sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo

prozpoemtraduko




Charles Bukowski
Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo

En la plej multaj okazoj
ni finiĝas kiel senilaj
bonvolemaj arlekenoj, tien
kaj tien ŝovataj de
rozkolora flegist-

ino, kiu bojas al ni, ĉar
la litopato denove estas 
plena ĝis la rando.
Se ne eĉ okazas
perforta fino –
fincelo, en kiu ankoraŭfoje
ĉio preter-
baraktas nin. Mahagon-
koloraj sunradioj,
knabinoj sur plaĝo, plat-
piedoj, frizoj,
tamburantaj vekhorloĝoj,
furiozanta pulso.
Egale kiel ajn, neniam eroj kuniĝas
ĝuste. Mi iras en koktelejojn,
tra senhomaj vakaj apud-
stratoj, en la vetludejon,
mi demandas min, kion mi
efektive celas, kaj mi
pensas dolĉe melankolie pri
praarbaroj plenaj de grimpo-
plantoj kaj similaj
aĵoj, ekz. pri musoj,
kiuj purigas sian nazon
per la antaŭ
piedoj.
Mi rigardas la homojn,
sed ili ĉiuj
okupiĝas pri aferoj,
kiujn frenezulo kiel mi
rigardas sensencaĵoj :
partopagi domojn, de tie al
tie vojaĝi, perlabori monon
kaj paroli pri tio.
La sola afero, kiu verŝajne
alportas ion bonan, estas
senkonsidere dormi,
sed ankaŭ tio ne
sufiĉe longe iras bone – ĉie
ili ekigas pneŭmatikajn martelojn
la preĝejsonorilojn jukas la
ŝvito de la preĝantoj, la abeloj
pikas, la fenestroj akre rebrilas,
boatoj renversiĝas kaj nutras
per sia enhavo ŝarkojn, nur
kanonoj dormas senĝene
en muzeoj. Mi iras for de
ĉio ĉi, nenion lernis,
mi scias ĉiun tagon malpli, miaj
manoj magnete estas
altirataj de mia gorĝo,
miaj piedoj portas min antaŭen
kiel senkonsciaj bestaj
ekstremaĵoj, en regionojn,
kie ŝimas kaj fermentas,
en oportunan inferon
plenan de verdaĵoj,
grimpotigoj kaj lianoj. Kaj pro tio,
mi dankas al ili surgenue.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la traduko de Carl Weissner :
"Mal relaxen können wie eine Maus in der Falle" 




Sama rubriko :


puce Bukowski : Babilaĉulo

puce Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...

puce Bukowski : Nirvano

puce Bukowski : Palmfolioj en pluvo

puce Bukowski : Predo

puce Bukowski : Miraklo

puce Bukowski : Laĉo

puce Bukowski : Evoluo

puce Bukowski : Laborŝuoj

puce Bukowski : Iom da suno

puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo

puce Bukowski : La fino de Sajver

puce Bukovski : Klara diferencigo

puce Bukowski : Por ino, kiun mi konis

::: Ĉiuj :::



Supren