Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 151a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Vi ja kredas min tre naiva, Markizino, se vi opinias, ke mi nenion komprenis pri via vespera kunesto kun Dansnio, kaj pri la miriga hazardo, kiu hodiaŭ kondukis lin al vi antaŭ mia vizito ! Certe via sperta mieno mirinde esprimis kvieton kaj trankvilon, kaj vin perfidis neniu el tiuj frazetoj foje elŝoviĝantaj el konfuzo aŭ bedaŭro. Mi aldonas, ke viaj senpekaj okuloj perfekte helpis vin ; se mi kredus ilin tiel facile, kiel neriproĉeble ili sin esprimis, mi ne havus eĉ la plej etan suspekton ; mi ne dubus eĉ por momento pri la ĉagrenego via pro tiu ĝenanta aliulo. Sed vane vi elmontris tiujn talentegojn ; por atingi la esperitan sukceson, por naski la deziritan iluzion, vi devus nepre pli zorgeme eduki vian senspertan amanton.


Ĉar vi debutas en edukarto, instruu do vian lernanton, ke li ne konfuze ruĝiĝu je la plej eta ŝerco ; ke li ne defendu tiel forte unu solan virinon, restante indiferenta rilate aliajn ; ke li kapablu aŭdi komplimenton al sia amatino sen aldoni sian propran ; ke se li rigardos vin en publiko, li deprenu tiun posedan mienon tiel facile rekoneblan kiel amesprimon kaj kiun pro sia sensperto li kredas nevidebla. Vi tiam povos aperigi lin en socian kuneston : lia sinteno ne endanĝerigos lian singardeman instruistinon. Feliĉa pro mia subteno al via famo mi promesas, ke mi preparos kaj publikigos la programon de tiu nova amakademio.


Mi nun devas tamen konfesi mian miron, ke min vi elektis por tia alnovica sinteno. Ho ! Pri ajna alia virino ol vi, kiel mi tuj venĝus ! Kun kia plezuro ! Kiel ĝi superus tiun, kiun ŝi opinius depreni de mi ! Nur favore al vi, mi preferos riparon, ol venĝon. Ne kredu, ke mi havas la plej etan dubon ; mi ĉion scias.


Vi alvenis Parizon antaŭ kvar tagoj ; ĉiutage vizitis vin Dansnio, nur Dansnio. Eĉ hodiaŭ vi ordonis al via Svisa pordisto fermi la pordon antaŭ mi ; mi ŝuldas al mia insisto pli forta, ol lia rezisto, ke mi fine envenis al vi, malgraŭ via antaŭa aserto, ke mi estos tuj informita pri via reveno, kies daton vi ne povis ankoraŭ indiki, la antaŭtagon mem de via ekiro ! Ĉu vi neos ? Provos senkulpiĝi ? Ambaŭ reagoj ne eblas ; tamen mi ankoraŭ regas mian koleron. Tio pruvas vian potencon ; sed kredu min : ne trouzu ĝin pli longe. Ni ambaŭ konas nin reciproke, markizino : tiu diro sufiĉu.
Vi estos for la tutan morgaŭon, laŭ vi ; mi esperas, ke tio veras, ĉar certu, ke la veron mi scios. Sed vi nepre devos vespere rehejmiĝi, kaj la tuta nokto estos necesa al nia malfacila reamikiĝo. Diru do, ĉu en via hejmo aŭ en via plezurdomo ni povos multfoje pardoni al ni reciproke. Sed antaŭ ĉio, forpelu Dansnion. Via malmola kapo pleniĝis de li ; mi kapablas ne ĵaluzi pri tiu deliro de via imago ; sed ĝia daŭro igus tiun vian fantazion nedubebla prefero. Miaopinie mi ne konvenas al tia humiliĝo kaj ne pretas akcepti ĝin de vi.


Mi eĉ esperas, ke tiu ofero ne estos kosta al vi ; eĉ se tia ĝi estus, memoru mian propran ekzemplodonon ! Virino bela, sentoplena, vivanta nur por mi, nun eble mortanta pro amo kaj bedaŭro al mi, certe almenaŭ valoras junan senlertulon, ja belvizaĝan kaj spritetan, sed sen sperto kaj sen personeco.


Adiaŭ, Markizino ; mi nenion diru pri miaj sentoj al vi ; mi nun preferas ne sondi mian koron kaj simple atendi vian respondon. Dumfare ne forgesu, ke se vi facile povos veki mian pardonon pro via ofendo, same facile rifuzo via, eĉ simpla prokrasto, gravurus en mian koron neviŝeblan indignon.


El Parizo, la 3an de Decembro 17**, vespere.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio