sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 129a



De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Diru, bela amikino : kio do vekis tiun tonon akran kaj spiteman, kiu regas en via letero ? Kiun krimon mi faris, ŝajne neintence, por veki tian acidan humoron ? Vi riproĉas, ke mi kalkulis je via konsento, antaŭ ol mi certis pri ĝi ; nu, mi opiniis, ke tio, kio estus arogo por ĉiu alia, estus por mi signo de konfido en niaj apartaj rilatoj ; ĉu nun konfidemo malutilas al amikeco aŭ al amo ? Aldoninte esperon al deziro, mi nur cedis al natura emo, kiu ĉiam provas proksimigi nin al nia celita feliĉo ; vi kredis memfiero mian simplan allogemon. Mi bone scias, ke en tia kazo, ĝentileco postulas respekteman necertecon ; sed vi ankaŭ scias, ke tio estas nur kutima protokoleto ; ĉu mi ne rajtis pensi, ke tia pedanta antaŭfaro jam senutilas inter ni


Eĉ ŝajnas al mi, ke tia rekte libera aliro, en malnova amrilato, estas ja preferinda, al la sensuka kaĵolado, kiu tiel ofte sengustigas amon. Eble ankaŭ mian ŝaton al tiu sinteno naskis la feliĉa rememoro de niaj faroj : des pli malagrabla do sekve estus via postulo de ŝanĝo.


Tio estas mia sola kulpo, ĉar mi ne imagas, ke vi povis sincere kredi, ke por mi ekzistas en la mondo alia virino preferinda al vi, kaj ankaŭ, ke mi kapablas juĝi vin tiel senvalora, kiel vi afektas pensi. Vi laŭdire prikonsideris vin, kaj ne trovis vin tiel velkinta. Mi nepre konsentas ; tio pruvas la fidelon de via spegulo. Sed kial vi ne pli simple kaj pli juste konkludis, ke mi tutcerte neniam kapablis tiel malestimi vin ?


Mi vane serĉis motivon al tiu via stranga ideo. Ŝajnas tamen al mi, ke ĝi pli malpli rilatas al la laŭdoj, kiujn mi aŭdacis pri aliaj virinoj. Mi sentas tion el via substreko de la vortoj adorinda, ĉiela, uzitaj por sinjorino de Turvelo, kaj alloga, por knabino Volanĝo. Sed ĉu vi ne scias, ke tiuj diroj, plej ofte senelekte, senpripense uzataj, pli sincere esprimas momentan kontenton, ol veran juĝon ? Ĉu vi ne scias, ke en la tempo mem de mia plej alta ŝato de tiuj du virinoj, vin mi tamen plej forte deziris, pruvante tion per la fakto, ke mi pretas retrovi nian pasintan rilaton koste de la perdo de tiuj du novaj ? Mi ne opinias, ke en tio povas ekzisti riproĉo prava !


Facile mi plie praviĝos pri tiu nekonita ĉarmo, kiu ankaŭ iom ŝokis vin. Nekonita, ne signifas pli potenca. Nu ! kiu povus superi vin en la kreo de tiuj delicaj plezuroj, kiujn ĉiam pli arde scias renovigi nur vi ? Mi simple intencis diri, ke tiu nova estis el speco ankoraŭ neniam renkontita ; sed mi ne atribuis apartan noton al ĝi. Mi aldonis — kaj hodiaŭ ripetas — ke ajna ĝi estos, mi kapablos kontraŭi kaj venki ĝin kun des pli da zorgemo, ke tiu facila faro estos plia omaĝo al vi.


Knabinon Cecilo mi ne bezonas mencii. Ne forgesu, ke mi prizorgis ŝin laŭ via peto ; mi atendas nur vian ordonon por ĉesi. Mi ja rimarkis ŝian freŝan naivecon, eĉ momente trovis ŝin alloga, ĉar ĉiu el ni pli malpli ŝatas sian verkon ; sed ŝi vere neniel estas sufiĉe atentinda por fiksi viran intereson.


Nun, bela amikino, mi apelacias al via justeco, al via antaŭa favoro por mi, al la delonga kaj perfekta amikeco, al la plena fido, kiuj kunigis nin : ĉu mi meritis vian rigoran tonon ? Sed tre facile vi povos kompensi tion laŭvole ! Diru unu solan vorton, kaj vi vidos, ĉu la lokaj ĉarmoj detenos min ĉi tie por unu tago, eĉ por unu minuto. Flugos mi al viaj piedoj por pruvi en viaj brakoj, ke vi estas kaj ĉiam estos la vera reĝino de mia koro.


Adiaŭ, bela amikino ; mi esperas vian respondon kun multe da senpacienco.


El Parizo, la 3an de Novembro 17**.

Sama rubriko :


puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto

puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

::: Ĉiuj :::



Supren