Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 101a


De vicgrafo de Valmono al Azolano, lia servisto


Kiel stulta vi estas : foririnte el tie ĉi hodiaŭ matene, vi ne sciiĝis, ke ankaŭ s-ino de Turvelo tuj foriros ; aŭ eble vi eĉ sciiĝis, kaj ne informis min ! Je kio utilas, ke mi donis al vi monon por drinki kun la servistaro, aŭ por amindumi la ĉambristinojn, se vi ne kompense informas min ? Jen tamen via fiago ! Mi avertas, ke se tio reokazos eĉ unu solan fojon en tiu ĉi afero, ĝi estos la lasta misfaro via je mia servo.


Vi devas sciigi al mi ĉion, kio okazas ĉe s-ino de Turvelo ; ĉion pri ŝia farto ; kiel ŝi dormas ; ĉu ŝi estas gaja aŭ malgaja ; ĉu ŝi ofte eliras ; ĉu ŝi akceptas vizitantojn kaj kiujn ŝi vizitas ; kiel ŝi pasigas la tempon ; ĉu ŝi koleras kontraŭ siaj servistinoj, precipe kontraŭ tiu, kiun ŝi venigis ĉi tien ; je kio ŝi okupiĝas, kiam sola ; ĉu ŝi legas senhalte aŭ interrompante sin por revadi ; same pri ŝia skribado. Ne forgesu amikiĝi kun ŝia servisto portanta la leterojn al la poŝtejo. Ofte proponu anstataŭi lin ; kiam li konsentos, portu nur tiujn, kiuj ŝajnos indiferentaj, kaj sendu al mi la aliajn, precipe tiujn por sinjorino de Volanĝo, kiam vi vidos tiajn.


Ankaŭ plu restu por kelka tempo la sukcesa amanto de via Juliino. Se ŝi havas alian, kiel vi opinias, konsentigu ŝin al divido, kaj ne misofendiĝu : vi estos en la situacio de multaj aliuloj, pli valoraj ol vi. Se tamen tiu alia estus tro ĝenanta, deturnante ŝin de ŝia mastrino dum la tago, trovu rimedon por forpeli lin, eĉ per kverelo ; ne timu sekvojn, mi subtenos vin. Precipe ne forlasu tiun domon ; nur per senĉesa ĉeesto oni bone vidas ĉion. Se oni hazarde forsendus serviston, tiam prezentiĝu kiel anstataŭanto, kvazaŭ vi ne plu servus min : tiam diru, ke vi serĉis servadon pli regulan kaj trankvilan. Mi tamen dume konservos vin je mia servo, kiel okazis ĉe la dukino de… ; poste, sinjorino de Turvelo same rekompensos vin.


Se vi estus kontentige lerta kaj sindonema, tiuj ordonoj devus sufiĉi ; sed por vigligi viajn kapablojn, mi kunsendas monon. Kiel vi vidos, per la ĉi-kuna bilo vi ricevos de mia banko dudek kvin luidorojn, ĉar mi certas, ke vi nun restas senmona. Vi uzu tiom da tiu sumo, kiom necese, por decidigi Juliino al korespondado kun mi. Per la cetero vi drinkigu la servistaron. Zorgu, ke tio okazu en la pordistejo, ke la pordisto ĉiam ĝoju, vidante vin veni. Tamen neniam forgesu, ke ne plezurojn, sed servojn viajn mi pagas.
Kutimigu Juliino ĉion observi kaj ĉion priraporti, eĉ tion, kio ŝajnus seninteresa. Pli bone ŝi skribu dek senutilajn frazojn, ol ŝi forgesu unu interesan ; ofte ŝajna seninteresaĵo estas grava. Ĉar mi bezonos tujan informon pri io atentinda, tuj sendu Filipon rajdi ĝis la vilaĝo … [1] por tie instaliĝi ĝis inversa ordono mia, por sebezone relajsi. Por ordinara korespondado, sufiĉos la kutima poŝto.


Zorgu ne perdi tiun ĉi instrukciaron. Ĉiutage relegu ĝin, por esti certa, ke vi ankoraŭ ĝin havas, kaj por certiĝi, ke vi forgesas nenion. Per mia fido, mi honorigas vin ; agu inde je ĝi. Vi ja scias, ke se mi estos kontenta pri vi, vi mem pri mi same estos.


El la kastelo de… la 3an de Oktobro 17**.


[1Etapa vilaĝo inter Parizo kaj la kastelo de s-ino de Rozmondo (NdA).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio