sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 132a



De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo


Mi tute allasus min, Sinjorino, al via kortuŝanta bonvolemo, se mi ne timus iel profani ĝin per mia akcepto. Ha ! Kiam mi sentas ĝin tiel kara, mi samtempe vidas, ke mi ne plu indas je ĝi ; kial tiu malfeliĉo ? Mi almenaŭ montros mian dankemon kaj mian admiron por via virtulina indulgemo, kiu mian misfaron simple kompatas ; kiu milde regas mian koron per ĉarmo preskaŭ tiel potenca, kiel tiu de amo.


Sed ĉu mi ankoraŭ rajtas meriti amikecon, kiu ne plu sufiĉas al mia feliĉo ? Mi rekonas la valoron de viaj konsiloj sed ne povas sekvi ilin. Kial mi ne kredus je perfekta beateco, kiam mi nun travivas ĝin ? Se viroj estas tiaj, kiajn vi ilin prezentas, ili do estas nepre evitindaj ; sed kiel malsimila al la aliaj estas Valmono ! Li havas kiel aliaj tiun potencon de pasio, kiun vi nomas troigo, sed kiel li superkompensas ĝin per sia delikateco ! Ho ! Amikino, vi proponas partopreni mian suferon : ĝoju do pro mia feliĉo, ŝuldata al amo ; feliĉo ankoraŭ pli rara pro la kvalitoj de l’amato ! Vi opinias, ke vian nevon vi amas kun eble tro da indulgemo ; ha ! Se vi konus lin kiel mi ! Lin mi amas kiel idolon, kaj certe ne tiom, kiom li meritas. Li eble allasis sin al kelkaj eraroj, kiujn li mem konfesas ; sed neniu iam prezentis amon pli veran, ol li mem montras. Kion pludiri ? Li ricevas la amon, kiun veki kapablas nur li.


Vi opinios, ke tio estas unu plia ĥimero de perfekta feliĉo, per kiu amo ĉiam trompas nian fantazion ; sed se tiel estus, kial li fariĝis pli milda, pli sindonema, de kiam li atingis sian plenan sukceson ? Mi konfesas, ke mi antaŭe trovis en li pripenseman sindetenon, kiu preskaŭ ĉiam regis lin kaj kiu bedaŭrinde memorigis min pri la kruele falsaj opinioj, kiujn mi aŭdis pri li. Sed nun, kiam li povas senrezerve liberigi sian koron, li kvazaŭ divenas ĉiujn dezirojn de la mia. Eble ni naskiĝis por nia reciproka feliĉo ! Kia favoro, ke mia feliĉo estas necesa al la lia ! Ha ! Se tio devus esti nur iluzio, mi preferus tuj morti antaŭ ĝia malapero. Sed ne ; mi volas pluvivi, por lin ami, amegi, adori. Kial li ĉesus ami min ? Kiu alia virino estus pli feliĉa ol mi pro lia amo ? Kaj mi el mia profunda memo sentas, ke feliĉigi iun estas nia plej efika ligilo kun tiu persono. Tiu delica sento nobligas amon, iel purigante ĝin, kaj farante ĝin inda de persono kun animo milda kaj sindonema, kia estas Valmono.


Adiaŭ, mia kara, respektinda, indulga amikino. Mi volus skribi pli longe ; sed jen la horo, en kiu li promesis veni : ĉia alia ideo forlasas min. Pardonu ! vi deziras mian feliĉon ; ĝi nun estas tiel granda, ke mi apenaŭ povas taksi ĝin.


El Parizo, la 7an de Novembro 17**.

Sama rubriko :


puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto

puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

::: Ĉiuj :::



Supren