Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo
puce Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)
puce Galerio : Liebknecht Luxembourg Demo 2024
puce Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette
puce Kontraŭ "falsaj novaĵoj" - ni ĉiam batalo por la vero
puce Kunveno de la Internacia Konsilantaro : Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj
puce La katolika-evangeliisma akso por "sinesprimlibereco"
puce La liberpenso kaj la nova tutmonda plurpolusa ordo Invito al nia 50a kongreso
puce La plenumkomitato de la UMLP kunvenis en Luksemburgo.
puce Libera Penso kaj Disvolviĝo de la Personeco
puce Malhelpu Trian Mondmiliton !
puce Migrado – ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj
puce Parolado de Prezidanto Louis Roger ĉe la 42-a Kongreso de la UMLP (Ĝenevon la 10-11ajn de majo 2008-a)
puce Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Liberpensula frakcio

Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)

Monda Unio de Liberpensuloj

Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)
Monda Unio de Liberpensuloj

La 5-an de Junio 1999 la Germana Ligo de Liberpensuloj Munĥeno gastigis la Mondan

Union de Liberpensuloj, kies sidejo estas en Parizo. La Internacia Konsilantaro, la
“parlamento” de la Monda Unio, kunvenis en la munĥena Liberpensula Centro kaj decidis la sekvan deklaron pri la NATO-milito kontraŭ Jugoslavio.

Vide al la milito de la NATO kontraŭ Jugoslavio, la Monda Unio de Liberpensuloj deklaras :

La milito kontraŭ Jugoslavio estas rompo de la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro kaj senmezure difektis la popoljuron. Laŭ la UN-rezolucio n-ro 130 de 1974-12-14 ĝi estas agreso kaj laŭ la rezolucio n-ro 75 (1) de 1946-12-11 krimo laŭ la popoljuro.
Krome tiu ĉi milito, per detruado de civilaj celoj kaj de la infrastrukturo por la vivo de la civila loĝantaro, per uzado de nuklea municio kaj per grandskala dismeto de ter-minoj per disigaj bomboj akre rompis la primilitan popoljuron.

Tiu ĉi milito montras la provon anstataŭigi la popoljuron estiĝintan post la liberigo el la faŝismo en 1945 surbaze de la unueco de la kontraŭ-Hitlera alianco kaj kiu fondis la validan mondan ordon, tiun ĉi popoljuron, kiu garantias la suverenecon kaj egalecon de ĉiuj regnoj, per senjura stato. Se, lige kun tiu ĉi milito, aperas la demando pri militkrimoj, tiam oni devas meti en la centron speciale la fundamentan krimon, la eklanĉon de la milito, tiun krimon kontraŭ la popoljuro. Se sur internacia nivelo oni kreas jurajn instancojn kun limigita kompetento, kiuj selekte kaj eble taskite de militpartio celas la alian militpartion kaj se la justico estas instrumentigata por sekvi militajn celojn, tio malobeas al la egaleco de ĉiuj regnoj, bazita sur la
UN-Ĉarto. Per tiu ĉi milito Usono provas uzi la NATO-n kiel militan rimedon, por sur la ruinoj de la popoljuro starigi sian ne limigitan mondregadon. La nova NATO-doktrino por militaj agoj laŭ propraj interesoj kaj en mem difinitaj influzonoj jam kondukis al tiurilataj ŝanĝoj de la militaj doktrinoj de Ruslando kaj de Japanujo. Klariĝas, ke la klopodoj por malarmado kaj senmilitismigo de la internaciaj rilatoj estas subfosataj. Speciale ĉiuj klopodoj por nedisvastigo de ABC-armiloj neniiĝas, ĉar ĉiuj eblaj viktimoj de atako de la mondordaj potencoj vidos sian plej efikan defendon en posedo de tiaj armiloj.

La Monda Unio de Liberpensuloj, en la tradicio de la klerismo kaj de la Franca Revolucio, apogas la universalan validon de la homrajtoj. La principo de suvereneco, atakita per tiu ĉi milito, estas ne nur la bazo de la UN-Ĉarto, sed ankaŭ de la Ĝenerala Deklaro de la Homrajtoj kaj de la Eŭropa Konvencio pri Homrajtoj. Tiu ĉi milito rompis ne nur la fundamentan homrajton je paco, tiu ĉi milito, per la atako al la principo de suvereneco, subminas ankaŭ la socian antaŭkondiĉon, la juran bazon por realigi la homrajtojn.

La Monda Unio de Liberpensuloj alvokas al ekkonado de la dramece ŝanĝita, kvalite nova situacio kaj decideme rezistadi kontraŭ la detruado de la monda ordo.
La per la milito kontraŭ Jugoslavio komencita detruado de la UN kiel monda organizaĵo kaj de la monda ordo sur ĝi bazita, devas esti forigita, la popoljuro surbaze de la UN-Ĉarta restarigota, la monda organizaĵo kiel supera aŭtoritato en la internaciaj rilatoj nove kreota.

La Monda Unio de Liberpensuloj reprezentas la tradiciojn de pacismo kaj de
kontraŭmilitismo. Sur tiu ĉi bazo ĝi principe kaj decide diras NE al ĉia milito kaj al ĉia provo de milita konflikt-solvado. Milito kaj uzo de milita perforto estas internacie proskribendaj. Civilizitaj internaciaj rilatoj postulas la foreston de perforto kaj de minaco je perforto. Sen valido kaj trudado de tiu ĉi principo nek limigeblas la nombro de regionaj konfliktoj nek malebligas ilia etendiĝo, sed kreskas la danĝero de nova mondvasta milita alfrontiĝo.

Tiu ĉi milito indikas nove plej malaltan nivelon de la gazetara kaj komunikila libereco :
gazetaro kaj ceteraj komunikiloj, kun malmultaj esceptoj, funkciis en la intereso de la militpartioj – kvazaŭ samordigitaj.
Tiu ĉi milito denove montris, ke la decidaj reprezentantoj de la eklezioj komprenas sin kiel reprezentantojn de la interesoj de taskoprenantoj de la ŝtataj strukturoj, kun kiuj ili estas interplektitaj kaj de kiuj ili estas financataj.
La Monda Unio de Liberpensuloj kondamnas militojn por ekonomiaj kaj geostrategiaj
interesoj, kiuj estas kamuflataj kiel agado por homrajtoj. La Monda Unio de Liberpensuloj avertas kontraŭ la religia kaj etna kamuflado de tiaj konkretaj interesoj kaj kontraŭ la kun tio ligita akrigo de konfliktoj. Ĝi asertas sian solidarecon kun ĉiuj viktimoj de la milito, sendepende de ilia nacieco.

La Monda Unio de Liberpensuloj avertas kontraŭ la danĝeroj de religia fundamentismo, kiu en la malegalaj ekonomiaj rilatoj kaj novkoloniaj dependecoj trovas idealan kreskogrundon. La Monda Unio de Liperpensuloj kondamnas terorismon kaj detruon de multetnaj ŝtatoj, ĝi kondamnas la duoblan moralon, gvidatan de interesoj, de multaj ŝtatoj en tiu ĉi demando.
La Monda Unio de Liberpensuloj kondamnas la strebadon al religie, konfesie aŭ etne “puraj” ŝtatoj kiel formon de rasismo. Ĝi defendas la principan egalrajtecon de ĉiuj homoj sendepende de ilia socia situacio, de etna aparteneco, de ilia mondpercepta aŭ religia konfesio. Ĝi defendas la principojn de la laikisma kaj demokratia respubliko kiel fundamenton de tolerema kunvivado.

La Monda Unio de Liberpensuloj agadas por defendo de la popoljuro kaj kontraŭ ties
anstataŭigo per naturstato, por defendo de la civilizacio kaj kontraŭ la refalon en barbarecon. Tio estas la decida antaŭkondiĉo por valorigo kaj trudado de la homrajtoj, la nepra fundamento por la kompleta emancipiĝo de la homa individuo, por la transvivo de la monda civilizacio, por teni malfermita la vojon al homa estonteco.

Decidite de la Internacia Konsilantaro de la Monda Unio de Liberpensuloj,
Munĥeno, la 05-an de Junio 1999.

Klaus Hartmann
(Prezidanto de la Monda Unio de Liberpensuloj)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio