Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 100a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Amikino mia, mi estas mistifikita, trompita, perfidita ; mi dronas en senespero : sinjorino de Turvelo foriris. Ŝi foriris, kaj mi ne sciis tion ! Mi ne ĉeestis, por kontraŭstari, por riproĉi ŝian senhontan mallojalecon. Ha ! ne imagu, ke tiam mi estus permesinta tiun foriron : ŝi estus restinta, ja restinta, eĉ se por tio mi devus uzi perforton. Sed nu ! en mia naiva trankvilo mi kviete dormadis ; mi dormadis, kaj fulmobato trafis min. Neniel mi komprenas tiun foriron : koni virinojn mi rezignu.


Nun mi memoras la hieraŭan tagon ! pli ĝuste la hieraŭan vesperon ! ŝian rigardon tiel mildan ! ŝian voĉon tiel dolĉan ! ŝian manon tiel preman ! Kaj dumtempe ŝi preparis sian fuĝon ! Ho ! virinoj ! virinoj ! Vi lamentas, kiam ni trompas vin ; nu, ĉia perfidaĵo vira estas nur pruntita el via kutima sinteno.


Kiel plezure mi venĝos min ! Tiun perfidulinon mi retrovos, mi rekonkeros. Amo sufiĉis por regi ŝin ; helpe de venĝemo, ĝi estos nevenkebla. Denove mi vidos ŝin ĉe miaj genuoj, tremantan en plorinundo, petegantan kompaton per sia trompema voĉo, dum mi mem restos senindulga.


Kion ŝi nun faras ? pri kio ŝi pensas ? Eble ŝi gratulas sin, ke ŝi fiagis al mi, kaj laŭ la gustoj de sia sekso ŝi prosentas plej mildan plezuron. Kion ne povis la tiel laŭdata virina virto, tion plej facile atingis la virina ruzo. Malprudenta mi, kiu timis ŝian saĝecon : ja ŝian malsinceron mi devis timi !
Nun restas al mi nur remaĉi mian venĝemon ; montri nur afablan bedaŭreton, dum mia koro plenas de furiozo ; plu petegi ribelan inon, kiu eskapis el mia regado ! Ĉu la sorto volis tian mian humiliĝon, far virino timema, kiu neniam spertiĝis en ambataloj ? Je kio utilas, ke mi instaliĝis en ŝia koro por tie ekflamigi la fajregon de amo ? ke mi konfuzis ĝis deliro ŝiajn sensojn, se nun, trankvila en sia rifuĝejo, ŝi fieras pri sia fuĝo pli prave, ol mi pri miaj sukcesoj ? Ĉu tion mi povus toleri ? Ne, amikino, ne kredu ; ne havu pri mi opinion tiel humiligan.


Tamen kia fatalo ligas min al tiu virino, dum cent aliaj deziras mian amindumadon kaj tuj senrezerve respondus ? Eĉ se neniu alia valorus ŝin, ĉu la allogo de varieco, la ĉarmo de novaj konkeroj, la gloro de ilia nombro ne alportus plej mildajn plezurojn ? Kial persekuti fuĝantinon, kaj malatenti ĉeestantinojn ? Nu, kial ? Mi ne scias, sed forte prisuferas.
Nek feliĉon nek trankvilon mi ĝuos antaŭ la posedo de tiu virino, kiun mi same freneze amas kaj malamas. Mian sorton mi eltenos nur, kiam la ŝian mi regos. Tiam, kvieta kaj sata, mi vidos ŝin dronintan siavice en la samaj ŝtormoj, kiujn mi nun trasuferas, kaj eĉ mi vekos mil aliajn pliajn. Esperon kaj timon, suspektemon kaj sekursenton, ĉiujn plagojn naskitajn de malamo mi volas ke ŝi sentu, ĉiujn bonojn donacitajn de amo mi deziras ke ŝi plenkore ĝuu, kaj ke ĉiuj sinsekvu laŭ mia plaĉo. Ja venos tiu tempo… Sed kiom da laboro, ankoraŭ ! Kiel proksima mi estis hieraŭ de sukceso, kaj kiel fora hodiaŭ ! Kiel reproksimiĝi ? Mi aŭdacas nenian ekpaŝon ; mi sentas, ke ajna decido bezonus trankvilon, dum mia sango bolas en la vejnoj.


Mian turmenton duobligas ĉies memrego, kiam mi demandas pri tiu evento, ties kaŭzo, ties ekstraordinareco… Neniu scias, neniu deziras scii ; oni apenaŭ priparolus tion, sen mia insisto. S-ino de Rozmondo, al kiu mi tuj kuris hodiaŭ matene eksciinte la novaĵon, respondis kun la malvarmeco de sia aĝo, ke tio estas la natura konsekvenco de la hieraŭa malsaneto de sinjorino de Turvelo : timante plimalsaniĝi, ŝi preferis rehejmiĝi. Mia onklino trovas tion tute normala, kaj ŝi plu diris, ke ŝi same agus ; kvazaŭ povus ekzisti io komuna inter ili ambaŭ ! inter ŝi, kiu atendas nur la morton, kaj la alia, la samtempa ĉarmo kaj turmento de mia vivo !


S-ino de Volanĝo, kiun mi komence opiniis komplico, ŝajnas ĉagrenita, ke ŝi ne estis prikonsultita. Mi konfesu mian kontenton, ke almenaŭ ŝi ne havis la plezuron malutili al mi. Tio plie pruvas, ke ambaŭ virinoj ne estas en plena interkonfido : tio signifas, ke mi havas unu malamikinon malplian. Kiel ŝi gratulus sin, se ŝi scius, ke la fuĝomotivo estas mi ! Kiel ŝi ŝvelus pro memfiero, opiniante, ke ŝiaj konsiloj efikis ! Kiel ŝia sento de graveco pliiĝus ! Ho ! Dio, kiel mi malamas ŝin ! Ho ! mi nepre rerilatos kun ŝia filino ; mi edukos ŝin laŭ mia plaĉo ; tial, mi sendube plu restos ĉi tie kelkan tempon ; almenaŭ la malmulto da pripensado, pri kiu mi kapablas, pelas min al tiu konduto.


Ĉu vi fakte ne opinias, ke post tia drasta faro, mia senkora devas timi mian revenon ? Se do venis al ŝi la ideo, ke mi povos sekvi ŝin, ŝi certe malakceptos miajn vizitojn ; de tiu rifuzo mi volas nek akcepti la humiligon, nek doni al ŝi la kutimon. Mi preferas sciigi, ke mi male restos ĉi tie ; mi eĉ petos ŝian revenon. Kiam ŝi estos persvadita pri mia foresto, mi vizitos ŝin : ni ja vidos, kiel ŝi eltenos tiun rerenkonton. Sed necesas prokrasti ĝin, por pliigi ties efikon ; ĉu mi havos sufiĉe da pacienco ? Jam dudek fojojn dum la tago mi ĝustatempe refermis la buŝon, tuj ordononte la jungadon de miaj ĉevaloj. Tamen mi regos min ; mi promesas, ke vian respondon mi ĉi tie atendos ; mi nur petas, bela amikino : ne prokrastu ĝin.


Plej malagrable estus ne scii tion, kio nun okazas ; sed mia servisto, nun en Parizo, akiris alireblecon al ŝia ĉambristino ; li utilos al mi. Mi tuj sendos al li monon kaj ordonon. Konsentu, ke mi aldonos ilin al ĉi tiu mia letero ; bonvolu plusendigi ilin per servisto via por dono al li en proprajn manojn. Pri tio mi insistas, ĉar la fripono kutimas nei, ke li ricevis leteron, kiam ĝi postulas de li ion ĝenan ; tiom pli, ke li nun ŝajnas ne tiel arda al sia belulino, kiel mi dezirus.


Adiaŭ, bela amikino ; se trafas vin bona ideo, taŭga rimedo por akceli mian iradon, diru ĝin. Mi ofte spertis la utilon de via amikeco ; same mi bezonas ĝin nun ; mia skribado kvietigas min ; mi almenaŭ parolas al komprenantino kaj ne al la aŭtomatoj, apud kiuj mi vegetas de hodiaŭ matene. Vere, ju pli antaŭiras mia afero, des pli mi emas opinii, ke nur vi kaj mi valoras ion en la mondo.


El la kastelo de… la 3an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio