|
serĉado :
|
De prezidant-edzino de Turvelo al Vicgrafo de Valmono
Sendube, Sinjoro, post la hieraŭa okazaĵo vi ne plu esperas vian akceptadon en mia hejmo, kaj vi certe ne plu deziras ĝin. Tiu mia letereto do ne simple petas vian forreston sed ĉefe insistas pri via resendo al mi de leteroj miaj, kiujn mi neniam devis skribi. Ili eble mallonge interesis vin, pruvante la blindecan sintenon, kiun vi vekis. Nun kiam miaj okuloj malfermiĝis, ili nur povas esti indiferentaj al vi, esprimante senton, kiun vi detruis.
Mi konsentas kaj konfesas mian eraron : mi fidis je vi, malgraŭ via sennombra antaŭa viktimaro. Mi sola prikulpas ; mi tamen opinias, ke mi ne meritis pere de vi ofendon kaj insulton. Mi pensis, ke tute foroferinte min al vi, perdinte nur por vi mian rajton al mem- kaj ĉies-estimo, mi almenaŭ meritus, ke vi ne juĝus min pli severe ol la publiko, kiu ankoraŭ konservas grandan distancon inter virino malforta kaj virino malĉasta.
Mi nur intencas mencii tiun vian ofendon, fareblan de iu ajn. Sed pri via kulpo rilate amon, mi silentas, ĉar via koro ne aŭdus la mian. Adiaŭ, Sinjoro.
Parizo, la 15an de Novembro 17**.