sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 089a



De vicgrafo de Valmono al kavaliro Dansnio


Ne riproĉu min, kara amiko, se via afero ne progresas tiel rapide, kiel vi dezirus. Mi ĉi tie trovas pli ol unu obstaklon venkotan ; ne nur la atentemon kaj severon de s-ino de Volanĝo, sed ankaŭ kelkajn kontraŭstarojn el via juna amikino. Ĉu pro timemo, ĉu pro senardo, ŝi ne ĉiam konsentas miajn petojn, kvankam mi certe pli bone scias ol ŝi, kion ŝi devas fari.


Mi trovis rimedon simplan, oportunan kaj sekuran por transdoni viajn leterojn, kaj eĉ por poste faciligi la deziratajn renkontojn inter vi ambaŭ ; sed mi ne kapablis decidigi ŝin al ĝia uzado. Tio des pli ĉagrenas min, ke mi ne vidas alian eblecon ; mi ĉiam timas kompromiti nin tri pro via korespondado. Kaj vi komprenas, ke tiun danĝeron mi volas riski nek por mi, nek por vi ambaŭ.


Afliktas min, ke la nefido de via juna amikino bremsan mian helpemon al vi ; eble vi devus prie skribi al ŝi. Juĝu mem kaj decidu mem pri la situacio ; komplezi al amanto ne sufiĉas ; oni ankaŭ devas komplezi laŭ la maniero, kiel li deziras. Cetere tio povus esti por vi rimedo por certiĝi pri ŝia sento : virino, kiu kontraŭstaras, ne tiom amas, kiom ŝi asertas.


Mi ne dubas pri la fideleco de via amatino ; sed ŝi ja junas ; ŝi multe timas sian Panjon, kiu, kiel vi scias, nur celas malutili al vi ; krome estus eble danĝere lasi ŝin dum tro longa tempo en nezorgo pri vi. Tamen ne tro malkvietu pri mia diro. Mi fakte havas nenian motivon de dubo ; mian maltrankvilon naskas nur amika zorgemo.


Mi ne pli longe skribu, ĉar mi havas mem proprajn amzorgojn. En ili mi ne antaŭeniris tiom malproksimen kiom vi ; sed mi simile amas, kaj kio konsolas min, estas tio : eĉ se mi mem ne sukcesos, mia tempo ne estos perdita, se mi trovos rimedon por vin helpi. Adiaŭ, mia amiko.


El la kastelo de… la 26an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren