De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo
Konsternite de via letero, mi ankoraŭ ne scias, sinjorino, kiel respondi. Certe se necesus elekti inter via feliĉo kaj la mia, mi ne hezitus : la mian mi foroferus. Sed ŝajne tia grava afero ja meritas antaŭ ĉio klarigon kaj pridiskuton ; sed kiel plenumi tion, se ni ne plu renkontiĝos kaj interparolos ?
Nu ! Dum sentoj plej mildaj kunigas nin, ĉu vana timo sufiĉus por nin disigi, eble por ĉiam ? Vane amikeco milda, amo arda postulos sian rajton : vi ne konsentos aŭskulti ilin. Sed kial ? kia prema danĝero minacas vin ? Ha ! kredu min, tiaj facilanimaj timoj jam pledas kontraŭ si mem.
Permesu mian diron : mi en ili retrovas la spuron de la malfavora impreso pri mi, kiun oni vekis en
via koro. Sed kial timotremi, apud estimata viro ? kial precipe forigi tiun, kiun vi juĝis inda de via amikeco ? Nur viron danĝeran timu kaj evitu.
Tamen ĉu iu estis iam pli respektema kaj obeema, ol mi ? Vi jam konstatas, ke mi priatentas miajn dirojn ; mi ne plu permesas al mi prononci tiujn vortojn mildajn, karajn al mia koro, kiuj tamen sekrete elverŝiĝas el ĝi. Mi ne plu estas amanto samtempe fidela sed malfeliĉa, ricevanta konsilojn kaj konsolojn el amikino milda kaj sentema ; mi estas akuzato antaŭ juĝanto, sklavo antaŭ mastro. Tiuj novaj titoloj certe postulas novajn devojn ; mi promesas plenumi ĉiujn. Aŭskultu min ; poste, se vi kondamnos min, mi promesas, ke mi foriros. Eĉ plie, se vi preferas despoti, juĝi ne aŭdinte, havi la kuraĝon esti nejusta : ordonu, mi ankoraŭ obeos.
Sed tiun juĝon aŭ ordonon mi postulas aŭdi el via buŝo ! Kial ? vi demandos viavice. Ha ! se vi faros tiun demandon, ĝi pruvos kiom malmulte vi konas kaj amon kaj mian koron. Ĉu revidi vin ankoraŭ unu fojon estas do nenio ? Tiel, se vi eble ruinigos mian animon, konsola rigardo via malhelpos, ke mi falos en senesperon. Kaj fine, se tamen mi devos rezigni pri amo, pri amikeco, kiuj solaj pravigas mian vivon, vi almenaŭ havos antaŭ l’ okuloj vian faron, kaj tiel almenaŭ restos al mi via kompato. Eĉ se mi ne meritus ĝin, tiun etan favoron mi konsentas pagi sufiĉe multe, ĉu ne ? do tiel mi rajtas esperi ĝin.
Nu ! Vi tuj forigus min de vi ! Vi do konsentus, ke ni fariĝus fremduloj ! Eĉ vi deziras tion ; kaj dum vi asertas, ke mia foriro ne detruos viajn sentojn, vi rapidigas ĝin por pli facile detrui ilin.
Jam vi laŭdire intencas anstataŭigi ilin per dankemo, sento kiun ricevus de vi nekonatulo por plej eta servo, eĉ malamiko via ĉesinte malutili al vi. Kaj tion vi proponas al mi ! per tio vi deziras kontentigi mian koron ! Pridemandu la vian : se amiko, amanto venus iam paroli al vi pri dankemo sia, ĉu vi ne indigne rebatus : “For, vi mem sendankulo” ?
Mi ĉesu, kaj petu vian indulgon. Pardonu la esprimon de doloro, kiun vi kreis ; ĝi ne malhelpos mian perfektan obeon. Sed miavice mi petegas vin, nome de tiuj mildaj amikaj sentoj, kiujn vi mem elvokas : ne rifuzu aŭdi min ; kaj pro kompato al la ruiniga konfuzo, en kiun vi ĵetis min, ne prokrastu nian renkonton.
Adiaŭ, sinjorino.
El… la 27an de Septembro 17**, vespere.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.