sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Martinson : Anjo

prozpoemtraduko



 

Harry Martinson
Anjo


Anjo, brilokulo.
Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio ? Ni estis tiam sepjaraj.
Ni kaŝis nin en la sekalokampo,
sur granda ŝtono, nomata „monteto de l’ gigantoj“.

Ĉirkaŭ ni flavis la torento de l’ sekalo.
Ĉirkaŭ ni estis la flava golfo de l’ sekalo,
kiu ĉirkaŭbrakis la lange longan duoninsulon de l’ abia arbaro.
Anjo, ĉu vi ankoraŭ memoras pri la ruĝa buo de l’ kabano sur la kabo Horn de l’ arbaroj ?

Ĉirkaŭ nia soleca insulo kaŝe flustris la spikoj,
mi kisis vian buŝon,
bluaj kampomusoj preternaĝis kiel la balenoj tie ekstere
meze de la maro.
La suno kaj la akridoj estis la delfenoj de la spikoj.

Kiel peza kesteca pramo nia eduka patrino proksimiĝis al ni.
Ŝi pilotis nin hejmen en la havenon de la kabano.
Sekvis batoj kun la avelbastono kaj krioj kiel S.O.S.-signaloj.
Ĉu vi ankoraŭ memoras tion, Anjo ?


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser 
laŭ germana traduko de Bernd Jentzsch

Glosoj

buo = surloke drivanta danĝersignalilo, fiksita funde en maro, lago aŭ rivero 

pramo = barĝo = ŝarĝboat(et)o


Harry Martinson
Anni


Anni, Glitzerauge.
Erinnerst du dich noch ? Wir waren damals sieben.
Wir versteckten uns im Roggenfeld,
auf einem großen Stein, der „Hügel der Riesen“ hieß.

Rings um uns die gelbe Flut des Roggens.
Rings um uns der gelbe Meerbusen des Roggens,
der die lange Zunge des Tannenwaldes umarmte.
Anni, erinnerst du dich an die rote Bake der Kate
auf dem Kap Horn der Wälder ?

Rund um unsere einsame Insel tuschelten die Ähren,
ich küsste deinen Mund,
blaue Feldmäuse schwammen vorbei wie die Wale dort draußen
mitten im Meer.
Die Sonne und die Heuschrecken : die Tümmler der Ähren.

Wie ein Schwerer Prahm trieb unsere Pflegemutter auf uns zu.
Sie lotste uns heim in den Hafen der Kate.
Schläge mit dem Haselnussstock und Schreie wie Notpfiffe.
Erinnerst du dich noch, Anni ?

Übersetzer Bernd Jentzsch



Sama rubriko :


puce Blake : Ĝardeno de l’ amo

puce Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj

puce Margenburg : Foro flirtas

puce Lorenc : Forgeso

puce Goll : Nur de kiam...

puce Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert

puce Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’

puce Dadié : Mia revo

puce Martinson : Anjo

puce Hilbig : Plendoj tien kaj tien

puce Grifio : Vantas ĉio

puce Neteshejmo

puce Dantas : La rozoj silentas

puce Topirceanu : Survoje

::: Ĉiuj :::



Supren