sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 126a



De sinjorino de Rozmondo al prezidant-edzino de Turvelo


Mi jam respondus pli frue, aminda Filino, sen la reveno de miaj doloroj post mia lasta laciga letero, kiu senigis min je la uzo de mia mano dum kelkaj tagoj. Mi urĝe deziris danki vin pro viaj bonaj informoj pri mia nevo, kaj samtempe sincere gratuli vin. Vere tio estas Ĉiela faro, kiu trafinte iun, samtempe ankaŭ savis la alian. Jes mia kara bela, Dio volis vin nur elprovi, kaj fine helpis vin, kiam viaj fortoj elĉerpiĝis. Malgraŭ via bedaŭreto, mi opinias, ke vi tamen devas prezenti al Dio dankeman preĝaron. Mi tre bone komprenas, ke estus pli agrable al vi, se vi mem tiun decidon estus preninta, kaj se Valmono nur sekvus ; el egoismeta vidpunkto tio estus pli favora al nia virina fiereco, kiun ni rajte deziras kontentigi. Sed tiu eta konsidero estas nenio kompare al la grava atingo ; falinto el paraped’ ne plendu pri savrimed’ !


Vi baldaŭ sentos, kara Filino mia, malpeziĝon de via sufero ; eĉ se ĝi tute kaj eterne daŭrus, ĝi estus pli facile tolerebla, ol memmalŝato kaj kulpopento. Pli frue — sed vane — mi estus povinta diri al vi tiun veraĵon : amo estas sendependa ; oni per singardemo povas ĝin eviti, sed ne venki ; naskiĝinte, ĝi malaperos nur el natura morto, aŭ el kompleta senespero. Ĉar vi estas en tiu kazo, mi retrovas mian kuraĝon por libere esprimi mian penson. Timigi senesperan malsanulinon, bezonantan nur konsoladon kaj paliativon, estus kruele ; sed saĝe estas prezenti al resaniĝantino la minacintan danĝeron, por gvidi ŝin al necesa singardemo kaj al bezonata konsil-obeo.


Ĉar vi elektis min via kuracisto, mi kuraciste diras : via nuna malagrablaĵo, kiu eble tamen meritas helpon, estas nenio, kompare kun tiu terura malsano, kies malapero nun certiĝis. Krome permesu, ke nome de mia amikeco al vi, virino prudenta kaj virta, mi aldonos, ke la celito mem de via kruela pasio faris ĝin ankoraŭ pli timinda. Mia nevo, kun siaj multaj agrablaj kvalitoj, kaj kiun, konfesinde, mi eble tro senkonsidere amas, estas laŭdire danĝera, kaj riproĉinde kulpa al virinoj, kiujn li tiel ŝatas ruinigi, kiel delogi. Sendube vi estus lin revirtiginta ; li tion tre meritus ; sed kiom da aliaj virinoj aroge tion provis kaj bedaŭrinde fiaskis ! Mi preferas, ke vi ne aliĝus al ili.


Konsideru, kara bela, ke anstataŭ riski tiom da danĝeroj, vi, krom la kvieton de via konscienco kaj de via propra trankvilo, nun ĝuos la kontenton, ke vi mem gvidis Valmono al virta reveno. Plene certas mi, ke tio estas ŝuldata al via kuraĝa rezistado ; nur momento de malforto via probable markus por mia nevo eternan devojiĝon. Mi ŝatas tiun penson kaj deziras, ke vi same opiniu ; tio verŝajne estos por vi la unua konsolrimedo, kaj por mi plia ammotivo al vi.


Mi atendas vian viziton post kelkaj tagoj, aminda Filino, kiel vi anoncis. Venu retrovi kvietecon kaj feliĉon en tiu sama loko, kie vi perdis ilin ; venu precipe ĝoji kun mi, via milda patrino, ke vi tiel sukcese plenumis vian promeson fari nur agojn indajn de ni ambaŭ !


El Kastelo de… la 30an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto

puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

::: Ĉiuj :::



Supren