Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 173a


Letero 173a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo


Ho ! Amikino mia ! Per kia terura vualo vi envolvas la destinon de mia filino ! Kaj vi ŝajne timas, ke mi provu levi ĝin ! Kion ĝi do kaŝas, kiu povus ankoraŭ pli aflikti mian patrinan koron, ol la tremigaj suspektoj, kiujn vi vekis en mi ? Ju pli mi pensas pri via amikeco, via indulgemo, des pli mia turmento kreskas : dudek fojojn mi de hieraŭ volis eliri el tiu kruela necerteco kaj petegi vian rektan, senhezitan informadon ; sed mi ĉiufoje ektremis pro timo, pensante pri via peto, ke mi nenion demandu.


Fine mi decidiĝis pri faro ankoraŭ iomete esperiga ; pri peto, al kiu via amiksento povos respondi, se mi proksimume komprenis vian aludon ; ne timu instrui min pri evento, kiun patrina indulgo ankoraŭ povas elteni, se ĝi restas riparebla. Se la katastrofo superas tiun nivelon, mi do konsentas, ke via silento restos via sola ebla respondo. Jen do tio, kion mi jam scias, kaj jen la limo de mia antaŭtimo.


Mia filino montris ian inklinon al kavaliro Dansnio, kaj mi scias, ke ŝi eĉ ricevis leterojn de li, kaj konsentis respondi. Mi kredis, ke mi sukcesis malhelpi ĉian danĝeran konsekvencon de tiu infana eraro ; hodiaŭ ĉion timante mi pensas, ke eble mian gardon oni trompis kaj ke mia delogita filino atingis la kulminon de sia devojiĝo.


Mi memoras pri pluraj cirkonstancoj kapablaj pliigi tiun timon mian. Mi jam klarigis, ke mia filino svenis ĉe la ekscio de la evento mortiga al s-ro de Valmono : ŝia penso pri la risko de Dansnio en tiu duelo eble spronis ŝian sentemon. Kiam ŝi poste multe ploris pro la klaĉoj pri s-ino de Mertejo, mi opiniis, ke la kaŭzo estas amiksento ; sed eble tio nur estis ĵaluzo, pro la nefidelo de ŝia amanto. La sama motivo, mi opinias, povas ankaŭ klarigi ŝian lastan faron : ofte oni kredas sin vokita de Dio, ĉar oni ribelas kontraŭ homoj. Se tiuj faktoj estas veraj kaj se vi sciis ilin, ili povis konsistigi valoran kaŭzon por via rigora konsilo pri ŝi.


Se tio pravigas riproĉegon al mia filino, mi tamen devus provi ĉion eblan por evitigi al ŝi la turmentojn kaj danĝerojn de alvokiĝo iluzia kaj nedaŭra. Se s-ro Dansnio konservis ian senton de honoro, li ne rifuzos ripari misagon, pri kiu kulpas nur li mem : mi kredas, ke edziĝi al mia filino estus flate kaj avantaĝe al li — kaj al lia familio.


Jen kara kaj digna amikino, la sola espero restanta al mi ; rapidu konfirmi ties ĝuston, se eblas. Vi komprenas, kiel arde mi atendas vian respondon ; via silento estus al mi abomena bato [1].


Tuj antaŭ la fermo de tiu mia letero ĵusa vizitinto rakontis al mi la kruelan scenon, kiun antaŭhieraŭ travivis s-ino de Mertejo. Renkontinte neniun dum tiuj lastaj tagoj, mi nenion prisciis ; jen ĝia rakonto, el ĉeestinta atestanto.


Ĵaude antaŭhieraŭ reveninte el kamparo, ŝi vizitis la Italan Komediejon, kie ŝi havas privatan loĝion ; ŝi estis tie sola, kaj neniu viro omaĝe prezentiĝis al ŝi dum la tuta spektaklo ; tio al ŝi devis ŝajni eksterordinara. Ŝi poste kiel kutime iris al la interakta salono, jam plena. Tuj ekŝvelis bruego, kies celo ŝi ŝajnigis ne esti. Ŝi iris eksidi sur benko, sed ĉiuj ĉirkaŭsidantinoj samtempe ekstaris por lasi ŝin tute sola. Ĉiuj viroj aplaŭdis tiun ĝeneralan indigniĝon, kaj la grumbloj ŝvelis ĝis fikrioj.


Por kompletigi ŝian humiligon, s-ro de Prevano, ne ankoraŭ publike aperinta post sia aventuro, hazarde tiam eniris la salonon. Ekvidante lin, ĉiuj ĉeestantoj ĉirkaŭe aplaŭdis kaj pelis lin antaŭ s-ino de Mertejo, kiu laŭdire marmorvizaĝe ŝajnigis nenion vidi aŭ aŭdi ! Sed tio estas laŭ mi troigo. Tiu situacio daŭris ĝis la alveno de ŝia kaleŝo, al kiu ŝi paŝis sub ĉiam kreskantaj fikrioj. Abomeninde estas troviĝi parencino de tia virino. Ĉiuj ĉeestantaj oficiroj de la regimento de s-ro de Prevano honore akceptis lin, kaj li certe baldaŭ retrovos sian rangon kaj postenon.


Tiu atestanto sciigis min, ke la sekvantan nokton tre varma febro trafis s-inon de Mertejo ; oni unue pensis pri la efiko de ŝia ĵusa terura situacio ; sed oni baldaŭ eksciis, ke temas pri tre etendiĝinta kaj grava variolo. Mi opinias, ke estus feliĉe por ŝi, se ŝi elmortus. Oni ankaŭ asertas, ke tiu aventuro tre malutilos al ŝia baldaŭ juĝota proceso, en kiu ŝi male bezonis multe da favora helpo.


Adiaŭ, kara kaj digna amikino ; mi konstatas en tiu afero punon por fiuloj, sed nenian konsolon por ties kompatindaj viktimoj.


El Parizo, la 18an de Decembro 17**


[1Respondon ŝi neniam ricevis (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio