Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 097a


De Cecilo Volanĝo al markizino de Mertejo


Ha ! Pro Dio, sinjorino ! Kiom aflikta mi estas ! kiom malfeliĉa ! Kiu konsolos min en mia suferado ? kiu konsilos min en mia embaraso ? Tiu s-ro de Valmono… kaj Dansnio ! pensi pri li senesperigas min… Kiel rakonti al vi ? Kion diri ? Mi ne scias kiel fari, dum mia koro tro plena estas. Mi devas paroli, kaj vi estas la sola, al kiu mi povas kaj aŭdacas min konfidi. Vi estas tiel bona al mi ! Sed nun ne estu tia : mi ne indas je via bonkoreco, eĉ ne deziras ĝin. Ĉiuj hodiaŭ interesiĝis pri mi ĉi tie… kaj nur pliigis mian doloron. Mi tiom sentis, ke mi ne tion meritas ! Male admonu min, riproĉu min severe, ĉar ja kulpa mi estas ; sed poste savu min ; se vi ne kompate konsilos min, mi mortos pro aflikto.


Eksciu do… Tremas mia mano, kiel vi vidas, kaj mi preskaŭ ne povas skribi ; mi sentas mian vizaĝon tute arda… Ha ! la ardo pro honto ! Nu, mi eltenu ; tio estu la unua puno pro mia kulpo. Jes, ĉion mi tuj diru al vi.
Sciu do ke s-ro de Valmono, kiu ĝis nun transdonis la leterojn de Dansnio, subite trovis tion tro malfacila, kaj volis havi la ŝlosilon de mia dormoĉambro. Mi asertas, ke mi nepre rifuzis ; sed li skribis tion al Dansnio, kaj ankaŭ Dansnio postulis tion. Nu, mi estas en tia ĉagreno, kiam mi rifuzas ion al li, precipe post mia foriro, kiu tiel malfeliĉigis lin, ke mi fine konsentis, ne antaŭvidante la sekvontan katastrofon.


Hieraŭ s-ro de Valmono, uzinte tiun ŝlosilon, eniris mian ĉambron dum mi estis dormanta. Tion mi tute ne antaŭvidis, kaj teruriĝis, kiam li vekis min ; sed ĉar li tuj parolis, mi rekonis lin kaj ne ekkriis ; mi ankaŭ opiniis, ke li venas alporti leteron de Dansnio. Tute ne. Post momento, li volis kisi min ; dum mia komprenebla rezisto, li tiel insidis, ke mi nepre devis forpeli lin… sed li antaŭpostulis kison. Mi devis konsenti ; kion alian fari ? Mi provis voki ; sed li lerte klarigis, ke se venos servistino, la tuta kulpo falos sur min, pro la ŝlosilo. Post la kiso, li tamen ne retiriĝis ; li postulis duan ; ĉi lasta, mi ne scias kial, tiel konfuzis min… kaj la sekvanta ankoraŭ pli. Ho ! Tio ja malvirta estas ! Poste, fine… konsentu, ke mi ne diru la sekvon ; mi estas pli malfeliĉa, ol imageble.


Mi tamen devas konfesi ion, pri kio mi plej riproĉas min : ŝajnas al mi, ke mi bedaŭrinde ne rezistis per mia tuta forto. Mi ne scias, kiel tio okazis : certe tiun s-ron de Valmono mi ne amas, tute male ; tamen estis momentoj, kiam mi kvazaŭ amis lin… Certe sciu, ke mi tamen plu protestis ; sed mi ja sentis, ke mia faro ne akordiĝas al mia diro ; estis malgraŭvole ; cetere mi estis en tia konfuzo ! Se estas ĉiam tiel malfacile rezisti, oni bezonas longan kutimiĝon ! Vere estas, ke s-ro de Valmono tiel parolas, ke oni ne scias, kiel respondi. Fine, kredu aŭ ne, ĉe lia foriro, mi preskaŭ malgajis, kaj bedaŭrinde konsentis, ke li revenos hodiaŭ nokte. Tio afliktas min eĉ pli, ol la cetero.


Tamen malgraŭ tio, mi promesas al vi, ke mi malhelpos lian revenon. Apenaŭ li eliris, mi sentis, ke malprave mi konsentis al nova vizito lia. Mi sekve ploris la tutan reston de la nokto. Precipe pro Dansnio mi estis en aflikto ! Ĉiufoje, kiam mi pensis pri li, mia plorado tiom pliiĝis, ke ĝi sufokis min. Mi senĉese pensis pri li… kaj ankoraŭ nun ; vi vidas la rezulton : mia papero estas tute malseka. Ne, mi neniam konsoliĝos, precipe pro li… Mi fine estis elĉerpita, kaj tamen ne povis dormi, eĉ unu minuton. Hodiaŭ matene post mia ellitiĝo, mi havis teruran mienon en mia spegulo, tiel ege mia vizaĝo ŝanĝiĝis.


Panjo tion ekvidis ĉe l’ unua rigardo, kaj demandis min, pri kio mi suferas. Mi tuj ekploris. Mi opiniis, ke ŝi riproĉos min ; tio eble malpli afliktus min. Sed ŝi tute male milde sintenis al mi. Tion mi ja ne meritis ! Ŝi diris, ke mi ne devas esti en tia ĉagreno, kies kaŭzon ŝi ne scias ; ke mi malsaniĝos ! Estas momentoj, kiam mi volus morti. Mi ne povis elteni, kaj ĵetis min en ŝiajn brakojn, ploregante, dirante : “Ha ! Panjo, via filino ja malfeliĉa estas !” Ankaŭ ŝi ne povis deteni sin de ioma ploretado ; feliĉe ŝi ne petis, kial mi estas tiel malfeliĉa, ĉar mi ne scius, kion respondi.


Mi petegas, sinjorino, skribu tuj, kiam vi povos, kaj diru, kion mi faru, ĉar mi ne kapablas pensi, sed nur afliktiĝi. Bonvolu sendi vian leteron per s-ro de Valmono ; sed mi petas, se vi samtempe skribos al li, ne rakontu tion, kion mi konfesis al vi.


Mi kun honoro estas, sinjorino, via amema, tre humila kaj tre obeema servantino…


Subskribi tiun leteron mi ne aŭdacas.


El la kastelo de… la 1an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio