Viro kun la nomo Malgriz, kiu – sen frapi ies atenton – vivis dum multaj jaroj en Grizlando, en nubskrapulo, forlasis iutage
sian loĝejon proksime de la kelo kaj veturis per la lifto supren. Sur
lia dorso videblis du flugiloj, kiuj iom ĝenis lin, kiam li iris en la
lifton. La nubskrapulo havis 45 etaĝojn. Tute supre li preskaŭ
firmpinĉiĝis kun la flugiloj en la lifto.
Tiam li iris tra fera pordo sur la tegmenton, enspiris rapide kaj forte kaj ekflugis per siaj flugiloj kiel birdo aŭ anĝelo en la aeron.
La loĝantoj de la nubskrapulo rigardis ĉiuj el la fenestroj kaj kelkaj
kuris al la tegmento. Ili kriis, ekscitiĝis, montrofingris al li. Kelkaj
damoj paliĝis kaj aliaj personoj scivole rigardis tra binokloj.
Policisto vokis : „He, frenezulo, revenu, ĉu vi ne scias, ke tio estas trafika delikto, simple ekflugi sen flugpermeso.“
Sed la ulo ridis nur kaj mansalutis kun sia pajloĉapelo. Li kriis rikane malsupren : „Ĝis do, policano, ĝis, aĉa mondo !“
La suno ardis. La birdohomo flugis pli kaj pli alten, sed li ne estis Ikaro, kaj tial li ne falegis.
Baldaŭ li estis ankoraŭ nur punkto en la fora horizonto, kaj fine li tute malaperis. La homoj kapneis mirigite.
Sed jam post tri jaroj neniu plu volis koncedi, ke tio efektive okazis.
Eĉ ne tiuj, kiuj vidis lin flugi per siaj propraj okuloj. Ili
interkonsentiĝis, ke tio estis nur iu teknika truko, ĉar li nur ŝajne
flugis kiel birdo.
Profesoro pentris bildon de tiu flugo, sed sur ĝi li jam aspektis
preskaŭ kiel fluganta dio en libroj de Däniken, tute ne plu tiel kiel la
najbaro Malgriz, kiu dum kelkaj jaroj loĝis kun ili en la sama griza
nubskrapulo.
Sed Malgriz estis ŝajne pli kuraĝa ol ili, li ne nur volis skrapi la
nubojn, lia apetito pri novaj horizontoj evidente estis multe pli granda
ol tiu de la kutimaj homoj en Grizlando.