Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo
puce Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)
puce Galerio : Liebknecht Luxembourg Demo 2024
puce Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette
puce Kontraŭ "falsaj novaĵoj" - ni ĉiam batalo por la vero
puce Kunveno de la Internacia Konsilantaro : Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj
puce La katolika-evangeliisma akso por "sinesprimlibereco"
puce La liberpenso kaj la nova tutmonda plurpolusa ordo Invito al nia 50a kongreso
puce La plenumkomitato de la UMLP kunvenis en Luksemburgo.
puce Libera Penso kaj Disvolviĝo de la Personeco
puce Malhelpu Trian Mondmiliton !
puce Migrado – ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj
puce Parolado de Prezidanto Louis Roger ĉe la 42-a Kongreso de la UMLP (Ĝenevon la 10-11ajn de majo 2008-a)
puce Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Liberpensula frakcio

Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo

Monda Unio de Liberpensuloj

Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo

Kongreso de la Monda Unio de Liperpensuloj :

De la 24-a ĝis la 26-a de Majo 2013 en Manhejmo [Mannheim] okazis la 44-a kongreso de la Monda Unio de Liperpensuloj. La Badena-vurtemberga liberpensula prezidanto Ian Bailey salutis la delegitojn sur hejma grundo en la Civitana Domo Neckarstadt-West.

En la centro de la tagordo estis la rilato de libera pensado al la politiko : Al la imago, ke liberpensuloj limigu sin al temoj de kritiko al religioj kaj eklezioj, Klaus Hartmann, prezidanto de la Germana Liberpensula Ligo, en sia prelego kontraŭmetis : “Liberpensuloj ĉiam batalas kontraŭ la privilegioj de la eklezio.” Se la eklezioj pretendis la privilegion preni partion pri ĉiuj demandoj de la mondo, liberpensuloj “certe ne honoros la ekleziojn per tio, ke sur kampoj, pri kiuj ili estas absolute nekompetentaj, ni lasas al ili la kampon, retiras nin, kaj jam nur parolas pri la virgulina gravediĝo, la kristnaskulo aǔ eble pri infanseksumaj pastroj.”

Ekzemple, ĉe la “privata aŭdienco” de la nova papo por kancelierino de Germanujo, antaŭ nelonge, laŭ la komunikiloj temis pri temoj kiaj “la tutmondigo, la krizo, la rolo de Eŭropo en la mondo”. La eklezioj, laŭ la preleganto, volis veki la ŝajnon, kvazaŭ la religio havus ankaŭ respondojn al la nuntempe urĝaj ĉiutagaj demandoj, en ekonomio, politiko kaj socio. Kompreneble la liberpensuloj “uzos la eldirojn de la ekleziaj princoj por senmaskigi la fakton, ke ili ankaŭ en siaj eldiroj pri aktualaj problemoj estas stampitaj de duobla moralo kaj de hipokriteco.”

Tion Hartmann faris en la plua parto de sia prelego. Li detale parolis pri la diktatoreco de la alia argentinano kun la persona nomo Jorge, de la ĵus mortinta Jorge Rafael Videla, por memorigi, kian rolon Jorge Mario Bergolio (“pli bone konata sub sia artista nomo Papo Francisko”) ludis sub la militista reĝimo. La fakto, ke tiu papo kiel ĝisosta kontraŭulo al la liberiga teologio alprenis la nomon de la “sanktulo de la malriĉuloj”, devenas, tiel Hartmann, “el strategia kalkulo, estas interpretenda kiel provo de kamuflado kaj de trompado.” La nova papo fariĝis necesa, post kiam la vatikana banko liveris sian propran kontribuaĵon al la financa krizo kaj banko-skandalo : “Escepte de la papo Benedikto, la bankdirektoro Gotti Tedeschi kaj la ĉefo de la financa superrigardo devis adiaŭi.”

Krome Hartmann resumis la “malgloran historion” de Vatikano (alianco kun Mussolini, sekreta loĝio P2, novfaŝistoj, NATO-maloficiala armeo Gladio, alvoko al krucmilito al la sendia komunismo, rolo de la Malta Kavalira Ordeno kiel reakcia “penstanko”, ktp). Rezulte : “Ĉiuj tiel nomataj Reprezentantoj de Dio ĉiam staris flanke de la potenculoj … Por liberpensuloj estu klare, ke ni decide agas ĉe la kontraŭa pozicio : kontraŭ la elitoj de la financa kapitalo, kontraŭ la banditoj en bank-estraroj kaj registaroj, kontraŭ faŝismo kaj la militoj de la “nova mondordo”.

Klaus Hartmann memorigis pri la malpermeso de liberpensuloj antaŭ 80 jaroj, malmultajn semajnojn post enpotenciĝo de la faŝistoj en Germanujo. La unio-prezidanto Max Sievers pro sia kontraŭfaŝisma laboro de rezistado, post proceso de ŝtatperfido kaj mortkondamno de la “popol-tribunalo” de Freisler li en 1944 estis murdita per falhakilo. Lia heredaĵo kaj tiu de la liberpensulino kaj nobelpremiitino pro paco Bertha von Suttner estas por la liberpensa movado devontigo leviĝi kontraŭ faŝismo kaj milito.

En la lasta parto de lia parolado Hartmann per multaj ekzemploj el la historio de la liberpensuloj ekde 1880 pruvis, ke la ideo, ke oni povas disigi la ŝtatan-politikan sferon disde la spirita-kultura sfero kaj ke la liberpensuloj povus limigi sin al tiu ĉi lasta, … ne kongruas kun la socia realo. Tia sinteno supozeble devenas prefere el oportunismaj konsideroj : Oni ne volas “aperi malagrable”, ne ludi rolon de “eksteruloj”, ne esti perceptataj kiel “ĉiukampaj kvereluloj”. Li diris, ke ĉiuj liberpensuloj estas alvokitaj engaĝiĝi por la ampleksa libereco kaj memdeterminado de la homo, esti konsciaj pri sia socipolitika tasko kaj agi laŭ tio. Fine Hartmann konfirmis la konstaton de la Roterdama Deklaro de la Liberpensuloj de 1974 : “Plene disvolvita humanismo ne eblas tiom longe, kiom la strebado al kiom eble plej alta persona gajno de la apartaj proprietuloj venenas ĉiujn interhomajn rilatojn kaj fine eĉ fariĝas fonto de militoj. Ke por ties preparoj la demokratio estas konstante atakata kaj limigata, tion pruvis la lastatempa historio. Faŝismo, 2-a Mondmilito kaj Vjetnam-milito restas kiel konstanta averto kaj devontigo.”

Vladimir Krsljanin (Beogrado) en sia prelego “La Libera Pensado en la epoko de la milito kaj revolucioj” priskribis la mondan situacion post la kolapso de la USSR, de la “plej granda geopolitika katastrofo” (Putin) kaj post la mondpolitikaj ŝanĝiĝoj ekde la 1980-aj jaroj.

La aktuala evoluo, laŭ la tezo de la preleganto, estas milito de la oligarĥio kontraŭ la homaro. Tiu ĉi milito, laŭ graveco kaj amplekso, kompareblas kun la mondmilitoj. La monda ekonomia krizo tamen pruvas, “ke la oligarĥio estas perdanta la batalon, kaj ke ĝi havas nenian ŝancon por realigi sian mondregadon.” Nome, pro la samtempe okazanta demokratiiĝo de la scio kaj de la kresko de la homaro sur la imanenta fundamento de homa kreemo. Kontraŭ tio la diktatoreco de la oligarĥio batalas ĉiarimede, per misinformado, manipulado kaj cerbolavado. Ĝi provas fari la homon unue konsumantoj, poste sklavoj kaj fine varoj. Kontraŭ tio efikas la limigoj fare de la homa etiko kaj de la homa komunumo, kiu en ĉiuj siaj formoj estigas moralon.
La preleganto prilumis la NATO-militon kontraŭ Jugoslavujo per okazaĵoj kiaj “Srebrenica” kaj “Rajak” kiel ekzemplaj por la milito de la oligarĥaro por mondregado. Li citis la intimulon de Blair kaj EU-oficiston Robert Cooper. En ties libro kun la parolanta titolo “La disbato de nacioj : Ordo kaj ĥaoso en la 20-a jarcento” tekstas : “Por la postmoderna ŝtato pro tio ekzistas malfacilaĵo. Ĝi devas kutimiĝi je la ideo de duoblaj normoj. Inter si la postmodernaj ŝtatoj kondutas surbaze de la leĝoj kaj de malfermita kunlabora sekureco. Sed kiam ili rilatas kun malmodernaj ŝtatoj ekstere de la limoj de la postmoderno, la eŭropanoj devas reuzi pli krudajn metodojn el pli frua epoko – perforto, antaŭmalhelpa atako, trompo, ĉio, kio taŭgas kontraŭ tiuj, kiuj ankoraŭ vivas en la mondo de la ŝtato dependa nur de si mem, tiu de la 19-a jarcento. En la ĝangalo oni devas uzi la leĝojn de la ĝangalo.”
Krsljanin indikis, ke ĉiuj militaj okazaĵoj sur la antaŭa jugoslavia teritorio dum la 1990-aj jaroj mortigis 125.000 homojn. Sed la unuaj 11 jaroj de okcidenta regado en Serbujo kostis la vivon de proksimume 400.000 homojn, de viktimoj de la “transformado”. La paco de la oligarĥaro, la “Pax Americana” estas, laŭ li, pli granda krimo ol milito. Sed, tiel Putin en sia parolado en Munĥeno 2007, “estas nenia kialo por dubi, ke la ekonomia potencialo de la novaj centroj de la tutmonda ekonomia kresko nepre transformiĝas en politikan influon kaj fortigos la multpolusecon.”
En la tria ĉefprelego de Klaus von Raussendorff, “Libera pensado en la batalo de la mondperceptoj” temis pri la demando, kiel la specifeco de la liberpensa mondpercepto kompreneblas. Diversaj kritikantoj de dogmismo, adeptoj de diversaj variaĵoj de raciismo : ateistoj, agnostikistoj, anarĥiistoj, liberecanoj ktp, nomas sin liberpensuloj. Sed tiuj pri demandoj de politiko kaj de socio tute ne havas kongruajn mondperceptajn orientiĝojn. Aliflanke pliberpensuloj kaj kredantoj en la socia-politika kampo ja povas deiri de samaj analizoj kaj sekvi komunajn celojn. El tio sekvas, ke libera pensado kiel mondpercepta movado ne estiĝas kiel doktrino inter aliaj, sed kiel la metodo kompreni ĉiun mondpercepton, inkluzive de la propra liberpensa, kiel speguladon de la socia realo. La plej moderna metodo kompreni la kontraŭecon de ideologio kaj materia estado en pli granda unueco, en kiu la materia estado estas la primara, lastanalize decida elemento, tiel la tezo de la preleganto, estas la metodo de la materiisma dialektiko.

Apliki la dialektikan-materiisman metodon por eltiri la fundamentajn nociojn de la politika vivo (demokration, juron, homrajtojn, civilan socion, nacian tradicion ktp) el la interpreta hegemonio de la reganta kulturo kaj doni al ili enhavon en la senco de kulturo de la popolamasoj, estas, laŭ la preleganto, la tasko, kiun la germanaj liberpensuloj metis al si per sia programo “Ĝustigo de la nocioj”.

La ideo de naciismo, rilatigita al la nacio kaj al la nacia ŝtato, servis al la preleganto kiel ekzemplo por demonstri la proceduron de la materiisma dialektiko. Ĉe tio necesas deiri de la analizo, ke la reganta ideologio de la potenc-elitoj senvalorigas la nacian ŝtaton kaj propagandas ideologion de supranacieco sur tutmonda kaj eŭropa niveloj. Kontraŭ tio la preleganto provis montri, ke malantaŭ la pseŭdo-internaciisma koncepto nur kaŝiĝas la egoismo de la interesoj de la nuntempa financ-oligarĥaro. Sed li montris, ke la propagando de la supranaciismo havas fortan misorientan efikon ĝis en la maldekstron kaj en la pacmovadon. Ĝia influo baziĝas sur tio ke la malkaŝe ŝovinisma mondmilita naciismo estas diskreditita. Tiel sukcesas la trompo, kvazaŭ supranaciaj surogatoj kiaj la ideo de tutmonda ordo aŭ de integrita Eŭropo estus iel komparebla kaj kunigebla kun la internaciismo de la laborista movado. Sed fakte, tiel la preleganto, surbaze de la anarĥia, konkurence pelata kapitalisma produktadmanieroj la ŝajnigita “ordo” estas tute malebla. La monda ekonomia krizo montras la perfortajn kontraŭdirojn ene de la imperiisma ŝtatsistemo.

