De sinjorino de Volan ?o al markizino de Mertejo
Anta ? nelonge, amikinjo, konsolojn kaj konsilojn petis vi ; nun estas mia vico : mi faras favore al mi la saman peton, kiun vi faris favore al vi mem. Mi ja estas en aflikto, kaj timas, ke mi ne ta ?ge kondutis por eviti ?in.
Mian maltrankvilon ka ?zas mia filino. De mia foriro, mi ĉiam vidis ?in malgaja kaj ĉagrena ; tion mi anta ?vidis, kaj kirasis mian koron per severo, kiun mi ju ?is necesa. Mi esperis, ke la foresto, la distra ?oj balda ? forvaporigos amon, kiun mi konsideris pli infana ?a eraro, ol vera pasio. Tamen nia ĉi-tiea restado alportis nenion al tiu infano, krom, male, dan ?eran melankolion ; mi vere timas, ke ?ia farto difekti ?os. De kelkaj tagoj, ?i videble ?an ?i ?as. Precipe hiera ? tio trafis min, kaj ĉiuj ĉeestantoj alarmi ?is.
Grava pruvo de ?ia aflikto estas, ke ?i emas venki sian kutiman timemon al mi. Hiera ? matene, ĉe mia simpla demando, ĉu ?i estas malsana, ?i ?etis sin en miajn brakojn, dirante, ke ?i estas malfeliĉega, kaj ploregis. Mi ne povas priskribi mian suferon : tuj larmoj plenigis miajn okulojn kaj mi nur havis la tempon deturni ?i, ke ?i ne vidu min. Feliĉe mi singarde nenion demandis plu, kaj ?i mem ne a ?dacis plu paroli ; sed klare turmentas ?in tiu malfeliĉa pasio.
Kion do fari, se tio da ?ros ? Ĉu mi malfeliĉigu mian filinon ? Ĉu mi rajtas riproĉi al ?i la plej belajn kvalitojn de l’ animo : sentemo kaj fideleco ? ĉu tio indas de patrino ? Eĉ se mi sufokus tiun naturan senton, la deziron de feliĉo por mia infano, eĉ se mi konsiderus ?in kiel mankon de kura ?o miaparte, dum mi male kredas ?in la unua, la plej sankta de niaj devoj, eĉ se mi trudus mian volon, ĉu mi ne devus timi eventualajn pereigajn sekvojn ? Ĉu patrina a ?toritato servu por meti filinon anta ? elekto inter malfeliĉo a ? krimo ?
Amikino, mi ne imitos tion, kion mi tiel ofte malaprobis. Mi ja certe provis mem elekti por mia filino ; tio estis nur por helpi ?in danke al mia sperto ; tio ne estis trudo, sed devo miaflanka. Male, mi perfidus ?in, kontra ?starante inklinon ?ian, kies aperon mi ne sciis malhelpi, kaj kies potencon kaj da ?ron nek ?i nek mi kapablas anta ?scii. Ne, mi ne toleros, ke ?i edzini ?os al iu, amante alian, kaj mi preferas riski mian a ?toritaton, ol ?ian virton.
Mi do opinias, ke mi tuj elektos la pli sa ?an decidon : nuligi mian donitan vorton al s-ro de ?erkuro. Miaj motivoj, kiujn mi ?us klarigis, superas mian promeson, ?ajnas al mi. Eĉ plie : en la nuna situacio, plenumi tiun promeson signifus perfidi lin ; kvankam mi ?uldas al mia filino la silenton pri ?ia sekreto, mi anka ? ne devas trouzi la nescion de s-ro de ?erkuro, kaj devas ebligi al li liberan konduton, kvaza ? li mem ĉion scius. Ĉu mi male a ?dacus malhoneste trompi lin, kiu fidas je mi, kiu honorige elektas min kiel sian duan patrinon ? Ĉu mi erarigus lin, en lia elekto de la patrino de siaj estontaj infanoj ? Jen miaj neeviteblaj pripensoj, kiuj prave maltrankviligas min pli, ol mi kapablas rakonti.
Kontra ?e al neevitebla sekvonta malfeliĉo, mi preferas mian filinon feliĉa kun edzo elkore elektita, trovanta nur mildecon en la plenumo de sia edzina devo ; mi preferas bofilon same ravita, ĉiutage gratulanta sin pri sia elekto ; amba ? ?uantaj nur pri la feliĉo donacata de unu al la alia, dum tiu duopa beato plenigos mian animon per ?ojo. Ĉu mi foroferu tian mildan estonton al vanaj konsideroj ? Kio povus deteni min ? Nur mona intereso. Je kio utilus al mia filino ?ia denaska riĉo, se tio sklavigos ?in ?
Mi konsentas, ke s-ro de ?erkuro estus por mia filino, pli riĉa edzo, ol mi povus esperi ; mi eĉ konfesas, ke lia elekto ege flatis min. Tamen Dansnio apartenas al familio tiel nobla, kiel tiu de ?erkuro ; iliaj personaj kvalitoj estas egalaj ; kaj super s-ro de ?erkuro li havas la avanta ?on, ke li amas kaj estas amata. Ja riĉa li ne estas ; sed mia filino tia estas por du, ĉu ne ? Ha ! Kial depreni de ?i la ?ojon riĉigi sian amaton ?
La plej fekunda fonto de skandaloj ĉiutage pli oftaj, estas tiuj geedzi ?oj, prikalkulitaj sed ne adaptitaj, kiujn oni nomas konformecaj, en kiuj ĉio ja konformas, krom gustoj kaj karakteroj, ĉu ne ? Mi preferas atendi ; mi almena ? havos la tempon studi mian filinon, kiun mi ne konas. Mi kapablas la kura ?on neda ?re aflikti ?in, favore al pli firma feliĉo ?ia ; sed mia koro ne povas riski forpeli ?in al eterna senespero.
Jen, kara amikino, la ideoj turmentantaj min, kaj pri kiuj mi petas vian konsilon. Tiu severa temo multe kontrastas kun via ĉarma gajeco, kaj ?ajnas ne ta ?ga al via juna a ?o ; sed via prudento tiom devancis viajn jarojn ! Via amikeco cetere helpos vian sa ?on, kaj mi certas, ke amba ? kuni ?os por helpi petegantan patrinon.
Adia ?, ĉarma amikino ; neniam dubu pri la sincero de miaj sentoj.
El la kastelo de… la 2an de Oktobro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.