sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 128a



De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo


Nur hieraŭ mi ricevis, Sinjorino, vian malfruan respondon. Ĝi estus min tuj mortiginta, se mi ankoraŭ regus mian vivon ; sed nun aliulo posedas ĝin : sinjoro de Valmono. Kiel vi vidas, mi nenion kaŝas al vi, ĉar vian amikecon mi preferus perdi, ol per mensogo artifike konservi. Mi simple diros, ke antaŭ du eblecoj : akcepti la memmortigon de s-ro de Valmono aŭ konsenti je lia feliĉo, mi elektis ĉi-lastan. Pri tio mi sentas min nek kulpa, nek fiera ; mi simple konstatas.


El tio vi facile komprenos la impreson al mi de via letero kun ĝiaj severaj veraĵoj. Mi tamen nenion bedaŭras, kaj neniam ŝanĝos miajn sentojn kaj konduton. Mi ja havas kruelajn momentojn ; sed kiam mia koro estas plej premata, kiam mi timas, ke mi ne povos elteni mian turmenton, mi pensas : Valmono estas feliĉa ; kaj ĉio malaperas antaŭ tiu ideo ; aŭ pli ĝuste ĉio ŝanĝiĝas en plezurojn.


Mi do al via nevo dediĉis mian vivon ; al li mi oferis ĝin. Li iĝis la sola celo de miaj pensoj, sentoj, agoj. Tiom longe, kiom mia vivo estos necesa al lia feliĉo, ĝi estos kara al mi, kaj mi trovos ĝin plene kontentiga. Se lia animo iam ŝanĝiĝos, li ricevos de mi nek plendon nek riproĉon ; mi jam aŭdacis konsideri tiun fatalan eventon kaj prenis mian decidon.


Vi do nun komprenas, kiel malmulte tuŝas min via ŝajna timo, ke iam s-ro de Valmono ruinigos min, ĉar por fari tion, li devos antaŭe ĉesi ami min ; tiam aliulaj riproĉoj estos al mi vanaj kaj indiferentaj. Li sola estos mia juĝonto ; ĉar mi vivas nur por li, en lin solan mi deponas juĝorajton pri mi : se li devos konsenti, ke mi amis lin, tiu konsento estos antaŭ miaj okuloj sufiĉa pravigo por mia konduto.


Mi malfermis, Sinjorino, mian koron al vi, preferante per mia sincero la eventualan bedaŭrindan perdon de via estimo, ol ties konservon per maldigna mensogo. Viaj antaŭaj bonfaroj estas por mi la fonto de tiu mia fido je vi. Aldoni pliajn vortojn estus havi la orgojlon, ke mi plu rajtas je via komplezo ; male mi ĉesas pretendi je ĝi. Mi restas kun respekto, Sinjorino, via tre humila kaj obeema servantino.


El Parizo, la 1an de Novembro 17**.

Sama rubriko :


puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto

puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

::: Ĉiuj :::



Supren