Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1921-12 : Postkongresaj Pripensoj
puce 1922-05 : Nia ĉefa tasko
puce 1923-03 : Neŭtralismo – Neŭtraluloj
puce 1923-06 : Zigzage !...
puce 1923-07 a : Per la lingvo por la Revolucio
puce 1923-07 b : Bataltasko
puce 1923-12 : Je la memoro de d-ro Zamenhof
puce 1924 : A.B.C. DE SENNACIISMO
puce ABC de Sennaciismo aŭ la bonvena maksimumismo de Kolĉinski
puce 1924-06 : Sur nia vojo
puce 192406 : Sennaciismo . . . burĝa ?
puce 1924-06 : Neleginda !
puce 1948-02 : Komuniko de la Frakcio
puce 1971-12 : Bulteno de la Sennaciista Frakcio de SAT

E. Lanti

1921-12 : Postkongresaj Pripensoj

Artikolo el Sennacieca Revuo 1921 decembro - 1922 januaro, p. 1-2

Forpasis jam kelkaj monatoj de kiam okazis en Praha la 1a Kongreso de S.A.T. El diversaj lokoj nun alvenas novaj aliĝoj kaj informpetoj. Ĉar nia entrepreno respondas al ĝenerala deziro tial ĝi certe kreskos kaj disvolviĝos. Sed ni devas atenti, ke tiu disvolviĝo ne okazu senorde, hazarde, sencele. Multanara asocio ne havanta precize difinitan kaj atingeblan celon estas nur maltrafema organismo baldaŭe mortonta. Tion ni evitu se ni volas, ke nia penado ne estu senfrukta.

La celo de S.A.T. estas difinita en la Statuto ; kaj la Rezolucio ĉiuvoĉe akceptita, fine de la Kongreso, montras la vojon sekvendan. Tamen ŝajnas al mi necese, hodiaŭ klarigintence pritrakti kelkajn punktojn de nia kongresa ellaboraĵo.

Unue mi rememorigu, ke la nure esperantlingva afero estas por ni sencela. Ni konsideras internacian lingvon kiel nepre bezonatan ilon, kiun ni devas meti je la servo de niaj politikaj celoj. Ni forte konscias, ke esp.o en la manoj de niaj kontraŭuloj neniel utilas al ni. Sed, aliparte, ni ne malpli forte sentas, ke iu ajn Internacio ne povas sukcese ekzisti, tiel longe ĝis ties membroj ne povos interrilatiĝi alie ol pere de siaj ĉefoj.

La du ĉi-lastajn asertojn mi konsideras nerefuteblaj. Ĝis nun almenaŭ neniu rebatis ilin. Nia esperantisteco estas do nur logika konsekvenco de niaj politikaj konvinkiĝoj.

Tamen oni ne miskomprenu min : Mi ĝojas, kiam esp.o sukcesas en la rondoj de niaj kontraŭuloj ; neniel mi volus malhelpi al la disvastigo de nia lingvo ĉe la plej egaj reakciuloj. Mi scias, ke sennacieca lingvo kaŝentenas povon revolucian. Sed mi scias ankaŭ, ke tiu povo estas multfoje pli granda se ĝi estas en la manoj de revoluciuloj. Ni perfidas niajn klasajn interesojn ĉiufoje kiam ni foruzas energion en eksterklasa direkto. Tial, nia urĝa kaj sola tasko estu trudi esp.on al la Internaciistaro.

Nun preskaŭ ĉiuj internaciistoj konsentas, ke internacia lingvo estas nepre necesa ; sed ili diras ; "Esp.o ne povas tuj utili al ni ; estas taskoj pli urĝaj, kiujn ni devas plenumi ; faru ni unue la revolucion kaj poste ni okupiĝos pri la mondlingva afero". Tia diro estas rebatebla nur per faktoj. Ni devas pruvi, ke nia lingvo povos jam esti utila. Ni devas klopodi tiamaniere, ke baldaŭ ni povos en la sekcioj de nia Partio, en niaj sindikatoj, en iu ajn el niaj grupoj, montri ke esp.o taŭgas por peti kaj ricevi informojn, por faciligi vojaĝojn, por okaze helpi al kontraŭleĝa agado k.t.p.

Esperanto estas efektive jam sufiĉe disvastigita por ke ni povu eltiri ties tiucelan profiton. Anstataŭ kolekti informojn por komercistoj aŭ diversspecaj kolektantoj, la "Satanoj" dediĉu sian tutan energion al interŝanĝado de sciigoj pri la revolucia movado en la tuta mondo, Senĉesa interrilatado estiĝu inter la anoj de S.A.T. – Tiam kaj nur tiel, ili fariĝos la plej perfektaj el la internaciistoj, kiel estas aludite en la Statuto.

S.A.T. celas ebligi tian tutmondan interrilatiĝon. Ĝi estas porpraktika organismo. Tial al ĝi nur aniĝu Kamaradoj bone scipovantaj la lingvon, kaj pretaj ĝin praktiki por la ĉi-supre diritaj celoj. S.A.T. ne devas celi senrezerve al multanareco ; ĝi preferu la kvaliton de la membroj ol la kvanton.

*

Kelkaj Kamaradoj emas konsideri S.A.T. kiel porvarban organismon, dum ĝi devas esti nur porpraktika. Dronante en rutino ili estas influataj de tiu fakto, ke, ĝis nun, oni vidis nur kuniĝon de naciaj asocioj. Oni ne sufiĉe atentas, ke nia movado havas tute specialan karakteron al kiu ni devas konformiĝi, se ni volas trafi la celon. Porvarba organismo povas esti nur loka, regiona aŭ landa, dum porpraktika nepre devas esti supernacia, tutmonda.

Kamarado K. D., el München, reprezentas tiun tendencon. En artikolo, kiu troviĝas sur alia paĝo, li diras ke Germana Laborista Esp. Asocio devas enkadriĝi en S.A.T. tial ke ankaŭ ĝi celas "praktikan uzadon de Esp.o." Tute precize mi ne konas la regularon de tiu Asocio, tamen mi senhezite diras, ke enlanda organizaĵo ne povas logike havi kiel celon la praktikadon de internacia lingvo. Kiam oni parolas esperante kun siaj samlandanoj oni ne utiligas esp.on, oni nur sin ekzercadas en la lingvo. La utiligo de internacia lingvo povas esti nur eksterlanda. Tial la enkadriĝo de porvarba organismo en S.A.T. povas nur kaŭzi konfuzon, mistrafecon.

Kompreneble, mi ne opinias, ke porvarba organizaĵo estas senutila. Nur la enlandanoj povas prijuĝi tiun aferon, kaj mi ne volas enmiksiĝi en tian debaton. Mi persiste asertas nur, ke ni devas apartigi, specialigi nian agadon ; la porvarba kaj porpraktika taskoj devas esti tute difine limigataj. Nur tiel ni atingos rezultaton, dum se ni agas en konfuzo, sur nelimigita kampo ni falos en bedaŭrindan ĥaoson.

La diro, ke ni ne povas kvazaŭ lukse havi du asociojn estas absolute netrafa. Se konfuzmaniere oni intermiksas la porvarban kaj porpraktikan taskojn per la kreo de "propagandaj komisionoj" en la kadro de S.A.T., kiel proponas K.do K. D., estos ankaŭ necese, ke tiuj komisionoj havu monrimedojn por sia propagando. La rezultato, laŭ mona vidpunkto, estos la sama. Ĉu oni pagu po 10 Mk. ekzemple, al du organizaĵoj, aŭ 20 Mk. al unu sola, la monujo ambaŭokaze malpleniĝos samkiome – kaj ni gajnos nur konfuzon kaj netrafecon.

*

Aliaj K.doj inklinas konsideri S.A.T. kiel nure politikan organismon. La anarkiistoj volus ke ĝi estu pure anarkia, la komunistoj, pure komunista, k.t.p. Tia spiritstato ŝajnas al mi ankaŭ rutina, antaŭjuĝa. Ĝi estas rezultato de agado en niaj politikaj rondoj, kie ĉiu opinias esti en la ĝusta vojo, dum la anoj de iu grupo alitendenca estas konsiderataj kiel erariĝantoj. Kompreneble estas tute logike, ke personoj malsame opiniantaj pri la vojo sekvenda ne kunvojaĝu. Sed ĉu do ĉiuj revoluciaj esperantistoj ne samopinias pri unu punkto, nome, ke esp.o devas esti utiligata por revoluciaj celoj ?

En U.E.A. oni tute ne interkonsentas pri la ĉi supre dirita celo. Tamen oni vidas, ke severaj komunistoj eĉ konsentas esti delegitoj de tiu organizaĵo (kaj ili ne estas la malpli sindonemaj). Ĉu do estas plimalfacile por komunisto kaj sindikatisto, ekzemple, interkonsenti pri difinia celo en S. A.T., ol por framasono kaj katoliko en U. E.A.? Mi opinias, ke estas pli facile, precipe se ambaŭflanke oni konsideras ke la politikaj organizaĵoj estas kreitaj por politiki, kaj S.A.T. por praktiki esp.on.

Estas ĉiam la sama afero : oni apartigu la taskojn. Por politiki oni iru en sian politikan rondon ; por batali kontraŭ la ekspluatado de la mastroj oni aniĝu sindikaton. kaj por praktike uzadi internacian lingvon oni envenu Satanion ! . .

Anarkiano, komunisto, socialisto estas samcelanoj, kvankam ne samvojirantoj. Vole nevole, en multaj okazoj de la sociala batalo ili kunagadas. Ĉiu povas trovi mem ekzemplojn, kiuj pravigas tiun aserton. Konsiderante la mondlingvan aferon, ĉu do ĉiuj revolucianoj ne havas la saman intereson pri la sukceso de esp.o en iu ajn el la konkurantaj Internacioj ?

Cetere, se oni konsideras la nombron de esp.istoj en la mondo, oni tuj vidas, ke estas neeble utilige funkciigi tutmondan asocion, kies membroj estus nur ĉu anarkianoj, ĉu komunistoj, k.t.p. Tial estas dirite en la Rezolucio :

Konsiderante : a) ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizaĵoj ; b) ke samkiel antaŭ 20 aŭ 30 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktikantoj de esp.o – ĉu pastroj, ĉu anarkiistoj, ĉu policanoj – ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la praktikado, estas nun necese, ke ĉiuj esp.istoj, anoj de diversaj klasbatalaj organizaĵoj, ariĝu en unu solan asocion por montri al la proletariaro per imponaj faktoj kioni utilega esp.o estas por la batalo kontraŭ la kapitalista sistemo.

Eble venos la tempo, kiam esp.o estos tiom disvastigata, ke la komunistoj aŭ la anarkiistoj esperantistaj povos tiam tute apartigi sian agadon. Sed nun ne estas tiel. Ni do ne solenu la festojn antaŭ ilia dato. Ni atentu pri la faktoj. Agante alie ni montrus nur bedaŭrindan spiritstaton de fanatikuloj, de fantaziaj teoriuloj nekapablaj vidi per la okuloj de la racio kaj juĝi objektive. Tiaj homoj ne devas esti la "Satanoj".

Jam tro longa estas tiu artikolo. Tamen mi volas finaldone citi ankoraŭ frazon el nia gvidila Rezolucio : b) . . . la sperto jam montris, ke U.E.A. estas la sola organizaĵo, kiu en la praktiko montriĝis fruktodona ; c) Sed ke ĝia politika neŭtraleco malpermesas, ke ĝi povu efike labori sur nia proletaria kampo ..."

S.A.T. fariĝu la U.E.A. de la Revoluciularo !

E. LANTY.

ĝisdatigo de 2005-03-10

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio