Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo
puce Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)
puce Galerio : Liebknecht Luxembourg Demo 2024
puce Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette
puce Kontraŭ "falsaj novaĵoj" - ni ĉiam batalo por la vero
puce Kunveno de la Internacia Konsilantaro : Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj
puce La katolika-evangeliisma akso por "sinesprimlibereco"
puce La liberpenso kaj la nova tutmonda plurpolusa ordo Invito al nia 50a kongreso
puce La plenumkomitato de la UMLP kunvenis en Luksemburgo.
puce Libera Penso kaj Disvolviĝo de la Personeco
puce Malhelpu Trian Mondmiliton !
puce Migrado – ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj
puce Parolado de Prezidanto Louis Roger ĉe la 42-a Kongreso de la UMLP (Ĝenevon la 10-11ajn de majo 2008-a)
puce Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Tutmonda Unio de la Liberpensuloj

Kunveno de la Internacia Konsilantaro : Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj

(Ian Bailey)

Kunveno de la Internacia Konsilantaro 2016-02-12 en Parizo / Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj

Raportanto : Ian Bailey, Heidelberg

Per ĉi tio mi deziras diri mallonge kelkajn vortojn pri la agado de la Germana Ligo de Liberpensuloj ekde nia lasta kunveno en Septembro 2014 en Spa.

Nia ligo estas subdividita en plurajn regionajn ligojn (t.n. federaci-landaj ligoj), kiuj parte siavice estas subdividitaj en malpli grandajn lokajn grupojn. Tiel do la agadoj en la tuta lando estas tre diversaj.

Mi deziras emfazi ĉi tie la semajnfinajn seminariojn, kiujn oni okazigas kun aktualaj enhavaj temoj kaj precipe la “Maldekstran someron de kantoj”, okazigatan de la kvar plej okcidente situantaj federaci-landaj ligoj (Rejnlando-Palatinato/Sarlando, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Baden-Virtembergo). Tiu ĉi jam la sesan fojon farita aranĝo okazis en junio de la pasinta jaro kaj povis saluti 120 partoprenantojn.

La agadoj en la subsekcioj – apud nia tradicia humanisma agado kiel nomdonaj festoj aŭ la junularfesto – baziĝas plejparte sur kleriga laboro. La elstarontaj temoj plej ofte diskutiĝas ĉe la dufoje jare okazantaj estrarkunvenoj, aŭ ili rezultas el aktualaj kaŭzoj.

La Ligo okazigis sciencan konferencon pasintjare : en Septembro 2015 okazis en Frankfurto konferenco pri la temo islamo. En ĝi temis pri la faktoro islamo en la mondpotenco-strategioj de la Okcidento kaj la islamo kiel utila malamiko.
En Septembro 2014 okazis en Berlino konferenco pri la temo “1914/2014 : La ʻOkcidentoʼ kaj Rusio”.

La Ligo okazigas tiajn konferencojn kunlabore kun diversaj aliancanoj kaj ĝi estas mem agnoskata aliancano, kiam aliaj organizaĵoj serĉas kunapogantojn. Ekzemple, la Ligo estis kunaranĝanto de la Internacia Roza-Luksemburg-Konferenco okazigita de la tagĵurnalo Junge Welt, okazinta denove en ĉi tiu jaro antaŭ kvin semajnoj en Berlino.

Nia plej grava komunikilo, tamen, estas la kvarfoje jare eldonata revuo de la Ligo Freidenker. Ĉiu membro ricevas la revuon ; la kajeroj povas esti menditaj ankaŭ tra la interreto, kaj lokaj grupoj vendas la kajerojn ĉe siaj publikaj aranĝoj kaj ĉe informaj standoj. Ĉiu numero de Freidenker aperas sub alia devizo kaj respegulas la aktualan staton de debatoj ene de la Ligo. La lastaj ses numeroj havis la sekvajn ĉeftemojn :
1949 – fondo de FRG kaj GDR.

La ʻOkcidentoʼ kaj Rusio : internacia situacio kaj geopolitikaj streĉecoj – antaŭ la komenco de la 1-a mondmilito ĝis hodiaŭ 70 jarojn post la liberiĝo el sub faŝismo kaj milito Progreso – scienco – tekniko : ĉu en la servo al la homoj ?

TTIP/CETA kaj ekonomia NATO (genetika teknologio /energipolitiko) kaj la kajero pri la ĵus menciita konferenco pri la “Utila malamiko : la ʻfaktoro islamoʼ en la mondpotenco-strategioj de la Okcidento.

En ĉiuj laboroj plenumataj de nia Ligo sur diversaj ebenoj kaj en diversaj lokoj, ĉiam unu tasko restas antaŭmetita antaŭ la aliaj. Nia devo klerigi kaj reĝustigi nociojn.
La demando de milito kaj paco plu restas centra temo por liberpensantoj kaj tial estas memkompreneble, ke la liberpensantoj ludas aktivan rolon ankaŭ en la pacmovado. Ĉe la aktualaj konfliktoj – ĉu en Sirio, Ukrainio, Irako aŭ Gazao – temas ne nur pri nia solidareco kun la suferanta loĝantaro en tiuj regionoj, sed multe pli pri nia devontiĝo klerigi kaj transdoni la verajn faktojn. Kontraŭ la faktotordado kaj historifalsado praktikata de la komunikiloj de la ĉefa opiniofluo, nia Ligo eldonis ankaŭ plurajn starpunkto-deklarojn, kiuj – kiel ankaŭ informoj pri aliaj agadoj – legeblas en nia retejo.

Ĉe ĉiuj temoj, kiujn ni prenas por traktado, ni ne forgesas, ke ni estas interesreprezento por senkonfesiuloj. Nuntempe okazas diskutado en la Ligo pri la temo liberpensantoj kaj religio. Tio estos interalie temo ĉe nia venonta Liga kunveno, okazonta komence de Junio ĉi-jare en Pocdamo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio