Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 141a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Je Dio, Vicgrafo, kiel via obstino tedas min ! Kial vi zorgas pri mia silento ? Ĉu vi imagas, ke mi nenion diras pro manko de kialoj por defendi min ? Ha ! se almenaŭ estus tiel, pro Dio ! Bedaŭrinde ne ; jen la vera motivo : diri la veron al vi estas penige al mi.


Sinceru : ĉu vi iluziiĝas, aŭ volas trompi min ? La diferenco inter viaj diroj kaj faroj lasas min elekti nur inter tiuj du ebloj ; kie estas la vero ? Kion mi povas diri, se mi ne scias, kion pensi ?


Vi ŝajne fieras pri via lasta sceno kun la prezidant-edzino ; sed ĉu ĝi favoras vian opinion kaj malfavoras la mian ? Mi ja neniam asertis, ke vi tro amas tiun virinon por fideli al ŝi, por ne kapti ĉiujn plezurokazojn agrable facilajn ; mi eĉ kredis vin kapabla trankvile kontentigi kun iu ajn aliulino bezonon vekitan nur de via favorata. Mi konsentas, ke pro spirita sendependeco, kiun oni ne povas rifuzi al vi, unu fojon vi intence mistraktis ŝin, same kiel vi milfoje laŭokaze miskondutis kun aliaj virinoj. Ĉiu scias, ke tio estas banala ago de vi, viroj, de ĉiuj viroj, brutecaj aŭ rafinitaj. Kiu ne faras tion, tiun oni hodiaŭ nomas romaneska ; laŭ mi, neniu rajtas riproĉi tion al vi.


Sed mi pensis, diris, kaj ripetas, ke vi tamen amas vian prezidant-edzinon ; ja ne laŭ amo pura kaj milda, sed laŭ amo propra al vi, ornamanta tiun virinon per imagitaj agrablaĵoj aŭ kvalitoj, kiujn ŝi tute ne havas. Vi do kronas ŝin super ĉiuj aliaj inoj lasataj duarangaj ; vi do restas ligita al ŝi, eĉ kiam vi ofendas ŝin ; vi do kondutas kiel sultano al sia favorata sultanino, eĉ kiam li foje preferas simplan odaliskon. Mia komparo ŝajnas al mi des pli ĝusta, ke vi sultanece neniam estas amiko aŭ amanto de virino, sed ĉiam nur ŝia tirano aŭ ŝia sklavo. Do mi certas, ke por retrovi la favoron de tiu belulino vi hontinde pentis, vi almoze humiliĝis ! kaj post la malpremo pro via sukceso, vi tuj forlasas min por kuri al la granda evento de la atingo de via pardonado.


En via lasta letero vi ne parolas ekskluzive pri tiu virino. Kial ? Ĉar vi nenion volas rakonti pri viaj grandaj aferoj. Ili ŝajnas al vi tiel gravaj, ke vian prisilenton vi kredas puno por mi. Post tiuj mil pruvoj de senduba prefero por alia virino, vi trankvile aŭdacas demandi min, ĉu restas komuna intereso inter ni ambaŭ ! Atentu, Vicgrafo ! se mi respondos, tio estos senrevena deklaro ; konsenti, ke mi hezitas nun fari ĝin, eble jam estas troa diro. Mi sekve volas nun nepre prisilenti.


Restas nur al mi rakonti ion al vi. Eble vi ne havos sufiĉan tempon por legi, aŭ sufiĉan atentemon por kompreni. Laŭ via plaĉo ; tiam estos simple nur unu plia vana rakonto.


Konatulo mia enamiĝis, kiel vi, al virino malutila por lia honoro. Li de temp’ al tempo ja sentis, ke frue aŭ malfrue tiu afero nocos al li, sed malgraŭ sia hontemo li ne kuraĝis rompi. Lia embaraso estis des pli granda, ke antaŭ amikaro li arogis plenan liberecon sian. Tamen li ja sciis, ke ju pli laŭte oni neas motivon de mokindeco, des pli ŝvele tiu kreskas. Li tiel pasigis sian vivon en stultofaroj, senĉese dirante poste : Mi ne prikulpas. Li tiam havis amikinon, kiu portempe emis publike malkaŝi lian ebrieskan staton. Tamen, pli bonfarema ol malica, aŭ eble pro iu ajn alia motivo, ŝi provis lastan rimedon, por ĉiakaze kapabli diri kiel li : Mi ne prikulpas. Ŝi do senhezite sendis al li tiun modelon de letero, kiel uzeblan rimedon kontraŭ lia malsano :


“Oni enuas pri ĉio, anĝelo mia ; estas natura leĝo : mi ne prikulpas.
Se do hodiaŭ mi ekhavas alian aventuron, ol nian ĝisnunan kunan, kiu okupis min dum kvar tedegaj monatoj, mi ne prikulpas.
Se ekzemple mia amo vivis tiel longe, kiel via virto — kaj estas sendube trodiri — ne mirige estas, ke unu finiĝis samtempe kiel la alia : mi ne prikulpas.


Hodiaŭ, virino amegata de mi postulas, ke mi forlasu vin : mi ne prikulpas.
Mi ja antaŭvidas en tio la okazon, ke vi krios pri perfido. Nu, naturo donacis al viroj nekonstantecon kaj al virinoj nur obstinecon : mi ne prikulpas.


Prenu do alian amanton, kiel mi prenis alian amatinon. Jen bona, tre bona konsilo ; eble vi trovos ĝin malbona : mi ne prikulpas.
Adiaŭ, anĝelo mia ; mi vin prenis kun plezuro, kaj forlasas sen bedaŭro ; mi eble poste revenos. Tiel turniĝas la mondo : mi ne prikulpas”.


La efikon al la stultulo de tiu lasta helpoprovo de ŝia amikino mi ne volas nun rakonti ; tion mi faros en mia venonta letero, kiu ankaŭ entenos mian ultimaton antaŭ la renovigo de via proponita traktato. Ĝis tiam adiaŭ, tute simple.


Nu, dankon pro la detaloj pri knabino Volanĝo : jen artikolo preta por la postnupta mateno de l’ Gazeto de Kalumnioj. Ĝis tiam mi kondolencas pro la perdo de via posteulo. Bonan vesperon, Vicgrafo.


El Kastelo de… la 24an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio