De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo
Mi scias, kara kaj digna amikino, ke vi estas informita pri via ĵusa perdo ; mi konis vian mildemon al sinjoro de Valmono kaj mi sincere partoprenas vian aflikton. Mi tre bedaŭras, ke mi devas aldoni plian suferon por vi : nome, ve, pliajn larmojn por nia malfeliĉa amikino ! Ni perdis ŝin hieraŭ je la dek-unua vespere. Pro la fatalo de ŝia sorto, ŝajne superinta ĉian homan elteneblecon, ŝi sufiĉe pluvivis s-ron de Valmono por ekscii lian morton. Kiel ŝi mem diris, ŝi dronis en la fundon de sia malfeliĉo nur, kiam ties abismo estis plenplena.
Kiel vi scias, ŝi estis tute senkonscia jam de du tagoj ; hieraŭ matene post la veno de la kuracisto, ni ambaŭ proksimiĝis al ŝia lito : ŝi rekonis nek unu, nek alian kaj prezentis nek diron nek geston. Nu, apenaŭ ni revenis al la kameno, la kuracisto sciigis al mi la bedaŭrindan morton de s-ro de Valmono ; tiam nia malfeliĉino retrovis sian tutan kapon, pro naturefiko, aŭ pro la aŭdado de la vortoj "s-ro de Valmono" kaj "morto", kiuj revekis ŝin tra la ideoj, kiuj de longe senĉese okupis ŝin.
Ŝi ĉiel subite malfermis la kurtenojn de sia lito, ekkriante :
— Kion ? kion vi diras ? ĉu mortis s-ro de Valmono ?
Mi provis kredigi, ke ŝi eraras, pro miskompreno ; sed ŝi tute ne konsentis al konvinko, kaj male ordonis al la kuracisto la ripeton de tiu kruela rakonto. Ĉe mia provo de ĉesigo, ŝi alproksimigis min kaj flustris :
— Kial trompi min ? ĉu li ne jam mortis por mi ?
Mi do devis cedi al nia kompatinda amikino, kiu komence kun trankvila mieno aŭskultis, sed post nelonge interrompis, dirante :
— Sufiĉas, sufiĉas al mi.
Ŝi tuj petis la fermon de siaj kurtenoj, kaj nepre rifuzis la proksimiĝon de la kuracisto, kiam li volis zorgi pri ŝia farto.
Post lia foriro, ŝi same resendis la vartistinon kaj la ĉambristinon ; kiam ni nur ambaŭis, ŝi petis mian helpon, por ke mi ŝin surgenuigu kaj tiel tenu sur la lito. Tiam ŝi silentis dum kelka tempo, sen vizaĝesprimo, krom tiu de abunda larmofluo. Fine ŝi kunigis manojn kaj levante ilin al la ĉielo diris, per voĉo malforta sed fervora :
— Dio ĉiopova, mi submetiĝas al Cia justeco ; sed pardonu al Valmono. Ne riproĉu al li malfeliĉon, kiun mi ja meritis, kaj mi benos Cian kompatemon !
Kara kaj digna amikino, mi eniris tiujn detalojn, ja sciante, ke ili pliigos vian suferon ; sed certe tiu preĝo de s-ino de Turvelo portos grandan konsolon en vian animon.
Post tiu mallonga diro, nia amikino falis en miajn brakojn kaj mi reetendis ŝin. Tiam nova sveno longe regis ŝin ; ŝi tamen retrovis sin post nia kutima vartado, kaj tuj petis la venon de Patro Anselmo :
— Li nun estas la nura kuracisto, kiun mi bezonas ; mi sentas, ke baldaŭ venos fino al mia sufero.
Ŝi multe lamentis pri brustopremo, kaj malfacile parolis. Iom poste, ŝi transdonigis al mi per sia ĉambristino kaseton entenantan leterojn [1], petante ke mi sendu ĝin al vi post ŝia morto. Mi obeas, jen ĝi. Poste ŝi parolis pri vi, pri via amikemo, kun tiom da mildeco, kiom ebligis ŝia stato.
Patro Anselmo alvenis je la kvara kaj restis pli ol unu horon sola kun ŝi. Ĉe nia reveno la vizaĝo de la malsana estis kvieta kaj trankvila ; sed ni facile vidis, ke Patro Anselmo multe ploris. Li restis por la lasta sakramento ; la doloron kaj imponon de tiu ceremonio ankoraŭ pliigis ŝia trankvila rezignacio, en kontrasto kun la profunda sufero de ŝia respektinda konfesisto, kies larmoj fluis apud ŝi. Ĉiuj ĉeestantoj sekvis, kaj la nura neploranto estis ŝi, pri kiu ploradis ĉiuj.
La cetero de la tago pasis en la kutimaj preĝoj, interrompitaj nur de ŝia ofta svenado. Fine ĉirkaŭ la dek-unua ŝi ŝajnis pli premata kaj pli suferanta ; mi aletendis mian manon ; ŝi havis la forton ĝin preni kaj meti sur sian koron, kies batadon mi subite ne plu sentis : nia malfeliĉa amikino tiam malaperis el la vivo.
Ĉu vi memoras, mia kara, ke antaŭ apenaŭ unu jaro, dum via restado ĉi tie, ni babilis pri kelkaj personoj, kies feliĉo ŝajnis pli malpli necerta ; ni male plezure konsideris la bonan sorton de tiu ĉi virino, kies malfeliĉon kaj morton ni hodiaŭ priploras ! Kiom da virtoj, da laŭdindaj kvalitoj kaj agrablaĵoj ŝi havis ! Kaj karakteron mildan kaj bonhumoran ; edzon amatan, kiu adoris ŝin ; amikaron kiun ŝi ŝatis, kies delico ŝi estis ; belan vizaĝon, junaĝon, riĉecon : kaj unu sola mispaŝo ruinigis ĉiujn ĉi avantaĝojn ! Ho ! Providenco, certe ni devas adori Ciajn sekretojn ; sed kiel nekompreneblaj ili estas ! Mi ĉesu : mi timas pliigi vian aflikton, montrante la mian.
Mi lasas vin por viziti mian filinon, kiu estas malsaneta. Eksciante de mi, hodiaŭ matene, la tiel subitan morton de du personoj, kiujn ŝi konis, ŝi svenis, kaj mi enlitigis ŝin. Je tiu aĝo, oni ne ankoraŭ kutimas pri afliktoj : ilia impreso iĝas des pli forta kaj akra. Tia sentemo certe estas laŭdinda ; sed kiel timinda ĝi ankaŭ aperas, je la ekvido de tiom multe da ordinaraj ĉiutagaj malfeliĉoj ! Adiaŭ, kara kaj digna amikino.
El Parizo, la 9an de Decembro 17**.
[1] Ĉiujn leterojn en rilato kun sia aventuro kun s-ro de Valmono (NdA)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.