sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Bukowski : Laĉo

prozpoemtraduko


 

Charles Bukowski

Laĉo

Ino,
plata pneŭmatiko,
malsano, sopiro ;
timoj, kiuj baras la vojon
al oni ; timoj, kiuj tiel
fermtenas la buŝon,
ke oni povas studi ilin
kiel figurojn sur ŝaktabulo...
Ne estas la grandaj aferoj,
kiuj pelas homon en
hospitalon por frenezuloj. Morton
oni ja atendas, murdon,
inceston, rabatakon,
fajron, inundon...
Ne. tio, kio pelas onin
en frenezulejon,
estas la seninterrompa serio
de tragedietoj...
Ne la morto de
amata homo,
sed ŝu-laĉo,
kiu disŝiriĝas, se oni jam sen tio
tro malfruas...
La hororo en tiu ĉi vivo
estas la pelmelo el
banalaj aĵoj kaj aferoj,
kiuj estas ĉie ajn, kaj kiuj
pli rapide povas ruinigi onin
ol kancero –
Numeroŝildoj aŭ impostoj
aŭ la forpreno de la stirlicenco
aŭ dungado aŭ maldungado,
devi bati aŭ devi akcepti batojn
aŭ konstipiĝo,
punpaga bileto,
rakito aŭ griloj aŭ
musoj aŭ termitoj aŭ blatoj
aŭ muŝoj aŭ kaputa ĵaluz-
io aŭ ne plu havi benzinon
aŭ tro da ĝi ;
la defluejo fermŝtopita kaj la
domvartisto ĉiam ebria ;
la prezidanto zorganta
pri nenio, kaj al la guberniestro
mankas klapo en la kapo ;
la lumŝaltilo derompiĝas,
sur la matraco oni kuŝas kiel sur
histriko,
105 dolaroj por sparkiloj, karburilo kaj
benzinpumpilo ĉe Sears Roebuck,
kaj la telefonfakturo estis
jam tuj pagenda kaj la ekonomio
estas en senventeco kaj la ĉeno
de la gargara klozeto deŝiriĝis,
kaj ĉiuj inkandeskaj lampoj
estas kaputaj – la koridora lumo,
la antaŭa lumo, la malantaŭa
lumo, la interna lumo ; estas
pli tenebre ol en la infero
kaj duoble tiom multekosta.
Kaj al tio ĉiam denove
akaroj kaj enkreskintaj
piedungoj kaj homoj, kiuj
insistas pri tio esti
viaj amikoj.
Tio kaj eĉ pli terura :
gutantaj akvokranoj, Kristnasko
kaj Sankta Nikolao, blua hungara salamo,
9 tagojn pluvo, avokado por
50 cendoj kaj
violkolorita
hepata kolbaso.

Aŭ barakti sin tra la rondoj
kiel kelnerino ĉe Norm’s en
duobla skipo, aŭ malplenigi
litpelvojn, lavi aŭtojn, aktori bus-
kondukiston aŭ forŝiri de oldaj avinoj
la retikulon kaj ilin lasi
stari kriĉante sur la
perono, kun rompita
manartiko kaj 80 vivojaroj ;
subite rimarki en la retrospegulo du
bluajn policlumojn,
kaj sangomakulojn en la
subkalzono ;
dentdolorojn kaj 979 dolarojn por
dentponto kaj 300 dolarojn por
orodento ; kaj Ĉinio kaj
Ruslando kaj Usono kaj longa hararo
kaj mallonga hararo kaj tute neniu
hararo, kaj barboj kaj ne-vizaĝoj
kaj abunda amaso da cigaredopapero,
sed neniun "pot" aŭ nur poton
por pisi en ĝin kaj eble
ankoraŭ aldone grasventron.

Ĉiu centa disŝirita laĉo
denove metas viron,
inon aŭ ion ajn en la
frenezulejon.

Do, memgardu,
se vi kliniĝos
la sekvan
fojon.

tradukis Hans-Georg & Dorothea Kaiser
laŭ la Carl-Weissner-traduko
"Schnürsenkel"

Sama rubriko :


puce Bukowski : Babilaĉulo

puce Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...

puce Bukowski : Nirvano

puce Bukowski : Palmfolioj en pluvo

puce Bukowski : Predo

puce Bukowski : Miraklo

puce Bukowski : Laĉo

puce Bukowski : Evoluo

puce Bukowski : Laborŝuoj

puce Bukowski : Iom da suno

puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo

puce Bukowski : La fino de Sajver

puce Bukovski : Klara diferencigo

puce Bukowski : Por ino, kiun mi konis

::: Ĉiuj :::



Supren