sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 092a



De kavaliro Dansnio al vicgrafo de Valmono


Ho ! mia amiko, via letero frostigis min de timo. Cecilo… Ho ! Dio, ĉu eblas ? Ŝi ne plus amas min. Tiun teruran veron ja mi vidas tra la vualo superĵetita de via amiksento. Vi volis prepari min al ricevo de mortiga bato ; mi dankas vin pro via zorgo ; sed amon oni ne povas trompi. Ĝi kuras renkonte al ĉio, kio koncernas ĝin ; sian sorton ĝi ne ekscias, sed antaŭdivenas. Mi nun certas pri la mia ; do parolu rekte, vi kapablas, kaj mi pripetas vin : sciigu ĉion, kiel naskiĝis viaj duboj, kiel ili konfirmiĝis. La plej etaj detaloj estas multvaloraj. Precipe, provu memori pri ŝiaj vortoj. Unu neĝusta vorto povas ŝanĝi tutan frazon ; sama vorto foje havas du sencojn… Eble vi eraris… Ve, mi ankoraŭ provas trompi min. Kion ŝi diris ? Ĉu ŝi ion riproĉas al mi ? ĉu ŝi almenaŭ provas senkulpiĝi ? Kial mi ne antaŭvidis tion ? Ja de iom da tempo ŝi trovas ĉion malfacila ; obstaklojn amo ne konsideras.


Kion fari ? Kion vi konsilas ? Ĉu provi renkonti ŝin ? Ĉu tio vere neeblas ? Foresto estas tiel kruela afero, tiel mortiga… kaj ŝi rifuzis la rimedon renkonti min ! Vi ne klarigas, kio ĝi estis ; se ĝi fakte estis tro danĝera, ŝi ja scias, ke mi ne volas tro da riskoj por ŝi. Sed mi ankaŭ konas vian singardemon, kaj ve, mia fido al ĝi samtempe estas la kaŭzo de mia malfeliĉo.


Kion fari nun ? Kiel skribi al ŝi ? Se mi montras mian suspektemon, tio eble afliktos ŝin, kaj se mi malpravus, mi ne pardonus tion al mi mem ; sed se mi ilin prisilentas, tio estas trompi ŝin, kaj tion mi ne kapablas.


Ho ! se ŝi povus vidi, kiel mi suferas, tio kortuŝus ŝin. Mi scias ŝin sentema ; ŝi havas bonegan koron, kaj mi havas mil pruvojn pri ŝia amo. Ŝi estas senaplomba, sensperta, tiom juna ! kaj ŝia patrino tiel severa ! Mi tuj skribos al ŝi ; mi regos min, kaj nur petos, ke ŝi tute obeu al vi. Eĉ se ŝi ankoraŭ rifuzos, ŝi tamen ne povos koleri kontraŭ mia peto, kaj eble konsentos.


Al vi, mia amiko, milfoje mi petas pardonon, por ŝi kaj por mi. Mi asertas, ke ŝi sentas la valoron de via prizorgo, kaj dankemas pro ĝi. Ŝia rifuzo ne estas suspektemo kontraŭ vi, sed timemo. Estu indulga, tio estas la plej bela trajto de amikeco. La via estas al mi tre kara, kaj mi ne scias, kiel danki vin pro ĉio, kion vi faras favore al mi. Adiaŭ, mi tuj skribos al ŝi.


Mi sentas la reaperon de ĉiuj miaj timoj ; neniam mi antaŭe supozis, ke skribi al ŝi estos al mi tiel kosta ! Ve ! hieraŭ ankoraŭ, tio estis mia plej milda plezuro.


Adiaŭ, mia amiko ; min plu helpu, kaj plu kompatu.


El Parizo, la 27an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren