Hejmpaĝo > SAT-kulturo > BELETRO > ROMANOJ > Laclos : Dan ?eraj rilatoj (traduko de letera romano) > Semajna beletra leteraro : 4-a parto > Letero 150a
Letero 150a
vendredo 3a decembro 2010, de
De kavaliro Dansnio al markizino de Mertejo
Atendante la feliĉon vidi cin, milda amikino, mi allasas min al la plezuro de skribado al ci ; en tia okupo, mi ĉarme kompensas la beda ?ron de nia diseco. Priskribi miajn sentojn kaj memori la ciajn, estas por mia koro vera delico, kiu en tiu tempo de foresto tamen prezentas al mia amo mil karegajn donacojn. Tamen se kredi cin, mi ne ricevos cian respondon ; tiu letero estos la lasta, kaj ni seni ?os je rilatilo, kiu estus la ? ci dan ?era kaj ne bezonata. Se ci insistos, mi kredos cin : ĉion deziritan de ci mi obeos ; tamen, anta ? fina decido, permesu, ke ni kune priparolu ?in.
Pri dan ?ero, ci sola ju ?u ; mi mem ne povas, kaj nur petas cian prudenton, ĉar mi ne estos kvieta, se maltrankvila estos ci. Tiam ni kune ne estas du : ci sola agu por ni amba ?.
Sed malsimile estas pri la bezono. Tiucele nia penso estu la sama ; se ni malsame opinias, la sola ka ?zo estas manko de interklarigo a ? interkompreno. Jen do mia sento.
Certe letero ne estas necesa, kiam oni libere vizitas sin reciproke. Sola vorto, sola rigardo, eĉ silento mem multe pli elokventas. Tial, kiam ci petis skriboĉeson, tiun ideon mi facile enprenis kiel veran ; ?i min ?enis, sed ne afliktis ; same, kiam mi volas kisi cian koron kaj renkontas rubandon a ? vualon, mi simple flankenigas ilin, tamen ne sentante realan obstaklon.
Sed de mia foriro tiu ideo de leterĉeso turmentas min en nia diseco. Mi pensis : Kial tiun kroman seni ?on ? Ĉu pro foresto oni nenion havas inter ?an ?ota ? Supozu, ke pro favora cirkonstanco, ni povus kune pasigi tutan tagon : ĉu ni devos rabi la tempon de babilado al la tempo de ?uado ? Ja, ?uado, milda amikino, ĉar apud ci, eĉ la ripoza tempo signifas tempon delice ?uan. Fine venas la necesa disi ?o, lasante nin kruele solaj. Tiam letero fari ?as karega, eĉ kiam oni ne legas ?in, ĉar oni almena ? povas kontempli ?in ! Ja, kontempli, eĉ ne legante ?in, kiel nokte en cia foresto mi tu ?us cian portreton !
Mi parolis pri viza ?a portreto ; sed ĉu letero ne estas portreto de l’ animo ? Malvarma bildo povas aspekti fora de amo ; male letero vivas per niaj deziroj ; ?i sinsekve vigligas, ?uigas, ripozigas nin… Ciaj sentoj estas al mi tiel karaj ! Ĉu ci senigos min de ilia ricevo ?
Ĉu ci do certas, ke la bezono skribi neniam pelos cin ? Se en soleco cia koro premi ?os a ? male malfermi ?os, se cian animon ek ?ojo invados a ? nevola malgajo momente ?in konfuzos, ĉu ci ne venos ver ?i en la koron de l’ amiko cian feliĉon a ? suferon ? Ĉu cian senton li do ne dividos ? Ĉu ci lasos lin, revantan kaj solecan, forpensi ?i de ci ? Amikino, milda amikino ! Nu, al ci restu la fina deklaro ; mi intencis nur priparoli la peton, ne influi la decidon ; mi nur prezentis klarigon, tamen opiniante, ke mi pli efikus per petego. Do se ci plu rezistos, mi provos ne aflikti ?i kaj strebos akcepti cian ordonon. Nu, pli bone ci parolu, ol skribu ; tiel mi plezure a ?skultos ajnan cian respondon.
Adia ?, ĉarma amikino ; finfine proksimi ?as la momento de nia revido ; mi rapide cin forlasas, por ankora ? pli rapide cin retrovi.
El Parizo, la 3an de Decembro 17**.