Kontraŭe, la naci-konscio de la popolamasoj montriĝas speciale en la batalo kontraŭ imperiismaj militoj. Kiam ekzemple ĉe agadoj de solidareco kun la Sirio atakata de la Okcidento, germanoj kaj enmigrintoj el la koncernata regiono por la unua fojo en Germanujo komune surstratiĝis, fariĝis videbla ke la nacia protesto de la germanoj devas direkti sin kontraŭ la propra registaro, dum la patriotaj sirianoj, apud la rifuzon de la mensogaj tordadoj de la prezentado de ilia lando samtempe esprimis sian apogon al la propra registaro. Ilia slogano tekstis : “Alaho, Sirio, Baŝar”. Ĉe tio, laŭ la preleganto, ankaŭ religia elemento venis en la ludon. Apartaj esprimformoj de la nacia sento rigardindas kiel speguliĝo de la socia realo. La vera internaciismo, laŭ la preleganto, estigas dialektikan unuon kun la naci-konscio “de malsupre”. Tiu, laŭ la fina konstato de la preleganto, baziĝas sur la popoljuro, sur la kondut-normoj de la internacia ŝtat-komunumo.

Dum la kunveno oni raportis pri internaciaj okazaĵoj de batalo kontraŭ pastrismo kaj reakcio, aktuale en Francujo, kie ekstremdekstruloj kaj katolika eklezio mobiliziĝas kontraŭ la “samseksemula edziĝo”.

La delegitoj decidis interalie rezolucion pri la “homrajto je akvo”, kontraŭ la privatigo kaj patentigo de homaj vivobazoj. En kroma decido oni kritikas la okcidentan duoblan moralon en ĝia rilato al islamo kaj al islamaj batalantoj :

“La okcidentaj potencoj laŭ sia propagando faras militojn laŭdire ’por homrajtoj’, ’kontraŭ teroro’ aŭ ’islama danĝero’. En siaj propraj landoj ili incitas islam-malamajn kampanjojn por akiri la subtenon de la loĝantaro por siaj novkoloniaj militoj. Per tio ili apogas la rasismon kaj subfosas la kunvivadon. Sed la samaj militantaj registaroj tute ne havas problemon por alianciĝi kun la plej reakciaj islamismaj reĝimoj kaj organizaĵoj, kiam temas pri sia batalo kontraŭ siaj elektitaj malamikoj.”

Post la CIA-fondo de Al Qaida en Afganujo la islamistaj batalantoj estis uzataj en Bosnio kaj en Kosovo, komanditaj al batalo kontraŭ la laikisma Libio de Muammar al Gadhafi kaj aktuale ili devas disbati la ne religian Sirion.

“La liberpensuloj, unuecaj en la kondamno de rasismo, de religia fanatikeco kaj de imperiisma milito, akuzas tiun ĉi duoblan moralon de la Okcidento, la misuzon de religio kaj la incitadon de religiaj streĉitecoj fare de milit-incitistoj. Ni postulas la tujan ĉesigon de la agreso kontraŭ Sirio, la finon de la militminacoj kontraŭ Irano, la tujan foriron de ĉiuj NATO-trupoj el Afganujo, la finon de landrabado, de apartismo [Apartheid] kaj de okupado de Palestino” !

La Internacia Konsilantaro de la Monda Unio elektis sepkapan plenum-buroon kun gereprezantoj el Germanujo, Francujo, Aǔstrujo, Svislando kaj Serbujo. La ĝisnuna prezidanto Louis Roger (Bresto) estas nun honora prezidanto, la federacia prezidanto de la Germana Liberpensula Ligo Klaus Hartmann estis elektita prezidanto.
Kiel fino de la semajnfino estis planita liberpensula urbo-gvidado en Hejdelbergo, ĉe kio Vera Glitscher aparte parolis pri la agado de la filozofo Ludoviko Fojerbaĥo [Ludwig Feuerbach] en la urbo.

la nova papo Francisko, en kiu eblas montri la novan kontraŭdiron, en kiu montriĝas la progreseco de la nun en Vatikano pli aŭ malpli reganta "teologio de liberigo" - kun kiu, ĉe ne strikte religiaj aspektoj - liberpensuloj povas bone kunlabori, kaj la strikte religia aspekto pri kiu ili estas kontraŭaj, sed kiu iom perdas sian gravecon tiom longe, kiom la propresema aspekto daŭras kaj etendiĝas.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio