sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Bukowski : Predo

prozpoemtraduko


Bukowski
PREDO

Merdo, li diris
kaj tiris ĝin el la akvo,
kio tio estas ?
Estas dorse kavigita juniobaleno, mi diris.

Ne, diris ulo staranta
apud ni sur la kajo,
estas ondegoventa sablopalpanto.

Alia alvenis kaj opiniis :
Estas fandango-eskadro sen strioj.

Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo
ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis
griza kaj kovrita de hararo sur la tuta korpo,
kaj ĝi estis grasa kaj fetoris kiel malnovaj
piedŝtrumpoj.

Ĝi estis forironta sur la kajon kaj ni
sekvis ĝin. De malgranda knabino
ĝi formanĝis frankfurtan kolbason rekte el la mano.
Tiam ĝi saltis sur la karuselon kaj sidiĝis
sur „Pinto“. Antaŭ la fino de la rondoj
ĝi falis malsupren kaj ruliĝis en la segopulvoron.

Ni helpis ĝin leviĝi.

Grop, ĝi diris, grop.

Tiam ĝi reiris en la kajon,
ĝis antaŭe, ni postiris, granda
homamaso sekvis nin.

Varboŝerco, iu opiniis,
estas viro en skafandro.

Ĝi komencis forte spiri. Tiam
ĝi falis sur la dorson kaj
ekhavis spasmon.

Iu verŝis el kartonujo bieron
sur ĝian kapon.

Tiam ĝi estis morta.

Ni rulis ĝin al la fino de la kajo
kaj retropuŝis ĝin en la maron.
Ni rigardis ĝian enakviĝon
kaj mergiĝon.

Estis dorse kavigita juniobaleno,
mi diris.

Ne, diris alia, estis
ondegoventa sablopalpanto.

Ne, diris la tria eksperto,
estis fandango-eskadro
sen strioj.

Tiam ni disiĝis, kaj ĉiu denove
iris sian propran vojon.
Estis malfrua posttagmezo
en aŭgusto.


tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la Carl Weissner-traduko
„Der Fang“

lingve kontrolis Franko Luin
kaj Vladimir Türk

Sama rubriko :


puce Bukowski : Babilaĉulo

puce Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...

puce Bukowski : Nirvano

puce Bukowski : Palmfolioj en pluvo

puce Bukowski : Predo

puce Bukowski : Miraklo

puce Bukowski : Laĉo

puce Bukowski : Evoluo

puce Bukowski : Laborŝuoj

puce Bukowski : Iom da suno

puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo

puce Bukowski : La fino de Sajver

puce Bukovski : Klara diferencigo

puce Bukowski : Por ino, kiun mi konis

::: Ĉiuj :::



Supren