sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 094a



De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio


Nenion mi komprenas en via letero, kiu alportis al mi nur aflikton. Kion do skribis al vi s-ro de Valmono ? Kio kredigas vin, ke mi vin ne plu amas ? Tio ja estus pli agrabla por mi, ĉar mi certe estus malpli turmentata ; estas al mi kruele vidi, ke vi ĉiam opinias min malprava, ke anstataŭ konsolo, plej afliktiga ĉagreno ĉiam venas de vi. Vi kredas, ke mi trompas vin, kaj ke mi diras neveraĵojn ! Kia bela opinio pri mi ! Eĉ se mi mensogus, kiel vi riproĉas, kian intereson mi havus en tio ? Nu, se mi ne plu amus vin, mi nur eldirus tion, kaj ĉiuj gratulus min. Sed bedaŭrinde pli forta ol mi mem estas mia amo al vi, al persono tute sendankema !


Kion do mi faris, ke vi estas en tia kolero ? Mi ne aŭdacis preni ŝlosilon, ĉar mi timis panjan ekrimarkon, kiu aldonus al mi plian suferon, kaj sekve ankaŭ al vi ; kaj ankaŭ ĉar ŝajnas al mi, ke tio ne decas. Sed la ideo venis nur de s-ro de Valmono ; vian opinion mi ne povis koni, ĉar vi nenion pridiris. Nun, kiam mi scias, ke tion vi deziras, ĉu tiun ŝlosilon mi rifuzos preni ? Tuj morgaŭ, mi ĝin prenos, kaj ni vidos, ĉu vi ankoraŭ rajtos ion riproĉi.


Kvankam s-ro de Valmono estas via amiko, mi opinias, ke mi almenaŭ tiom amas vin, kiom li povas vin ami ; tamen laŭ vi, ĉiam pravas li kaj malpravas mi. Mi asertas, ke mi vere estas en ĉagreno. Tio ne gravas al vi, ĉar vi scias, ke mi tuj repaciĝos. Kiam mi havos la ŝlosilon, mi povos akcepti vin laŭplaĉe ; sed mi ĵuras, ke mi rifuzos, se tiel vi plu agos. Mi preferos, ke mia aflikto venos miakulpe, ol viakulpe : konsekvence decidu pri viaj estontaj faroj.
Se vi volus, ni tiom amus unu la alian ! Niajn solajn suferojn naskus aliuloj ! Mi ja asertas, ke se mi estus sendependa, vi tute ne havus plendmotivojn kontraŭ mi ; sed se vi ne fidas min, ni daŭre estos malfeliĉaj, kaj kulpos ne mi. Mi esperas, ke ni baldaŭ povos retroviĝi, kaj ne plu havos tian ĉagrenmotivon, kian nun.


Se tion mi jam antaŭvidus, mi tuj prenus tiun ŝlosilon ; mi nur opiniis, ke mi prave agas ; do ne riproĉu min, mi petas. Ĉesigu vian malgajon, kaj plu amu min tiom, kiom mi vin amas ; tiam mi estos ja kontenta. Adiaŭ, mia kara amiko.


El la kastelo de … la 28an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren