De kavaliro Dansnio al vicgrafo de Valmono
Mi nun scias, Sinjoro, vian sintenon al mi. Mi ankaŭ scias, ke vi ne nur maldigne trompis min, sed ankaŭ memaplaŭde privantis vin. Mi vidis la pruvon de via perfido skribitan de via mano. Mi konfesas, ke mia koro tiam estis premegata, kaj ke mi sentis min hontema pro mia propra helpo al via abomeninda trouzo de mia blinda fido. Mi tamen ne envias vin pro tiu hontinda avantaĝo kontraŭ mi ; mi nur deziras scii, ĉu vi longe konservos ĝin ; pri tio mi baldaŭ certiĝos, se vi espereble konsentos veni morgaŭ matene inter la oka kaj la naŭa, ĉe la enirejo de la arbareto de Vinceno, en la vilaĝo Sankta-Mandeo. Mi zorgos pri ĉio necesa al la klarigado okazonta inter ni ambaŭ.
Kavaliro Dansnio.
El Parizo, la 6an de Decembro 17**, vespere.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.