Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 133a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Kiu do estas, bela amikino, tiu forofero pri kiu, laŭ vi, mi ne kapablas, kaj kies premio estus via konsento ? Nur indiku la temon ; se mi eĉ nur hezitos, mi akceptos vian rifuzon al mia rekompenso. Ha ! De kelka tempo kia vi juĝas min ! Eĉ en via bonvolemo vi dubas pri miaj sentoj al vi, aŭ pri mia energio. Forofero, je kiu mi ne konsentus aŭ ne kapablus ! Ĉu vi do kredas min enamiĝinta, aŭ hipnotizita ? Ĉu vi imagas, ke la gloron de mia sukceso mi alligas al la persono mem de tiu virino ? Danke al Dio, mi ne falis tiom profunden kaj estas preta tion pruvi, jes, pruvi, eĉ kontraŭ s-ino de Turvelo. Vi poste certe ne plu dubos.


Miaopinie mi kapablis, sen kompromiti min, doni kelkan tempon mian al la konkero de virino, kies merito tamen estas, ke ŝi apartenas al rara kategorio. Eble ankaŭ la senaktiva somera sezono rolis en tiu aventuro, kiu ankoraŭ nun preskaŭ plene okupas min, malgraŭ la revigliĝo de la monduma vivo. Memoru, ke nur de apenaŭ unu semajno mi ĝuas la rekompenson de tri monatoj da zorgado. Mi jam ofte pli longe okupiĝis pri multe malpli valoraj predoj, kiuj kostis al mi multe malpli da peno ! Tamen neniam antaŭe vi tiel riproĉis min.


Fine, ĉu vi volas scii la veran kaŭzon de mia emo al ŝi ? Jen : tiu virino estas nature timema ; en la komenco, ŝi senĉese dubis pri sia feliĉo, kaj tiu dubo sufiĉis por malcertigi ŝin ; ŝia iom-post-ioma ŝanĝiĝo montras la vastecon de mia potenco. Mi estis tre scivola pri tiu kapablo, kiu ne estas tiel facile pruvebla, kiel oni kredus.
Unue, por multaj virinoj, plezuro estas nur plezuro kaj nenio alia ; ĉe ili, ajna estu nia titolo, ni viroj ĉiam estas nur simplaj agantoj, roluloj, kies merito kuŝas nur en niaj faroj : ju pli da ĝuaktivo, des pli da ŝatmotivo.


En alia klaso, eble nun la plej nombra, la famo de la amantoj, la plezuro rabi ilin de rivalinoj, la risko, ke siavice ili estos prirabitaj, preskaŭ tute okupas virinojn ; ni viroj ja pli malpli havas nian parton en tiuspeca feliĉo, sed nia rolo pli dependas de cirkonstancoj, ol de nia persono. La beateco de tiuj virinoj venas tra ni, sed ne de ni.
Por kontentigi mian observemon, mi devis trovi delikatan, senteman virinon, okupatan ekskluzive de sia amo, kaj en sia amo ekskluzive de sia amanto ; virinon, kies emocio, fora de la ordinara vojo, senĉese transirus el ŝia koro al ŝiaj sensoj. Mi ekzemple vidis ŝin (ne la unuan tagon) plori post sia ĝuado, kaj post momento retrovi volupton pro iu mia vorto konvena al ŝia tiama animstato. Ŝi, tiu virina observ-objekto, devis ankaŭ prezenti tiun nekaŝeblan naturan naivecon, tiun senartifikecon, kiu igas ŝiajn korsentojn nepre nemaskeblaj, ĉar ŝi tro kutimas senkaŝe montri ilin. Vi konsentos, ke maloftas tiaj virinoj ; sen ĉi tiu, mi eble neniam renkontus iun.


Estas do ne mirige, ke ŝi eble fiksos min pli longe, ol alia ; estas do kompreneble, ke mia studado postulas ŝian feliĉon, ŝian plenan feliĉon. Kial mi rifuzus tian donacon mian, kiu anstataŭ malhelpa, estas utila al mi ? Sed la okupado de mia spirito ne sklavigas mian koron. Tial la valoro, kiun mi atribuas al tiu aventuro, ne ĝenos min en serĉado de aliaj, eĉ estos oferebla al pli agrablaj.


Mi estas tiel tute libera, ke mi ne malzorgis pri knabino Volanĝo, kiu tamen tiel malmulte interesas min. Ŝia patrino rekondukos ŝin Parizen post tri tagoj ; sed hieraŭ mi certigis nian komunik-eblecon : iom da mono al ilia pordisto kaj da galantaĵoj al lia edzino sufiĉis. Imagu : Dansnio ne kapablis trovi tiun tiel simplan rimedon. Kaj oni rakontas, ke amo naskas elturniĝemon ! Ĝi male tiun stultigas, kiun ĝi regas. Kaj vi opinias, ke mi ne scios defendi min kontraŭ amo ! Ha ! trankviliĝu ; post kelkaj tagoj, per alia celo mi kadukigos la eble tro fortan impreson, kiu trafis min. Kaj se unu divido ne sufiĉos, mi aldonos aliajn.


Mi tamen estas preta redoni la junan edukatinon al ŝia diskreta amindumanto, tuj kiam vi juĝos tion oportuna. Ŝajne vi ne plu havas kontraŭ-motivon ; miaparte mi pretas je tiu grava helpo al la kompatinda Dansnio. Tio apenaŭ kompensos lian grandan servon al mi. Li nun estas en grava maltrankvilo : ĉu s-ino de Volanĝo hejmen akceptos lin aŭ ne ? Mi plejeble kvietigas lin, asertante, ke mi ĉiel sukcesos feliĉigi lin tuj en la unua tago de ilia reveno. Ĝis tiam, mi plu zorgas pri la korespondado, kiun li volas daŭrigi post la reveno de lia Cecilo. Mi jam havas ses leterojn de li ; ĝis la feliĉa reven-tago, mi certe ricevos unu-du aliajn. Tiu knabo ja vere estas en senokupo !


Sed ni lasu tiun infanan paron, kaj ni revenu al ni ambaŭ. Mi estas tute okupita de la milda espero naskita de via letero. Ja certe vi fiksos rendevuon ; mi ne permesas, ke vi pridubu. Ĉu mi iam malfidelis al vi ? Nia ligo malnodiĝis, sed ne rompiĝis ; ni erare imagis malligiĝon : niaj sentoj kaj interesoj restis en kunesto. Simila al vojaĝinto agnoskanta sian eraron :


Bona estas fremda lando, sed aliaj tie loĝu [1]


Mi konsentas, ke mi estis forlasinta feliĉon post persekuti esperon.
Do akceptu la ideon, aŭ pli ĝuste la senton, kiu revenigos vin al mi ; provinte ĉiajn plezurojn en niaj apartaj vagadoj, ni ĝuu la senton, ke neniu feliĉo rivalas kun tiu, kiun ni kune frandis, kaj retrovos ankoraŭ pli delica !


Adiaŭ, ĉarma amikino ; mi konsentas iom atendadi vian revenon ; sed rapidu, je konsidero de mia dezirego.


El Parizo, la 8an de Novembro 17**.


[1Ĉar la originala cito de tute forgesita dramisto tute samsencas kun tiu Zamenhofa proverbo, la anakronismon la leganto pardonos. Cetere, ĉu oni rajtas mencii anakronismon, pri proverbo certe el tre malnova deveno ? (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio