sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 31an de decembro 2020 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










B.Traven/ Lev Tolstoj : La kulo kaj la leono /Kiu estas la mastro de l’ vivo ?



Lev Tolstoj

La kulo kaj la leono

(fablo)

Kulo flugis al leono kaj parolis al ĝi : „Certe vi pensas, ke vi estas pli forta ol mi. Sed tio estas eraro, karulo ! Ja kiel helpu al vi via granda leonforto kontraŭ mi, se mi atakos vin ? Vi vane gratos per viaj ungoj kaj mordos per viaj dentoj, tiel kiel la vilaĝaninoj, kiam ili kverelas kun siaj edzoj. Mi pruvos al vi. Ek do, ni batalu unu kontraŭ la alia !“


Kaj la eta insekto kriis sian altsonan zumantan kulobatalkrion, ĵetiĝis sur la leonon kaj pikis ĝian senteman nazon, ĉiam denove.


La leono batis per siaj ungegoj al la kulo, unue ĉagreniĝinte, poste kolere. Sed tiel ĝi vundgratis nur sian propran vizaĝon kaj ne povis suferigi la rapidan kulon. Finfine, sangante kaj lacigite, ĝi rezignis batali plu.


La kulo triumfe zumis kaj forflugis, tiom tre konvinkite pri si mem, ke ĝi preskaŭ krevis pro fiero. Sed, ĉar ĝi ne atentis pri tio, kien ĝi flugas, ĝi

flugis rekte en la reton de araneo, kaj la araneo rampis al ĝi kaj komencis suĉi ĝian sangon.


„Mi venkis la leonon“, la plej fortan el ĉiuj bestoj", pensis la kulo antaŭ ol ĝi mortis, „ kaj nun min mortigas – kia maljusteco – mizera araneo !“



B.Traven
Kiu estas la mastro de l’ vivo ?


(eltiraĵo el la romano „Rozo Blanka“)



Eble Hacinto, la indiĝeno, estis la mastro de l’ vivo, kiu posedis Rozon Blankan sen posedi ĝin. Li eble estis la mastro de l’ vivo ĝis tiu tago, kiam oni eltrovis, ke Rozo Blanka portas nafton en sia tero.


Tiam ankaŭ Hacinto Yanyez ne plu estis la mastro de l’ vivo ; ĉar nun ankaŭ li fariĝis sablero ĵetata en la maŝino tien kaj tien.


Eble Margarito estis la mastro de l’ vivo, tiu Margarito, kiu kuracadis la mulojn, kiu komprenis la lingvon de la muloj, kiu inferece kapablis sakri kaj melodie kanti dolĉajn baladojn en la sama momento.


Eble la compadres de Rozo Blanka estis la mastroj de l’ vivo. Tiom longe, ĝis ili perdis sian hejman regionon.


Eble la mastro de l’ vivo estis la leono en la ĝangalo. Sed la puloj estis pli fortaj ol ĝi, ĉar ili molestis ĝin. Kaj ĝi ne povis defendi sin kontraŭ ili ; dorno, kiun ĝi tretis en sian piedegon, estis pli forta ol ĝi, ĉar la dorno lamigis ĝin ; la venena serpento, kiu mordis ĝin en la nudan nazon, se ĝi estis neatentema, povis faligi ĝin, kaj tial ĝi estis pli forta ol la leono.

Eble la mastro de l’ vivo estis la kolorriĉa papilio, kiu ŝvebis kiel ondo de floro al floro kaj zorgis pri nenio, ĝuis sian vivon, ĝis ĝi kaptiĝis en la reto de araneo, kiu estis pli forta ol ĝi.


Eble la mastro de l’ vivo estis la klasfiera laboristo, kiu boksis sian skipestron teren kaj sufiĉe draste tradraŝis lin, ĉar la skipestro, kiu sentis sin pli forta kaj pli potenca, kriis lin vizaĝen. Sed la diligenta laboristo pli produktis ol la merkato povas uzi, kaj la fabriko ne plu povis pagi la viron kaj devis maldungi lin ; kaj liaj infanoj ŝiris la karnon de la laboristo, ĉar ili estis malsataj kaj sentis sin kiel mastroj de l’ mondo, kies sklavo kaj subulo estas laŭ ilia opinio la propra patro.


B.Traven : Rozo Blanka (romano)
Sama rubriko :


puce Hanfejtze (280 - 230 a.Kr.) : Tri fabloj el ties ĉina fablaro (fablotradukoj)

puce Kunert : La maŝino (fablotraduko)

puce La Fontaine : La konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Charms : La kvarkrura korniko (fablotraduko)

puce Ezopo : La kamelo (fablotraduko)

puce F. Kafka : La ekiro (fablotraduko)

puce F. Kafka : La turbo (fablotraduko)

puce Kafka : Fableto (fablotraduko)

puce Kunze : La fino de l’ fabloj (fablotraduko)

puce Lichtenberg : Sinjoro A. kaj sinjoro B. (fablotraduko)

puce Lichtenberg : La ŝuo kaj la pantoflo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

puce Lukiano : La junulo sur la galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Monterosso : La kredo kaj la montoj (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren