|
serĉado :
|
Charles Bukowski
Laborŝuoj
Kiel hejme forkurinta junulo mi kunportis
ĉiam du parojn da ŝuoj – unu el ili
por dungadaj interparoladoj kaj
plia paro por la sklavlaboro.
Tiujn trotilojn foje denove
devi surmeti estis ĉiufoje
defio.
Mi imagis, kiel sentiĝus
esti for de ĉio ĉi.
Ĉe la ludotablo
superatuti ĉiujn aŭ en la boksringo
aŭ en la lito de riĉa damo.
Eble mi ekhavis
tiujn delirajn ideojn, ĉar mi vivis
tro longe en Los-Anĝeleso, en
tro granda proksimeco
de Holivudo.
Anstataŭ tio mi iris
sur ŝtuparo
malsupren
en malmultekosta hotelaĉo
kaj ĉe ĉiu nova komenco
premis la rigidaj ŝuoj
miajn piedojn ĝis bluo. Eksteren en la,
matenan sunon , jen la
trotuaro, jen la urbo. Mi
estis nur nekvalifikita
laboristo, plua
averaĝa homo ; la
universo rapidegis
tra mia kapo kaj
el la oreloj ; la
kontrolkarto atendis, ke mi
enŝovu ĝin kaj vespere
ankoraŭfoje ; poste drinki ion
kaj tiam viziti la damojn en
la infero.
Laborŝuoj, laborŝuoj,
kun kiuj mi paradis
kaj en mi nenio krom
nigra nokto.
Sama rubriko :
Bukowski : Babilaĉulo
Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...
Bukowski : Nirvano
Bukowski : Palmfolioj en pluvo
Bukowski : Predo
Bukowski : Miraklo
Bukowski : Laĉo
Bukowski : Evoluo
Bukowski : Laborŝuoj
Bukowski : Iom da suno
Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
Bukowski : La fino de Sajver
Bukovski : Klara diferencigo
Bukowski : Por ino, kiun mi konis