Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 9an de julio 2024 . Ĝis nun estas 2937 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 099a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Jen eventetoj, bela amikino ; sed nur senagaj scenoj. Do paciencu, multe paciencu : dum la afero kun mia prezidant-edzino tiel malrapide iras, tiu kun via edukatino malprogresas. Nu ! mi prenas tiujn kontraŭaĵojn kun amuziĝo. Mi ja tre ŝatas mian restadon ĉi tie ; mi povas diri, ke en la malgaja kastelo de mia olda onklino mi neniam enuas, eĉ dum momento, ĉar senĉese renkontiĝas ĝuo, manko, espero, malcerto ; kion alian postuli de vera teatro ? Ĉeeston de spektantoj ? Nu, ne zorgu, ili ne mankos. Ili ja ne vidas min dum laboro, sed kiam mi montros mian verkon finita, ili nepre devos admiri kaj aplaŭdi. Ja, aplaŭdi, ĉar mi jam povas antaŭanonci la certan momenton de la falo de mia virta piulino. Hodiaŭ vespere mi ĉeestis la agonion de ŝia virto ; ĝin anstataŭos dolĉa senforto. Kiam ? Ne pli poste ol ĉe nia unua venonta renkonto. Jam mi kvazaŭ aŭdas vian mokadon pro mia vantemo. Kio ! antaŭproklami sian venkon, antaŭfanfaroni pri sia sukceso ! Nu, milde, milde ! kvietiĝu ! Por pruvi mian modestecon, mi komencu, rakontante mian malvenkon.
Vere via edukatino ja estas mokinda fraŭlineto ! Nur infano, traktinda kiel tia, meritanta bonan punon kiel kompenson ! Imagu : post la antaŭ-hieraŭaj okazaĵoj inter ni, post nia amika matena disiĝo, mi volis viziti ŝin hieraŭ vespere, kiel antaŭdecidite ; nu, ŝi jam ŝlosis sian pordon de interne. Antaŭ la falo, tia infanaĵo eblas ; sed la morgaŭon ? Ĉu ne amuze ?


Tamen komence mi ne priridis ; neniam antaŭe mi tiel sentis la forton de mia kolerema karaktero. Mi ja tien iris sen antaŭplezuro, nur pro neceso. Mi tiam tre forte bezonis mian propran liton, kiu ŝajnis al mi preferinda al ĉiu alia, kaj kiun mi forlasis nur kun bedaŭro. Tamen trovinte obstaklon, mi tuj arde volis transpasi ĝin. Mi revenis kun granda kolero kaj hontemo, ke infano primokis min. Mi intencis ĉesi okupiĝi pri tiu stultulineto kaj pri ŝiaj aferoj, kaj tuj preparis letereton transdonotan hodiaŭ, en kiu mi ŝatis ŝin je ŝia ĝusta prezo. Sed, kiel dirite, Post dorma trankvilo venas bona konsilo : hodiaŭ matene, konsiderinte, ke alian distron mi ĉi tie ne havas, mi decidis, ke mi konservu ĝin, kaj ŝiris la severan letereton. Cetere, mi ne memoras, ke mi finis aventuron, ne posedante la rimedon detrui ties heroinon. En kian riskon ĵetas nin niaj unuaj impulsoj ! Feliĉaj estas viaj imitantoj, bela amikino, kiuj kapablas neniam cedi al ili. Do mi prokrastis mian venĝon, oferante ĝin al la via kontraŭ Ĵerkuro.


Nun, kiam forpasis mia kolero, nur mokinda mi trovas la sintenon de via edukatino. Mi ŝatus scii, kion ŝi intencas tiel gajni ; mi ne komprenas : se temas pri defendo, ĝi estas iom tro malfrua. Ŝi ja iun tagon devos klarigi al mi la enigmon ! Mi sentas grandan scivolemon. Eble ŝi simple estis laca ? Povas esti ; ĉar ŝi ne ankoraŭ scias, ke same kiel la Aĥila lanco, la Erosaj sagoj alportas krom vundojn ankaŭ ties rimedojn. Eble mi ankaŭ eraras ; je ŝia dumtaga grimaca mieno, mi vetus, ke partoprenas ankaŭ ia rimorso, nu, ia virto… Virto ! ŝi ja indas je virto ! Ha ! ŝi lasu tion al la sola virino inda je ĝi, la sola, kiu beligas ĝin, kiu, kvazaŭ naskita por ĝi, kapablas amigi ĝin !… Pardonu, bela amikino ; ĝuste hodiaŭ vespere okazis inter sinjorino de Turvelo kaj mi la emocia sceno, kiun mi nun raportu al vi. Mi baraktas, por eliĝi el la impreso, kiun ĝi stampis sur min ; mi eĉ konfesu, ke tiucele mi ekskribis al vi. Pardonu do tiun mian impulson.


Jam de kelkaj tagoj ŝi kaj mi konsentas pri niaj reciprokaj sentoj ; ni disputas nur pri vortoj. Ŝi ĉiam respondis per amikeco al mia amo, sed tiu konvencia lingvaĵo ne ŝanĝis la fundon de l’ afero ; eĉ akceptante tion, mi irus malpli rapide, sed ne malpli certe. Jam ŝi ne plu deziris forigi min, kiel komence ; kaj dum mi lerte prezentas okazojn de interbabilado, ŝi mem lerte trafas ties eblecon.


Kutime niaj renkontetoj okazas dum promenado ; sed hodiaŭ veteraĉo nenion esperigis ; mi ĉagreniĝis, antaŭvidante nenion pro tiu kontraŭaĵo.
Ĉiuj do ekludis post la manĝo ; mi ludas malmulte da mono, kaj baldaŭ oni ne plu bezonis min ; mi do supreniris al mia ĉambro por nenion fari, ol tie atendi la finon de la partio.


Mi estis reiranta al la grupo, kiam mi renkontis la ĉarman virinon enirantan sian apartamenton ; ĉu nesingardemo, ĉu cedemo, ŝi diris per sia milda voĉo : "Kien do vi iras ? Neniu postrestis en la salono."


Vi imagas, ke mi tuj kaptis la okazon eniri ŝian ĉambron ; ŝi rezistis malpli, ol mi imagis. Ja mi zorge komencis banalan konversacion antaŭ la pordo ; sed tuj enirinte mi revenis al la ĉefa temo kaj parolis pri mia amo al mia amikino. Ŝia unua respondo, kvankam simpla, estis elokventa : "Ho ! ni ne priparolu tion ĉi tie” ; kaj ŝi ektremis. Kompatinda ! ŝi antaŭvidas sian morton.


Tamen ŝi malprave timis. De kelka tempo, certa pri mia sukceso, kaj vidante ŝin vane elspezi en senutila rezisto tiom da forto, mi decidis ŝpari la mian kaj trankvile atendi, ke ŝi rezignos pro laciĝo. Vi komprenas, ke nun mi rajtas postuli kompletan triumfon, kaj ke mi volas nenion ricevi de hazarda okazo. Laŭ tiu plano, por plupremi, sed ne tro, mi reuzis tiun vorton amo, kiun ŝi antaŭe tiel obstine malkonsentis ; vidinte, ke ŝi juĝas min sufiĉe arda, mi provis tonon pli mildan, dirante ke ŝia sinteno nun ne ĉagrenas sed suferigas min, kaj petante konsolajn vortojn de tiel sentema amikino. Kiel rifuzi ?


Dum ŝia parola konsolado, ŝia mano restis en la mia ; ŝia ĉarma korpo apogiĝis al mia brako kaj ni estis tre proksimaj. Vi certe rimarkis, ke en tia situacio, laŭ la iom post ioma cedo de la defendo, petoj kaj rifuzoj okazas de pli kaj pli proksime ; ke la kapo sin deturnas, ke la okuloj alplankas, ke mallaŭtaj vortoj maloftiĝas kaj interrompiĝas. Tiuj utilegaj simptomoj senerare anoncas la konsenton de l’ animo ; sed malofte ili indikas tiun de la sensoj ; estus eĉ danĝere en tia situacio aŭdaci tro rapidan agon, ĉar tiun staton akompanas tiel milda plezuro, ke trudi ĝian forlason vekus mishumoron nepre favoran al la defendo.


Cetere mi tiam devis esti tiom pli singardema, ke mi devis antaŭzorgi la timon, kiun tiu sinforgeso mem neeviteble kaŭzos al mia milda revantino. Sekve mi eĉ ne postulis vortan konfeson de tiu petita konsento ; nur rigardo sufiĉus ; nura rigardo feliĉigus min.


Nu, amikino, ja ŝiaj belaj okuloj leviĝis al mi, ŝia ĉieleca buŝo ekdiris :
— Nu, ja, ankaŭ mi…


Sed subite la rigardo estingiĝis, la voĉo svenis, kaj tiu adorinda virino falis en miajn brakojn. Apenaŭ mi premis ŝin, per konvulsia forto ŝi eltiriĝis kun rigardo delira, kun manoj levitaj al ĉielo, ekkriante :



— Dio ! Ho ! Dio, savu min !


