Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 093a


De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo
(aldonita al la antaŭa)


Mi ne povas kaŝi al vi mian aflikton, eksciante de Valmono, kiom multe vi plu malfidas lin. Vi ja scias, ke li estas mia amiko, la sola kapabla interproksimigi nin ; mi opiniis, ke tio sufiĉus antaŭ viaj okuloj ; mi ĉagrene konstatas mian eraron. Ĉu mi almenaŭ esperu, ke vi donos viajn motivojn ? Ĉu vi eble ankoraŭ trovos aliajn malhelpojn ? Sen via klarigo, mi ne povas diveni la misteron de via konduto. Mi ne aŭdacas pridubi vian amon ; same vi ankaŭ ne aŭdacus perfidi la mian. Ha ! Cecilo…


Ĉu vere vi rifuzis rimedon por revidi min ? rimedon simplan, oportunan kaj sekuran ? [1] Ĉu tiel vi amas min ? Ha ! foresto ja mallonga multe ŝanĝis vian senton. Sed kial trompi min ? kial diri, ke min vi amas plu, eĉ pli ? Ĉu via Panjo, detruinte vian amon, ankaŭ vian sinceron detruis ? Se ŝi almenaŭ lasis en vi iom da kompato, tuŝos vian koron la teruraj turmentoj, per kiuj vi suferigas min. Ha ! malpli kruela al mi eĉ estus la morto.


Diru do : ĉu via koro definitive fermiĝis al mi ? Ĉu vi tute forgesis min ? Pro via rifuzo, mi scias, nek kiam vi aŭskultos mian lamenton, nek kiam vi respondos al ĝi. La amikeco de Valmono ebligis nian korespondadon, sed vi mem ne konsentis ; vi trovis ĝin peza, do preferis ĝin malofta. Mi neniam plu kredos je amo, je sincero. Kiun mi kredu, post kiam Cecilo trompis min ?


Respondu do : ĉu vere vi ne plu amas min ? Ne, ne eblas ; vi trompas vin mem, vi kalumnias vian propran koron. Tio estas nedaŭra timo, momento da senkuraĝo, kiun amo baldaŭ forigos, ĉu ne, kara Cecilo ? Ha ! tutcerte, kaj mi malprave akuzas vin. Kiel feliĉa mi estus, se mi erarus ! Kiel mi ĝuus prezenti al vi mian mildan senkulpiĝon, kompensi tiun momenton de maljusteco per eterna amo !


Cecilo, Cecilo, kompatu min ! Konsentu revidi min, uzu ĉiujn rimedojn ! Vidu la konsekvencojn de foresto : timo, priduboj, eble malardo ! Male, unu sola rigardo, unu sola vorto feliĉigos min. Sed ĉu mi do rajtas ankoraŭ elvoki mian feliĉon, dum ĝi eble malaperis por ĉiam ? Turmentite de timo, kruele premite inter maljusta suspekto kaj dolora vero, mi per nenia ideo povas elkirliĝi ; mi pluvivas nur por suferi kaj vin ami. Ha ! Cecilo, vi sola rajtas igi mian vivon kara al mi ; mi atendas de via unua dirota vorto aŭ la reaperon de mia feliĉo, aŭ la certon de mia eterna malespero.


El Parizo, la 27an de Septembro 17**.


[1Dansnio ne konas la rimedon ; li nur ripetas la diron de Valmono (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio