Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 9an de julio 2024 . Ĝis nun estas 2937 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 096a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Mi ja vetas, ke depost via aventuro vi ĉiutage atendas de mi laŭdojn kaj komplimentojn ; mi eĉ certas, ke mia longa silento kaŭzis al vi ĉagreneton ; nu, mi ĉiam opiniis, ke kiam virino meritas nur laŭdojn, oni povas fidi je ŝi por memkronado, kaj sin turni al aliaj aferoj. Tamen mi dankas vin por mia konto, kaj gratulas vin por via propra konto. Mi eĉ konfesas, por plene feliĉigi vin, ke ĉifoje vi superis mian esperon. Tion dirinte, mi montru, ĉu mi plenumis la vian, almenaŭ parte.


Ne pri sinjorino de Turvelo mi parolos. Mia troa malrapido malplaĉas al vi. Vi ŝatas nur finitajn aferojn. Iom-post-iomaj intrigaj disvolviĝoj tedas vin ; dum min ravas la plezuro de tiuj laŭdiraj lantaĵoj.


Ja mi ĝuas, vidante tiun virinon singardeman, senatente eniri vojon senrevenan, kies deklivo pli kaj pli rapide ŝin rulas kaj kontraŭvole ŝin devigas sekvi min. Nun, timante la danĝeron, ŝi volus halti, sed ne kapablas. Ŝiaj lertaj klopodoj ŝian iron bremsas, sed ne haltigas. Foje ŝi ne aŭdacas rigardi la danĝeron ; ŝi fermas la okulojn, kaj sin allasas al mia faro. Pli ofte, renoviĝanta timo revekas ŝian strebon ; en tiu mortiga sento ŝi ankoraŭ provas retroiri ; ŝi elĉerpiĝas por mallonga supreniro, kaj baldaŭ magia potenco reproksimigas ŝin al tiu danĝero, de kiu ŝi vane provas fuĝi. Tiam, havante nur min kiel apogon kaj gvidanton, ŝi ne plu riproĉas al mi sian neeviteblan falon, sed nur petegas, ke mi almenaŭ bremsu ĝin. Ardajn preĝojn, humilajn lamentojn, ĉion, kion homoj en timego prezentas al Dio, ŝi oferas al mi ; kaj vi volus, ke surda je ŝia deziro, detruante ŝian kulton al mi, mi uzu por faligi ŝin, tiun mian potencon, kiun ŝi alvokas al sia helpo ! Ha ! lasu min almenaŭ spektadi tiun kortuŝan militon inter amo kaj virto.
Nu ! vi ja fervore kuras al teatro freneze aplaŭdi spektaklon : ĉu vi juĝus ĝin malpli interesa en la reala vivo ? Vi entuziasme aŭskultas el scenejo la sentesprimojn de animo pura kaj milda, timanta sian tamen deziratan feliĉon, ankoraŭ neanta ĝin, dum ŝi ne plu rezistas ; ĉu la viro, kiu naskis tiujn sentojn estus la sola, kiu ne rajtus ĝui ilin ? Jen tamen la mirindaĵoj, kiujn tiu rava virino ĉiutage prezentas al mi ; kaj vi riproĉas, ke mi frandas tiajn delicojn ! Ha ! Ja tro rapide venos la tempo, kiam senvalorigita pro sia falo, ŝi estos por mi nur ordinara virino.


Sed parolante pri ŝi, mi forgesas, ke mi ĝuste ne volis paroli pri ŝi ! Mi ne scias, kian potencon alligas min al ŝi, senĉese revenigas min al ŝi, eĉ kiam mi malrespektas ŝin. Mi forŝovu ŝian danĝeran bildon kaj retrovu min mem por priparoli pli amuzan temon : via edukatino, kiu fariĝis la mia ; mi esperas, ke de nun vi rekonos min.


