|
serĉado :
|
De Cecilo Volanĝo al vicgrafo de Valmono
Malgraŭ mia granda plezuro, sinjoro, ricevi la leterojn de kavaliro Dansnio, malgraŭ mia granda deziro, ke ni libere denove renkontiĝu, mi tamen ne aŭdacis obei vian proponon. Unue, estas tro danĝere ; tiu anstataŭa ŝlosilo ja iel similas la alian ; tamen restas diferenco, kaj Panjo prizorgas ĉion, rimarkas ĉion. Krome, kvankam ŝi ankoraŭ ne uzis ĝin de nia alveno, sufiĉus nur hazardo, kiu nepre pereigus min, se ŝi tion rimarkus. Cetere ŝajnas al mi, ke estus malbone, tiel farigi ĝemelan ŝlosilon : estus malmorale ! Ja la fabrikadon zorgus vi ; tamen la kulpon kaj la punon suferus mi, en kazo de malkovro, ĉar tiu kopiado estus favora al mi. Fine, mi dufoje provis preni ĝin ; se ĝi estus alia afero, estus ja tre facile ; sed mi ne scias kial, mi ĉiufoje ektremis, kaj ne trovis la kuraĝon necesan. Mi do opinias, ke pli bone la afero restu tia, kia nun.
Se vi plu konsentos komplezi al mi, kiel vi faris ĝis nun, vi ja denove trovos rimedon transdoni la leterojn ; via lasta provo estus facile sukcesinta, sen mia misgesto kaj sen via necesa tuja disiĝo de mi. Mi ja komprenas, ke vi ne povas, kiel mi, nur pensi pri tio ; sed mi preferas esti pli pacienca kaj malpli riskema. Mi certas, ke s-ro Dansnio samopinius ; ĉar ĉiufoje, kiam li deziris ion tro preman por mi, li tuj poste cedis antaŭ mia aflikto.
Mi ĉi-kune redonas, sinjoro, vian leteron, tiun de s-ro Dansnio kaj vian ŝlosilon. Mi tamen estas tre dankema pro viaj bonaj intencoj. Mi petas vin plu favori min. Mi ja malfeliĉa estas, kaj sen vi, mi estus tia ankoraŭ multe pli ; sed mian patrinon mi devas obei, kaj mi devas esti pacienca. Kondiĉe ke s-ro Dansnio plu amos min kaj ke vi ne forlasos min, eble venos pli feliĉa tempo.
Mi havas la honoron esti, sinjoro, kun granda dankemo, via tre humila kaj tre obeema servantino.
El… la 26an de Septembro 17**.