
trovas nenion, retrofoliumas
ĝis la frontpaĝo : La veter-
raporto informas, ke denove ŝtormo
proksimiĝas al ni.
Mi ekstaras kaj preteriras
ilian tablon. Ili subridetas
kiel knabinoj en lernejo.

Ekstere sur la trotuaro
mi vidas magran brunan hundon
kun pendanta dorso
kaj longaj kurbigitaj
tremantaj kruroj, ĝi kaptas
duonon de seka bulko kaj provas
vori ĝin, la bulko elpendas
flanke de ĝia buŝo,
dum ĝi maĉas kaj provas
gluti ĝin.

Ni ĉiuj travenis
la vintron
tre malbone.



El la germana versio
de Carl Weissner
tradukis Hans-Georg Kaiser

Sama rubriko :


puce Bukowski : Babilaĉulo

puce Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...

puce Bukowski : Nirvano

puce Bukowski : Palmfolioj en pluvo

puce Bukowski : Predo

puce Bukowski : Miraklo

puce Bukowski : Laĉo

puce Bukowski : Evoluo

puce Bukowski : Laborŝuoj

puce Bukowski : Iom da suno

puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo

puce Bukowski : La fino de Sajver

puce Bukovski : Klara diferencigo

puce Bukowski : Por ino, kiun mi konis

::: Ĉiuj :::



Supren