sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 146a



De markizino de Mertejo al kavaliro Dansnio


Mi fine tuj foriros, mia juna amiko, kaj morgaŭ vespere revenos Parizon. Pro ĉiaj embarasoj de transloĝiĝo mi akceptos nenian viziton. Tamen se vi havos urĝan konfidon farotan, mi esceptos vin el tiu ĝenerala regulo, sed nur vin ; do mi petas : sekretu pri mia alveno, pri kiu eĉ Valmono nenion scios.


Se antaŭ nelonge iu estus asertinta al mi, ke baldaŭ vi mian ekskluzivan konfidon havos, tiun mi ne estus kredinta. Sed via konfidemo naskis la mian. Mi emas pensi, ke vi lerte, eĉ loge ŝovis min al tiu sinteno mia. Tio estas friponetaĵo ! Cetere ĝi nun estas sendanĝera : vi havas multan alion farotan ; kiam la heroino surceniĝas, oni ne zorgas pri la konfidatino !


Tial vi ne havis tempon por rakonti viajn novajn sukcesojn. Kiam via Cecilo forestis, tutajn tagojn mi bezonis por aŭdi viajn mildajn lamentojn. Vi sendus ilin al eĥoj, se mi tiam ne ĉeestus. Ŝi poste estis malsana, sed vi neniam honorigis min per plendoj pro via maltrankvilo. Sed nun, kiam via amata reestas en Parizo, fartas bone, kaj precipe estas kelkfoje vizitebla, tio tute sufiĉas al vi kaj viaj geamikoj ne plu interesas vin.


Mi ne riproĉu vin ; kulpas via dudek-jara aĝo. De Alkibiado [1] ĝis vi, oni scias, ke junuloj sin turnas al amikaro nur en kazo de aflikto. Feliĉa sukceso foje igas ilin maldiskretaj, sed neniam konfidemaj. Mi volonte dirus kiel Sokrato : Mi ŝatas, kiam amikoj sin turnas al mi se malfeliĉaj [2] ; sed kiel filozofo, Sokrato tre bone toleris ilian nevenon. Mi ne estas tiel saĝa kiel li, kaj sentis vian silenton kun tuta virina senforteco.


Tamen ne kredu min postulema : tute ne ! La sama sento, kiu rimarkigas al mi vian mankon, ankaŭ helpas min por kuraĝe elteni, se tiu elteno estas la pruvo aŭ la kaŭzo de la feliĉo de miaj amikoj. Mi do kalkulas je vi por morgaŭ vespere, nur kondiĉe ke via amo lasos vin libera kaj senokupa ; kaj mi malpermesas plej etan foroferon vian favore al mi.


Adiaŭ, Kavaliro ; retrovi vin estos al mi vera festo : ĉu vi venos ?


El Kastelo de… la 29an de Novembro 17**.


[1El verko de Marmonteol, filozofo de la 18a jarcento : Alkibiado kaj la egoo, en Moralaj Rakontoj. Amuze estas, ke Mertejo forgesas rakonti, ke la juna Alkibiado rezistas al delogema pli aĝa virino, por puni ŝin pro ŝia hipokrita prudeco. Nia markizino eble prave opinias, ke juna nobelo el bonmore religia edukado ne legas la verkojn el amiko de Voltero (NdT)

[2El la sama verko de Marmontelo (NdT)

Sama rubriko :


puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto

puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

::: Ĉiuj :::



Supren