sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Bukovski : Klara diferencigo

prozpoemtraduko



Charles Bukowski
Klara diferencigo

Mi vivas en
malnova domo, kie
neniu subite komencas jubili pro venko,
kie neniu studas historiolibrojn
aŭ plantas foliojn.

De tempo al tempo
falas mia horloĝo malsupren. Ĉeokaze
mia suno estas kiraso,
kiu ekflamiĝas.

Mi ne volas havi
viajn armeojn

viajn kisojn

vian morton.
Ĉion ĉi havas
mi mem.

Miaj manoj havas brakojn,
miaj brakoj havas ŝultrojn,
miaj ŝultroj havas min.
Mi havas min,
vi havas min nur,
se vi povas vidi min ;
sed mi ne volas,
ke vi vidu min.

Vi ne vidu, ke mi
havas okulojn en la kapo
kaj povas iri ;
mi ne volas respondi
viajn demandojn,
mi ne volas amuzi vin
kaj vi ankaŭ min ne amuzu
aŭ triste enuu
per babilaĉo pri io ajn.

Mi ne volas
ami vin ; mi ne volas
vin savi.
Mi ne volas havi viajn brakojn
kaj ankaŭ ne
viajn ŝultrojn.

Mi havas min,
vi havas vin.

Tio restu
plu tiel.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la Carl Weissner-traduko
„Eine klare Trennung"