Kaj fulmorapide ŝi falis surgenuen je dek paŝoj de mi. Mi aŭdis ŝin sufokiĝantan, kaj helpeme antaŭeniris ; tiam ŝi kaptis miajn manojn, banante ilin per ploroj, eĉ foje brakumante miajn genuojn :



— Ja vi, vi min savos ! vi ne volas mortigi min, do lasu min, je la nomo de Dio lasu min !


Tiuj vortoj konfuzaj apenaŭ aŭdiĝis tra pliaj ploregoj. Samtempe ŝi premis min per forto tia, ke mi ne povus foriri ; do streĉante miajn brakojn mi levis ŝin. Tuj ŝiaj ploroj ĉesis, ŝia buŝo silentis, ŝiaj membroj rigidiĝis kaj fortegaj konvulsioj sekvis tiun ŝtormon.


Mi konfesu, ke min trafis granda emocio, kaj ke mi tiam konsentus al ŝia peto, eĉ sen la devigo de la cirkonstancoj. Envere, doninte al ŝi iom da helpo, mi obeis ŝian peton kaj foriris. Mi gratulas min, ke mi tiel agis, ĉar mi jam ricevis kvazaŭ rekompenson.


Mi opiniis, ke same kiel en la tago de mia unua deklaro, ŝi ne plu aperos dum la tuta vespero. Sed ĉirkaŭ la oka, ŝi desupris al la salono, anoncante, ke ŝi estis konsiderinde malsana. La vizaĝo estis laca, la voĉo malforta, la sinteno rigida ; sed la rigardo estis milda, kaj ofte sin turnis al mi. Ŝia rifuzo ludi devigis min preni ŝian lokon, sed ŝi sidiĝis apud mi. Dum la vespermanĝo ŝi restis sola en la salono. Kiam ni retrovis ŝin, ŝajnis al mi, ke ŝi ploris. Por certiĝi, mi diris, ke ŝajne ŝi ankoraŭ malsanas ; ŝi afable respondis :



— Tiu malsano ne foriras tiel rapide, kiel ĝi venas.


Fine ĉe la retiriĝo, mi etendis mian brakon al ŝi, kaj ĉe la pordo de sia ĉambro ŝi forte premis mian manon. Envere tiu movo ŝajnis nevola ; sed des pli bone : ĝi pruvas mian potencon.


Mi vetas, ke nun ŝi estas kontentega pri sia situacio ; nun la forcada laboro estas plenumita ; restas nur rikolti la fruktojn. Eble nun, dum mia skribado, ŝi okupiĝas pri tiu milda ideo ! Eĉ se ŝi male preparus alian defendon, fu ! ni ja scias, kiel forvaporiĝas tiuj projektoj, ĉu ne ? Mi ekzemple antaŭvidas, ke ŝi montros multe da hezitoj, antaŭ ol konsenti ; sed post la unua paŝo, ĉu tiuj piulinoj kapablas halti ? Ilia amo estas vera eksplodo ; la rezistado plifortigis ĝin. Se mi ĉesus persekuti ŝin, mia timeganta piulino mem persekutus min.


Nu, baldaŭ, bela amikino, mi vizitos vin, por ke vi plenumu vian promeson post mia sukceso ; vi certe ne forgesis, ke vi devontigis vin malfideli al via kavaliro, ĉu ne ? Ĉu vi pretas ? Miaflanke mi deziras tion, kvazaŭ estus la unua fojo inter ni. Cetere jam koni vin certe estas kaŭzo por ankoraŭ pli forta deziro :


Mi estas simple justa, kaj tute ne galanta [1]


Vi estos mia unua malfidelaĵo al mia granda konkero ; mi promesas, ke mi profitos la unuan pretekston por forlasi ŝin dum unu tago kaj nokto. Tiel ŝi estos punata, ke ŝi tiom longe tenis min for de vi. Tiu aventuro okupas min de pli ol du monatoj, jes, du monatoj kaj tri tagoj ; envere mi enkalkulas morgaŭon, ĉar mi kronos ĝin nur morgaŭ. Tio memorigas al mi, ke fraŭlino de B… rezistis dum tri tutaj monatoj. Plezure estas konstati, ke senhonta koketulino rezistas pli longe ol rigora virtulino.
Adiaŭ, bela amikino ; mi devas forlasi vin, ĉar tre malfruas. Tiu letero kondukis min pli profunden en la nokto, ol mi antaŭvidis ; sed ĉar morgaŭ matene foriras poŝta veturilo al Parizo, mi deziris profiti ĝin, ke vi partoprenu la ĝojon de via amiko unu tagon pli frue.


El la kastelo de… la 2an de Oktobro 17**, nokte.


[1El Nanine, Voltera komedio (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio