sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 127a



De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Al via letero de la 19a mi ne respondis, Vicgrafo, ne pro tempomanko, sed ĉar ĝi incitis min ; cetere mi trovis ĝin tute sensenca. Mi do opiniis, ke pli bone mi forgesu ĝin ; sed tial, ke vi denove mencias ĝin kaj ties entenatajn ideojn, ke vi ankaŭ kredas mian silenton konsento, mi devas klare diri mian penson.


Mi foje arogas al mi la kapablon anstataŭi sola tutan haremon ; sed mi neniam konsentis aniĝi al unu. Mi pensis vin priavertita. Almenaŭ vi nun scias ; imagu do kiel mokinda ŝajnis al mi via propono. Ĉu foroferus iun inklinon mi — krome novan inklinon ! — por zorgi pri vi ? Kaj kiel ? Pacience atendante, humila sklavino, mian vicon antaŭ la gloraj favoroj de via Moŝto. Ĉu atendante ekzemple, ĝis vi deziros momente distriĝi el tiu neniam antaŭe konita ĉarmo, kiun la adorinda, la paradizeca sinjorino de Turvelo sola kapablis sentigi al vi ? Ĉu ĝis vi timos endanĝerigi la gloran ideon pri vi mem de la alloga Cecilo ? Tiam vi konsentus desupri al mi por plezuroj certe malpli allogaj, sed senkonsekvencaj, fine kredante ke viaj bonfaroj altvaloraj, kvankam maloftaj, plenumus mian feliĉon !


Se altnivelas via memŝato, mi mem malriĉas je modesteco, ĉar ju pli mi alspegulas min, des pli mi konsideras, ke mi tute ne meritas tiun vian taksadon. Mi eble faras eraron ; tiam sciu, ke multajn aliajn mi krome faras.


Mi ekzemple erare pensas, ke la mielaĉa lernanto Dansnio, kiu zorgas nur pri mi, kiu senaroge foroferas por mi sian unuan pasion eĉ antaŭ ties kontentiĝo, kiu amas min, kiel oni amas je tiu aĝo de dudek jaroj, estus pli konvena por mia plezuro kaj feliĉo, ol vi mem. Mi eĉ kuraĝas aldoni, ke se venus al mi la kaprico havigi al li helpanton, tiu ne estus vi, almenaŭ nun.


Sed : Pro kiu motivo ? rajtas vi demandi ; nu, pro nenia, ĉar kaprico naskanta preferon tutsame povas naski forpelon. Tamen mi ĝentile respondu : tio postulus de vi tro grandan foroferon ; kaj anstataŭ prezenti al vi mian konsekvencan dankemon, mi male postulus ĝin de vi mem ! Vi do vidas, ke niaj pensmanieroj estas tro foraj unu de l’ alia, ke ni povus iel proksimiĝi ; mi timas, ke mi bezonos multan, vere multan tempon, antaŭ ol ŝanĝi mian opinion. Kiam mi pliboniĝos, mi sciigos vin, promesite ; ĝis tiam, kredu min, havu aliajn rilatojn, kaj konservu viajn kisojn por celoj tiel pli indaj !


Vi finas per Adiaŭ kiel antaŭe ; sed antaŭe vi ŝajne konsideris min pli, ol triarangulinon ; precipe, vi ĝentile atendis mian konsenton antaŭ ol postuli mian obeon. Akceptu do, ke mi respondu : Adiaŭ kiel nun, anstataŭ Adiaŭ kiel antaŭe.


Mi estas via servantino [1], Sinjoro Vicgrafo.


El Kastelo de… la 31an de Oktobro 17**.


[1Tiu ĝentila esprimo, servisto, servistino, estis tiutempe banala (NdT)

Sama rubriko :


puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto

puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

::: Ĉiuj :::



Supren