Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Batalo kontraŭ faŝismo kaj milito restas sur la tagordo
puce Defendi la mondan civilizacion ! (Deklaro pri la NATOmilito kontraŭ Jugoslavio)
puce Galerio : Liebknecht Luxembourg Demo 2024
puce Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette
puce Kontraŭ "falsaj novaĵoj" - ni ĉiam batalo por la vero
puce Kunveno de la Internacia Konsilantaro : Raporto de la Germana Ligo de Liberpensuloj
puce La katolika-evangeliisma akso por "sinesprimlibereco"
puce La liberpenso kaj la nova tutmonda plurpolusa ordo Invito al nia 50a kongreso
puce La plenumkomitato de la UMLP kunvenis en Luksemburgo.
puce Libera Penso kaj Disvolviĝo de la Personeco
puce Malhelpu Trian Mondmiliton !
puce Migrado – ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj
puce Parolado de Prezidanto Louis Roger ĉe la 42-a Kongreso de la UMLP (Ĝenevon la 10-11ajn de majo 2008-a)
puce Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Tutmonda Unio de la Liberpensuloj

Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette

Kongreso de MUL en la luksemburga Esch-sur-Alzette

Esch-sur-Alzette la 13-an kaj 14-an de septembro 2019 estis la situo de la kongreso de la Monda Unuiĝo de Liberpensantoj (MUL). La dua urbo de la granddukejo laŭ grandeco, dum jardekoj mezpunkto de minado de fererco, estas ankaŭ centro de la luksemburga laborista movado. Sur la peza laboro de la ministoj (apude vd. murbildon en la urbocentro de Esch) baziĝis dum pli ol jarcento la riĉeco de la urbo, kiu hodiaŭ ampleksas 35 000 enloĝantojn. Esch dum la okupacio de naziaj trupoj de 1940 ĝis 1944 estis unu el la centroj de la kontraŭfaŝisma rezistado, pri kiu atestas la Musée nationale de la résistance en la urbocentro.

En la fokuso de la du tagoj troviĝis kolokvo pri la temo “Migrado kaj laikeco”. Pri tiu temo okupiĝis pluraj parolkontribuoj. Kritikon kontraû maldekstra fuĝanto-politiko faris Rüdiger Pauls el Trier. La sola kredinda politiko estas atentigi pri la veraj kaŭzoj de la fuĝanto-krizo : la imperiisma politiko de la Okcidento. Tiu, kiel li klarigis, igas la loĝantaron duoble pagi, jen pro la loĝigo de la al fuĝo pelitaj homoj, kaj jen per la enormaj kostoj de la militoj. Konsekvenco de tio estas la foresto de necesaj plibonigoj en la lernejoj, la infrastrukturo, la kulturo ktp. Tie mankas la miliardoj, kiujn oni elspezas por militoj. Al la 2%-celo ĉe armil-elspezoj oni sen devio kroĉiĝas, sed por infanvartejoj, kontraste, mono mankas. Tiujn kontraŭdirojn oni devas malkaŝe porti en la debaton. Klaus Hartmann, prezidanto de la Germana Ligo de Liberpensuloj, memorigis, ke oni jam en 2013 ĉe la Monda Ekonomia Forumo en Davos konstatis, ke migrado estas bona por la komerco. Tamen, por la monda loĝantaro ne migrado, kiel kelkaj volas kredigi, estas la normo, sed la malnomadeco. La salutojn de la luksemburgaj liberpensuloj transdonis ties prezidanto Edouard Kutten. Farante tion, li atentigis pri la nekonsekvenceco de la politiko, kiam oni eĉ en oficiale laikismaj ŝtatoj foroferas la laikecon avantaĝe al la oportunismo.
Krom tio, dum la du tagoj la oficejo kaj ankaŭ la Internacia Konsilio traktis la kurantajn laborojn de la MUL.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio