Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Migrado – ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj

Klaus Hartmann


La beograda Ĵurnalo “ Alo ! ” en sia eldono de la 12-a de Oktobro faris demandojn al Klaus Hartmann, prezidanto de la Monda Unio de Liberpensuloj, interalie pri la ĉefa temo de la WUF-konferenco de la 14-a de Septembro 2019 en Esch-sur-Alzette (Luksemburgo).

Alo ! : Fine de Septembro okazis en Luksemburgo konferenco de la Monda Unio de Liberpensuloj, kies prezidanto Vi estas. La temo estis “migruloj” ; ĉu vi povas rakonti al ni ion pli pri la aktuala situacio en Eŭropo sub tiu ĉi aspekto ?

Klaus Hartmann :
Pli precize dirite, temis pri migrado, ĝiaj kazoj kaj sekvoj. Ni demandis, kiu el tio profitas –kial la partoprenantoj en la Monda Ekonomia Pintkunveno de Davoso ripete esprimis sin por subteno de migrado ? La respondo evidentas : Ili volas socian dumpingon, ili vidas en la migruloj bonvenajn salajro-premantojn, industrian rezervarmeon.
Tiel migrado kaŭzas sociajn deŝovojn en la akceptolandoj. Sed ankaŭ la
devenlandoj estas en sia evoluo malhelpataj, la laborfortoj edukitaj je iliaj kostoj,
elmigras.
Por liberpensuloj estis centra temo ankaŭ , ĉu la diversaj religioj nun ĉiuj alstrebas
samajn privilegiojn. Aŭ ĉu rajtegaleco kaj paca kunvivado ne evoluas pli bone sur
la bazo : nenian privilegion, por neniu.
La situacio en la landoj de la Eŭropa Unio (EU) estas kontraŭdira kaj stampita de
principaj interesoj. En la ekonomie pli fortaj landoj la kapital-obeemaj registaroj
volas unuflanke plenumi la deziron de entreprenistoj je senbremsa alfluo de
laborfortoj, kaj aliflanke ili devas konsideri kreskante kritikan etoson en la
loĝantaro, kiu vidas kritike konkurencon je dece pagata laboro kaj je la malabunda
pagebla lo loĝospaco.
La kancelierino de Germanujo, Angela Merkel, per sia “bonvenkulturo” volvis sin en
la togon de “humaneco”, dum aliaj, pli malriĉaj EU-landoj devis porti la sekvojn.
Sed tiu humaneco estas falsa ludo, pro pluraj kaŭzoj :
1. Kiel ĉefaj kialoj de fuĝo konsiderendas la militoj de la Okcidento.
2. La landoj de la tri kontinentoj estis devigitaj malfermi siajn merkatojn per la
maljustaj novkoloniaj ekonomiaj traktatoj de la Okcidento, kiuj forprenas al ili la
ekzistobazon kaj la evoluperspektivon.
3. NATO kaj Usono daŭre faras tiel nomatajn “reĝimŝanĝajn” militojn, kun kaŝitaj
armea operacoj, ekonomiaj sankcioj kaj laŭcela senpopoligo de tiuj landoj : speciale
migruloj en Sirio kaj el Eritreo pro tio estis aparte “bonvenaj”.
Post tio paroli pri humaneco, estas hipokrite.

Alo ! : La germana parlamenta delegitino Jacqueline Nastic konstatis, ke Germanujo
kondutas hipokrite al Serbujo kaj ke ĝi agnoskis Kosovon tro frue. Kio estas via
komento pri tio ?

K.H. :
La tuta politiko de la NATO, de Usono kaj ankaŭ de Germanujo rilate al
Serbujo estis kaj estas hipokrita kaj stampita de duoblaj normoj – ekde almenaŭ tri
jardekoj. La provizora kronado de tiu politiko estis la NATO-agreso de 1999, kiu
ankaŭ okazis sub la mensoga preteksto de “humaneco”.
Ankaŭ tiu estis “reĝimŝanĝa” milito, malfone kontraŭ la prezidanto Milosevi , kiun
oni faris la pratipo de malbono, sed en la realo, por krei sendependajn ŝtatetojn,
dikti novliberalan kapitalismon kaj etendi la potencospacon de la NATO.
Por tiuj celoj de la Okcidento la NATO uzis la albanajn teroristojn kiel infanterion. Ĝi
permesis al ili la grandpartan etnan purigadon de la serba provinco Kosovo kaj de
Methojia je serboj kaj je nealbanaj civitanoj. Ĝi akceptis la detruon de religiaj kaj
kulturaj monumentoj, la komercon per organoj kaj per drogoj kaj la evoluon de sia
okupada zono en bastionon de la terorismo.
Kiel rekompencon por tiuj barbaraj servoj la teroristoj ricevis “propran ŝtaton” el la
mano de la Okcidento. Tiu ĉi “memstara Kosovo” estas ja milita predo de la NATO,,
sed kontraŭa al la popoljuro : rompo de la UN-rezolucio 1244. Pro tio la proklamo de
la “ ŝtato” same kiel ankaŭ ĉia ĝia agnosko estas nula dekomence.
El tiu vidpunkto la agnosko fare de Germanujo kaj de aliaj okcidentaj ŝtatoj estis ne
nur “tro frua”, kiel la germana parlamentanino Jacqueline Natic konstatis – ĝi estis
rompo de la internacia juro, konsekvenca daŭrigo de la NATO-agreso.
Sed ne estas tro malfrue por korekti tiun eraron – serio da ŝtatoj jam faris tion per
malkonfirmo de la agnosko. Por la estonta evoluo de tiu ĉi Kosovo-problemo oni
devas distingi du nivelojn : La principan pretendon de Serbujo pri tiu parto de sia
teritorio kongruas kun ĝia rajto je teritoria integreco kaj kun la netuŝeblo de ĝiaj
landlimoj, ĝi komplete kongruas kun la popoljuro kaj ne rajtas esti rezignita. Alia
demando estas la restarigo de la juro, kaj tio realigeblas ne en mallonga
perspektivo, sed nur per longa klopodo, eble nur post pluraj jardekoj. Sed rekte
nun necesas atingi plibonigon de la aktuala situacio kaj de la vivkondiĉoj de la
homoj ; por tio necesas intertraktadoj kaj kompromisoj, kiuj tamen ne tuŝas la
principan juran pretendon. Por tio eble la ŝancoj estas nun pli grandaj, ĉar post la
elektoj jam ne la ĉefaj militkrimuloj staras ĉe la pinto de Kosovo.

Sed necesas decide rifuzi la postulon de Germanujo kaj de aliaj EU-ŝtatoj, ke
Serbujo agnosku Kosovon kiel antaŭkondiĉon por aliĝi al la EU. En tio mi
senrezerve konsentas kun la parlamentanino Jacqueline Nastic, kiu nomis tion
“ ĉantaĝa kaj neakceptebla”. Mi aldonas : En tio denove montriĝas la bandita
moralo de la NATO-militistoj.

Alo ! : Kien iras Eŭropo ? Ĉu la influo de Usono al Eŭropo sub la Trump-registaro estas daŭre la sama ? Kiel statas pri la influo kaj la rilatoj kun Ruslando, Ĉinujo, kreskante influhava Barato ? Kaj kie en tiu ĉi situacio staras Serbujo ? Kion vi pensas pri la aktuala kurso de Serbujo ? Kie troviĝas la estonteco ? Ĉu en Eŭropo aŭ en Ruslando ?

K. H. : Mi unue klarigu : Se ĉi oni parolas pri “Eŭropo”, tiam oni celas la Eŭropan
Union. Tio ne estas identa, eĉ se la EU-propagando pretendas solan reprezentadon.
Ankaŭ granda parto de Ruslando apartenas al Eŭropo !
Ekde la enpotenciĝo de Trump disvastiĝis ne pretervideblaj koleroj kaj fremdiĝoj ĉe
la ceteraj “okcidentaj partneroj”. Iliaj motivoj tamen estas negativaj : ili dubas pri la
fidindo de Trump kiel malvarma militisto, kiel NATO-partnero, mondpolicisto kaj
lancopinto kontraŭ Ruslando. Ili preferus vidi la militkrimulinon Clinton en la Blanka
Domo. Trump servas al aliaj kapitalfrakcioj de Usono, kiuj celas tiri iajn profitojn
prefere ne unuavice el militoj kaj reĝimŝanĝoj en la tuta mondo.
Ke la komunikiloj en la NATO-landoj nun prezentas Trump-on kiel “nefidindan” kaj
“nekalkuleblan”, tamen havas pozitivan efikon al la publiko : La fremdiĝo disde
Usono kreskas, la malfido al la “okcidenta gvidpotenco” kreskas, plimulto vidas en
Trump pli grandan danĝeron por la paco ol en Putin. Stabilaj plimultoj en
opinienketoj volas pacon kun Ruslando.
Sendube Usono estas “superpotenco en malkresko”, kaj iaj “okcidentaj partneroj”
akompanas ĝin ĉe tio. Ĉinlando, Ruslando, ankaŭ Barato pligrandigas sian
ekonomian kapablon kaj sian internacian influon. Ni spertas la transformiĝon al
multpolusa, al multcentra mondordo.
Envere por landoj kiel Serbujo la demando pri la propra spaco ne devus esti
respondebla malfacile : Ĉu oni volas stari ĉe la flanko de la estonta perdanto aŭ ĉe
tiu de la kreskantoj ?
Krome ekzistas ankaŭ konkretaj argumentoj : Malkreskantaj potencoj fariĝas ne
malpli danĝeraj. Ni vidas la politikon de daŭrigata encirkligo de Ĉinujo kaj
Ruslando, la NATO-marŝadon ĉe la rusaj landlimoj. Jam la NATO-agreso kontraŭ
Jugoslavujo, la instalado de Camp Bondsteel en Kosovo kaj la NATO-membreco de
Montenegro ĝis Makedonio estas partoj de tiu agresa kurso kontraŭ Ruslando.
Kion instruas al ni nia propra sperto ? Paco en balkanaj landoj regis en la jaroj de la
nealianceco. Gvidaj reprezentantoj de la NATO kaj de la EU postulas de Serbujo, ke
ĝi devu decidi inter “la Okcidento” kaj Ruslando. La ĉantaĝo estas daŭrigota. Neniu
kun klara menso enlitiĝas kun sia murdulo. Serbujo devus respondi per la slogano
de la franca, itala kaj germana pacmovado : Pacon kun Ruslando, kaj for el la NATO !
Lasu min fine ankoraŭ averti kontraŭ la iluzio, ke oni povas esti membro de la
Eŭropa Unio kaj estas trankvila pri la NATO. La EU devigas iujn membroŝtatojn je
konstanta armado, ĝi havas komunan militkason, i havas por “kazoj de krizo”
“Eŭropan Interven-iniciaton” kaj ĝi fortigas sian kunlaboradon kun la NATO. Kaj ĝi
devigas siajn membroŝtatojn praktiki sankciojn kontraŭ Ruslando. Tiu EU
reprezentas ne la pacon, sed la finon de naciaj sendependeco kaj suvereneco.

elŝuti :


PDF - 103.8 kb, 0 x 0 pixels