De kelkaj tagoj, malpli severe traktata de mia milda piulino, kaj sekve malpli okupata pri ŝi, mi rimarkis, ke knabino Volanĝo estas ja beleta ; ke, kvankam estus stulte ami ŝin, kiel faras Dansnio, eble ankaŭ stulte estus ne profiti ŝin por mia distro, kiun mia soleco necesigas. Ŝajnis al mi ankaŭ justa, la ricevo de kompenso kontraŭ mia zorgado favore al ŝi ; krome mi memoris, ke vi komence proponis ŝin al mi, antaŭ ol Dansnio interesiĝis mem ; mi opiniis, ke mi havas ian rajton sur bienon, kiun li posedas nur danke al mia neglekto kaj forlaso. Ŝia beleta mieno, freŝa buŝo, infaneca sinteno, eĉ ŝia mallerto kuraĝigis saĝan pripensadon miaflankan ; mi decidis konsekvence agi, kaj la sukceso kronis mian entreprenon.


Jam vi demandas vin, kiel mi tiel rapide anstataŭis la karulon tiel amatan ; vi deziras scii, kia delogilo taŭgas al tia aĝo sensperta. Ŝparu vian serĉadon : neniun mi uzis. Dum vi lerte manipulis la armilojn de via sekso, dum vi triumfis danke al subtileco, mi, redonante al la viro liajn neforigeblajn rajtojn, venkis per aŭtoritato. Certa pri mia kapablo kapti mian predon, se mi nur povos trafi ŝin, ruzon mi bezonis nur por proksimiĝi, kaj tiu, kiun mi uzis, eĉ ne meritas tiun nomon.


Mi profitis la unuan leteron senditan de Dansnio al sia belulino. Mi sciigis ŝin per la signalo konsentita inter ni ; sed anstataŭ lerte klopodi por liveri la leteron, mi uzis mian lerton por ne trovi la rimedon transdoni ĝin ; ŝian senpaciencon mi ŝajnigis partopreni, kaj kaŭzinte la malsanon, mi indikis la kuracilon.


La junulino loĝas en ĉambro kun koridora pordo ; sed kompreneble la patrino tenis la ŝlosilon. Necesis nur posedi ĝin. Nenio pli facila ; mi postulis havi ĝin nur dum du horoj por fabrikigi similan. Tiam korespondado, interparoloj, noktaj renkontoj, ĉio iĝos facila ; sed kredu aŭ ne, la timema maltrankviliĝis kaj rifuzis. Alia viro senesperiĝus ; mi tie nur trovis la okazon al pli tikla plezuro. Mi skribe plendis al Dansnio pri tiu rifuzo, kaj tiel bone pledis, ke la sencerbulo petis, eĉ postulis de sia timema amatino, ke ŝi konsentu kaj tute fidu al mi.


Ja mi ĝojis, evidente, ke ni interŝanĝis la rolojn, kaj ke la junulo faris por mi tion, kion li esperis, ke mi faros por li. Je mia konsidero, tiu ideo duobligis la premion de l’ aventuro. Tuj kiam mi havis la ŝlosilon, mi ekuzis ĝin : tio okazis la lastan nokton.


Konstatinte, ke la tuta kastelo trankvilas, kun vualita lanterno, en vesto taŭga por la horo kaj cirkonstanco, mi ekplenumis mian unuan viziton al via edukatino. Mi antaŭe ĉion preparigis (de ŝi mem) por senbrue eniri. Ŝi estis en sia unua dormo junaĝa, tiel, ke mi alvenis ŝian liton, sen veki ŝin. Mi komence intencis tuj pluiri, kredigante min inkubo ; sed mi timis la bruon de la surprizo, preferis singarde veki la belan dormantinon, kaj mi ja sukcesis preventi la antaŭtimitan krion.


Kvietiginte ŝian unuan timon, mi aŭdacis kelkajn frivolaĵojn, ĉar mi ne venis tien por babili. Sendube oni instruis en la monaĥinejo nek la multoblecon de la insidoj minacantaj senspertulinon, nek la variecon de la defendotaĵoj, ĉar dum ŝi nur atentis, nur strebis kontraŭ kiso, kiu estis devojiga falsatako, ĉio cetera restis sen defendo ; kiel mi ne profitus tion ! Mi do ŝanĝis mian celon, kaj tuj okupis la ĉefpostenon. Tiam ni ambaŭ riskis katastrofon : en timego, la knabineto sincere volis ekkrii ; feliĉe ŝia voĉo estingiĝis en plorado. Ŝi ankaŭ sin ĵetis al sia sonorilo, sed mi lerte kaptis ŝian brakon ĝustatempe.


Tiam mi diris :

— Kion vi intencas ? por ĉiam perei ? Oni venu, al mi ne gravas ; neniu kredos, ke mi estas ĉi tie sen via konsento ; kiu alia ol vi ebligis mian venon ? Tiun ŝlosilon mi povis akiri nur de vi ; kiel vi povos klarigi, ke mi posedas ĝin ? Tiu mallonga admono kvietigis nek suferon, nek koleron, sed almenaŭ trudis submetiĝon. Mi ne scias, ĉu mi elokventis ; sed certe de deklamanto mi ne havis la gestojn : kun unu mano okupita al amo, kaj la alia al perforto, kiu oratoro elegantus en tia situacio ? Se vi bone prezentas al vi la scenon, almenaŭ konsentu, ke ĝi favoris mian atakon, kvankam vi asertas, ke mi komprenas nenion, ke plej simpla virino, eĉ lernejanino, mastras min kiel infanon.


Lamentante, ŝi komprenis, ke necesas decidiĝi al intertraktado. Ĉar mi restis necedema al petoj, ŝi proponis oferon. Vi eble kredas, ke mi tre koste vendis tiun gravan postenon : ne, mi ĉion promesis kontraŭ kiso. Vere estas, ke post la kiso mi ne plenumis mian promeson, sed pro bona kialo. Ĉu ni konsentis pri kiso prenita, aŭ ricevita ? Post marĉandado, ni interkonsentis pri dua kiso, donota de ŝi. Mi tiam gvidis ĉirkaŭ mian korpon ŝian timeman brakumon, kaj per mia libera brako mi arde premis ŝin. La milda kiso ja estis donacita kaj perfekte ricevita : Eroso mem ne povus pli bone fari.


Tia bonvolo meritis rekompenson : mi tuj konsentis al la peto. Mia mano retiriĝis, sed mi ne scias pro kia hazardo, mi mem anstataŭis ĝin. Vi nun imagas min ĉi tie plene arda, plene aktiva, ĉu ne ? Tute ne. Mi ripetas, ke mi ekfrandis malrapidecon. Kiam oni certas pri la alveno, kial rapidigi la iron ?


Serioze, mi ja ŝatis observi la plenan potencon de okazaĵo, kaj tie ĝi kuŝis, ekster ĉia fremda interveno. Mi tamen devis batali kontraŭ amo, honto kaj pudoro, pliigitaj de la kolero, kiun mi jam vekis, kaj kiu estis konsiderinda. Helpis min nur la okazo, truda, insida, dum la amato forestis.


Por objektivigi miajn observojn, mi malicete uzis nur tiom da perforto, kiom ŝi povis kontraŭstari. Kiam mia ĉarma malamikino preskaŭ eskapis, profitante mian facilemon, mi bremsis ŝin nur per mia antaŭa averto, kiu jam plene efikis. Nu ! sen alia rimedo, la milda amantino, forgesinte sian amĵuron, unue cedis, kaj poste konsentis. Ja post tiu unua momento revenis larmoj kune kun riproĉoj ; ĉu ili estis veraj aŭ falsaj ? mi ne scias ; sed kiel kutime ili ĉesis, tuj kiam mi denove ekdonis al ili motivon por reaperi. Nu, de cedo al riproĉo, kaj de riproĉo al cedo, ni disiĝis reciproke kontentaj, en konsento pri ĉi-vespera nova rendevuo.


Mi revenis mian ĉambron nur ĉe tagiĝo, elĉerpita pro laco kaj dormemo ; tamen mi oferis ambaŭ al la deziro partopreni la komunan matenmanĝon : mi pasie amas la morgaŭajn mienojn. Ĉi tiun vi ne povas imagi : kia ĝeno en la sinteno ! kia malfacilo en la paŝado ! kiaj bluringe ŝvelaj okuloj, ĉiam rigardantaj teren ! Kiel tiu ronda vizaĝo ovaliĝis ! Nenio estis pli plaĉe vidinda. Por la unua fojo ŝia patrino, alarmita de tiu ekstrema ŝanĝiĝo, milde interesiĝis pri ŝi. Ankaŭ la prezidant-edzino atentemis al ŝi. Ho ! tia zorgado estas nur pruntedono ; baldaŭ la bela piulino mem devos kompense rericevi ĝin, en tago tre proksima. Adiaŭ, mia bela amikino.


El la kastelo de… la 1an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio