sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Heine : Vi amas min, mi scias...

rimpoemtraduko


 


Henriko Heine
Vi amas min, mi scias

Vi amas min, mi scias,
delonge sciis ĝin.
Sed kiam vi ĝin diris,
ĝi tre timigis min.

Mi iris sur la montojn,
ĝojkantis pro inspir’.
Mi ploris apud maro
en temp’ de sunsubir’.

Jen koro mia sunas,
aspektas kiel flam’,
en mar’ de amo sinkas
laŭ granda melodram’.
 
tradukis Hans-Georg Kaiser

Heinrich Heine
Daß du mich liebst, das wusst ich

Daß du mich liebst, das wusst ich,
Ich hatt es längst entdeckt ;
Doch als du mir’s gestanden,
Hat es mich tief erschreckt.

Ich stieg wohl auf die Berge
Und jubelte und sang ;
Ich ging ans Meer und weinte
Beim Sonnenuntergang.

Mein Herz ist wie die Sonne
So flammend anzusehn ;
Und in ein Meer von Liebe
Versinkt es groß und schön.


PS :
Kion la ŝercema mokulo Heinrich Heine celis diri per tiu okuluma poemo ? Mi preskaŭ supozas, ke li volis diri : "Eĉ la plej granda kiĉo estas bela, se nur la koro sankte fidas ĝin, se la pasio, la amo estas aŭtentika. Por ami ne nepre necesas bona stilo, tiu ĉe vera amo estas tute duaranga. Granda amo povas esprimiĝi - kaj ofte esprimiĝas - en kiĉo, tiel estas :). Heine, la mokulo, sciis tion. Tiu ĉi poemo estas belega kaj samtempe ege kiĉa, kvazaŭ kolekto de poeziaj kiĉmotivoj.


Amikino de Kafka verkis longan artikolon pri la kiĉo, pri tio, ke kiĉo ne estas nur simple kiĉo, ke ĝi estas multe pli ol tio, kvazaŭ ŝlosilo al la sekretaj sopiroj de ĉiutagaj homoj. 


Sama rubriko :


puce Heine : Kie ? (rimpoemtraduko)

puce Heine : Kuro de l’ mondo

puce Heine : Himno

puce Heine : Lorelaj

puce Heine : Vi amas min, mi scias...

puce Heine : La plej belan ampoemon...

puce Heine : La rondo sidante ĉetable

puce Heine : La papili’ al la roz’ enamiĝis...

puce Heine : Kun obstin’ tra l’ anim’...

puce Heine : La sklavoŝipo

puce Heine : Junulo amas inon

puce Heine : Frenezemo

puce Heine : En admirinde bela maj’...

puce Heine : Bonŝanc’ estas flirtema damo

::: Ĉiuj :::



Supren