sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)


Karl Lerbs
Interkompreniĝo


(fablo)

Vulpo kaj ansero iam pace interparolis ; car la vulpo staris ĉe la bordo de lago, kaj la ansero naĝadis en sekura distanco sur la akvo.

Kun petole hontema timemo la ansero rifuzis la inviton proksimiĝi.

"Vi estas tro danĝera al mi", ŝi diris. "Oni avertis min pri vi."

"Ĉu ne devas esti tiel ?" respondis la vulpo amare. Ĉu ne ĉiam punas la kruela naturo la prudentulon, al kiu ĝi donacis apartajn spiritajn talentojn, per miskomprenateco kaj soleco ? Kiel mi vivu kiel paca civitano en la komuneco de bestoj, se tiu elpuŝas kaj devigas min pasigi mian mizeran vivon ruze kaj per perforte ? Ve, se vi scius, kiom multe mi preferus perlabori mian porvivon kiel utila membro de la socio ! Ĉu vi ne vidas, kiom soleca mi estas ?"

"Mi komencas kompreni tion", diris la ansero kaj naĝante proksimiĝis iom.

"Kaj vi ?" plu parolis la vulpo. "Kiun avantaĝon vi havas, ke vi servas libervole al la homo, al tiu ekspluatisto ? Li dorlotas, nutras kaj protektas vin, por manĝi viajn ovojn, por manĝi vian karnon kaj por dormi sur viaj lanugoj. La bestoj mokas vin kiel stulta -kvankam vi estas nur sendanĝera kaj multe tro bonkora. Ĉu vi ne pli bone agus, se vi fidus al mi, al besto, kiu bezonas kunsentantan animon, kaj kiu volas liberigi vin el via servutado ? Mi volas gvidi vin al via vera destino, tiel bone, kiel permesas tion miaj kapabloj. Ĉu ni ne povus interkompreniĝi ?"

"Ni povas fari tion", diris la ansero, kaj rulis enamiĝinte la okulojn kaj naĝis al la vulpo ĝisborde kaj saltis herbejen. "Nun ni komprenas nin reciproke, dank’ al Dio !"

"Jes ja, dank’ al Dio !" diris la vulpo kaj ekmordis kun granda forto en la karnan kolon de la ansero.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el "Granda fablolibro", eldonejo Ueberreuter, Vieno & Heidelberg"

Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren