sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 095a



De Cecilo Volanĝo al vicgrafo de Valmono


Mi petas, sinjoro, bonvolu redoni al mi tiun ŝlosilon, kiun vi jam prezentis por anstataŭigi la alian ; ĉar ĉiuj deziras ties uzadon, ankaŭ mi ja devas konsenti.


Mi ne scias, kial vi skribis al s-ro Dansnio, ke mi ne plu amas lin : mi ne opinias, ke mi donis al vi motivon por tion pensi ; tio multe afliktis lin, kaj ankaŭ min. Mi ja scias, ke vi estas lia amiko ; sed tio ne pravigas, ke vi suferigis lin kaj min. Bonvolu kontentigi min, asertante, tuj kiam vi skribos al li, ke mi amas lin, kaj eĉ, ke vi certas pri tio. Vin li plene fidas ; sed kiam mi mem diras ion, kaj ne estas kredata de li, mi ne scias kiel elturniĝi.
Pri la ŝlosilo, estu trankvila, mi bone memoras ĉion, kion vi rekomendis en via lasta letero. Se vi ankoraŭ havas ĝin, redonu ĝin al mi ; mi tre zorge priatentos ĝin. Se tio povus okazi morgaŭ survoje al la tagmanĝo, mi donus al vi la alian ŝlosilon postmorgaŭ ĉe la matenmanĝo, kaj vi redonus ĝin same, kiel la unuan. Mi ja deziras, ke l’ afero ne daŭru, ke Panjo havu malpli da tempo por eventuale ekrimarki ŝanĝon.


Kiam vi fine havos tiun ŝlosilon, bonvolu ankaŭ uzi ĝin por preni miajn leterojn ; tiel s-ro Dansnio pli ofte havos novaĵojn de mi. Ja vere tio estos multe pli oportuna, ol nun ; sed komence tio tro timigis min ; mi petas, ke vi pardonu al mi ; mi esperas, ke vi plu estos tiel komplezema kiel antaŭe. Mi ĉiam estos tre dankema al vi.


Mi havas la honoron esti, sinjoro, via tre humila kaj tre obeema servantino [1].


El… la 28an de Septembro 17**.


[1Tiaj ĝentilegaj esprimoj, nun surprizaj, estis banalaj en la tiama bona societo (NdT)

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren