Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 090a


De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono


Mi tre deziras, sinjoro, ke tiu ĉi letero ne alportu aflikton al vi ; aŭ almenaŭ, ke ĝin mildigu mia propra aflikto dum mia skribado. Vi ja nun sufiĉe konas min por certi, ke mi ne intencas suferigi vin ; kompense vi sendube ne deziras ĵeti min en eternan malesperon. Do, nome de la milda amikeco, kiun mi promesis al vi, nome eĉ de la sento, eble pli arda, sed certe ne pli sincera, kiu vin inklinigas al mi, mi petegas : ni ne plu renkontiĝu ; foriru ; kaj ĝis tiam ni precipe evitu tiujn apartajn kaj tro danĝerajn vidalvidojn, dum kiuj, pro nekomprenebla senpovo mi nur aŭskultadas tion, kion mi ne volas, kaj neniam sukcesas eldiri tion, kion mi devas.


Ankoraŭ hieraŭ, kiam vi trafis min en la parko, mia sola intenco estis diri al vi tion, kion mi nun skribas ; tamen kion mi faris ? Mi zorgis nur pri via amo… pri tiu amo, al kiu mi nepre ne devas respondi ! Ha ! pro kompato, malproksimiĝu de mi !


Ne timu, ke tiu distanco iam difektos miajn sentojn al vi ; kiel mi povus ilin venki, dum mi ne plu havas la kuraĝon ilin kontraŭi. Vi konstatas, ke mi ĉion konfesas ; mian nerezistemon mi preferas agnoski, ol alcedi ; sed mian perditan memregon sur miaj sentoj, mi konservos sur miaj agoj ; ja, mi konservos ; mi decidiĝis, eĉ koste de mia vivo.


Ve ! Kiom proksima ankoraŭ estas la tempo, kiam mi kredis esti certa, ke neniam mi bezonos elteni tiajn luktojn ; mi prigratulis, priglorigis min ; eble tro. Tiun orgojlon punis, kruele punis Ĉielo [1] ; sed plena de kompato ĉe la bato, Ĉielo tamen avertas nin antaŭ la falo, kaj mi estus des pli kulpa pri manko de singardo, nun kiam mi estas avertita pri manko de rezisto.


Centfoje vi asertis, ke vi rifuzus feliĉon se aĉetitan per miaj larmoj. Ha ! ni ĉesu paroli pri feliĉo ; lasu min retrovi iom da trankvilo.


Cedante al mia petego, kiajn novajn rajtojn vi akiros sur mia koro ! Kaj ilin mi ne bezonos kontraŭi, ĉar virto estos ilia fundamento ! Kiel ĝuinda estos mia dankemo ! Mi ŝuldos al vi la frandeblecon de senrimorsa delica sento. Male, nun timigate de miaj sentoj kaj pensoj, mi krome timas la devigon zorgi kaj pri vi kaj pri mi ; via sola imagbildo teruras min ; ĝin ne povante antaŭfuĝi, mi devas albatali ; mi ĝin ne forigas, sed lukte pelas.


Ĉu ne pli bone por ni ambaŭ ĉesigi tiun konfuzan kaj angoran staton ? Ho vi ! kies animo ĉiam sentema, eĉ dum viaj eraroj, restis amikeca al virto, kompatu mian suferigan situacion, ne forpelu mian petegon ! Post tiuj tempestaj kirloj venos emo pli trankvila, sed ne malpli milda ; tiam, senpremigita pro via bonfaro, mi feliĉege vivos, pensante kun ĝoja koro : “Tiun trankvilon mi ŝuldas al mia amiko”.


Ĉu seniĝo negrava por vi, kiun mi ne devigas, sed petas, estas tro kosta prezo por ĉesigi mian turmentadon ? Ha ! se por feliĉigi vin, mi nur bezonus konsenti al mia propra malfeliĉo, kredu, mi hezitus eĉ ne momenteton… Sed iĝi kulpa !… Ne, mia amiko, ne ; prefere mi milfoje mortu !


Jam invadite de honto, antaŭ estontaj rimorsoj, mi timas kaj aliulojn kaj min mem ; mi ruĝiĝas en publiko kaj tremas en soleco ; mia vivo fariĝis nur suferado ; nur via konsento kvietigos min. Miaj plej laŭdindaj decidoj ne reserenigas min ; mi hieraŭ jam decidis skribi tiun peton, kaj tamen pasigis la nokton en ploroj.


Vidu vian amikinon, kiun vi amas, petegi vin en konfuzo kaj dezirego, ke vi konsentu igi ŝin senprema kaj senkulpa. Ha ! Dio ! Sen vi, mi neniel bezonus tian humiligan petadon. Mi nenion riproĉas al vi ; mi tro facile sentas mem, kiel pene oni rezistas al regema sento. Lamento ne estas murmuro. Faru pro sindonemo tion, kion mi faras pro devo, kaj al ĉiuj sentoj, kiujn en mi vi vekis, mi aldonos tiun de eterna dankemo. Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro.


El… la 27an de Septembro 17**.


[1Ĉielo : sub la influo de la deksep-jarcenta beletra preciosismo, Ĉielo simbolis Dion (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio